Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Bosaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bosaso
setlejo
administra teritoria unuo
Harti inhabitation(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Administrado
 
Ĝemelurboj
Alĝero
MineapoloRedakti la valoron en Wikidatavd
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro433 471  (2009)[+]
Loĝdenso36 123 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo11° 17′ N,49° 11′ O(mapo)11.28333333333349.183333333333Koordinatoj:11° 17′ N,49° 11′ O(mapo)[+]
Alto50 m[+]
Areo12 km² (1 200 ha)[+]
HorzonoOrient-Afrika Horzono[+]
Bosaso (Somalio)
Bosaso (Somalio)
DEC
Situo de Bosaso

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoBosaso[+]
vdr
Mapo de Somalio, kie videblas la urbo Bosaso, plej norde, ĉe la marbordo de laGolfo de Adeno kaj je la landlimo kunSomalilando.

BosasoBoosaaso (somale Boosaaso,arabe بوساسو) estas granda urbo enSomalio kaj la ĉefahaveno de Somalio (ekde la komenco de laSomalia Enlanda Milito en 1991). Situa en la suda marbordo de laGolfo de Adeno ĉe la estuaro de la riveroBaalade Wadi, ĝi estas fakte la ĉefurbo de la regiono (gobolka) deBari en la aŭtonoma regiono dePuntlando. Sudokcidente situas la montaroAl Mado. Fakte la urbo estas en la plej nordokcidenta parto deSomalio sen konsideri la teritorion de la sendependaSomalilando, kiu estas iomete pli okcidente.

Iam konata kielBender Qassim, Boosaaso regas sep distriktojn: Qandala, Caluula, Iskushuban, Bandar Bayla,Carmo, Baargaal kajQardho. La populacio en aŭgusto de 2006 estis ĉirkaŭkalkulata en 450,000 (sed ĝis 30,000 en la1990-aj jaroj). Boosaaso havas miksitan loĝantaron kun urbanoj reprezentantajn la plej gravajn klanojn de Somalio, sed plej parto de ties populacio estas el laHarti subklano de laDarodoj. Ĝi havas ankaŭ signifan nombron de arabojMehri, konataj ankaŭ kiel Araboj (Maksamuud) Saalaks.

Aŭtoŝoseo konektas la urbon Bosaso alGaroowe (la ĉefurbo de Puntlando), Las Anod, Galkacyo kaj, el tie, alMogadiŝo kajBerbera. Boosaaso havas la plej aktivan havenon en Somalio, kaj gravan flughavenon (Internacia Flughaveno Bender Qassim).

Relative stabila kompare al la sudaj partoj de Somalio, Bosaso estas rapide kreskanta urbo. Kiel ĉeHargejso kaj Berbera, la rapida konstruo kiun ĝi ĝuis estis financita ĉefe de somaloj de eksterlande. Bosaso kreskis ĉefe ekde la komenco de laSomalia Enlanda Milito, ĉar ĝi allogis homojn de la tuta Somalio. Ekonomie, ĝi estas aktuale pli bone ol antaŭ la milito.

Bosaso estas ankaŭ grava haveno por ŝipoj kiuj elportas somaliajn elmigrantojn tra laGolfo de Adeno por setliĝi (foje kontraŭleĝe) enJemeno,Saŭdarabio, kaj la aliaj landoj de laPersa Golfo.Ĉato estas enŝipita ankaŭ el tiu haveno.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Ŝajne Bosaso jam estis konata en la epoko deantikva Grekio. Poste ĝi estis la iama setlejo deBender Qassim, kaj estis setlita en la14a jarcento de somala komercisto konata kiel Qassim kiu posedis kamelon nome Bosa aŭ Boosaas. Tiele la urbo dekomence nomita Bender Qassim ("La urbo de Qassim") iĝis poste Boosaaso, devene el la nomo de la kamelo. Tio tamen estas nur legendo. Ankaŭ membroj el diversaj subklanoj Mora'ase (kaj aliajHarti) postulas deveni el la unuaj setlantoj de la urbo.

Pro laSomalia Enlanda Milito kaj la formado de Puntlando, Bosaso iĝis administra kaj negoca ĉefurbo de la nordorientaj regionoj de Somalio. Ĵuse, ĝi evoluis al ejo por rehavigo de nafto por martransporto inter la havenoj de laRuĝa Maro kaj laPersa Golfo. La reĝimo deSiad Barre konstruis ĉi tie la ĉefan havenon de tiu regiono en la1980-aj jaroj kaj la aŭtoŝoseon por la sendo de brutaro alMeza Oriento.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

La ekonomia kresko ege rilatas la la pliigo de la loĝantaro. Ekde la komenco de la milito la populacio kreskiĝis el 50,000 loĝantoj al 500,000, ĉar multaj subklanoj elmigris el konfliktaj regionoj de Puntlando al tiu urbo. Spite tiofiŝkaptado estas ankoraŭ grava spezofonto, krom la ĵusapiratado.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

11° 17′ N49° 11′ O / 11.283 °N, 49.183 °O /11.283; 49.183(mapo)

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bosaso&oldid=7953001"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp