Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Borneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borneo (Kalimantan)
Mapo de Borneo (Kalimantan)
Politika mapo de Borneo
Politika mapo de Borneo
insulo
AkvejoPacifika oceano
InsularoMalaja Insularo
Grandaj Sundaj Insuloj
Geografia situo0° S,114° O(mapo)-0.17583333333333113.686388888894095Koordinatoj:0° S,114° O(mapo)f1
Borneo (Kalimantan) (Indonezio)
Borneo (Kalimantan) (Indonezio)
DEC

Map

Longo1 366 kmf2
Larĝo1 026 kmf3
Areo751 936 km²f4
Plej alta lokoKinabalu-Monto
4 095 ID/MY/BNŜablono:Alto/nekonata rilatof5
Loĝantaro16 196 924(2000)
22 loĝ./km²
Ĉefa lokoKuching
Borneo topografie
Borneo topografie
vdr
Satelita foto de Borneo

Borneo (inkluzive la indoneziajn provincojn deKalimantano,Sabaho kajSaravako enMalajzio, kajBrunejo) estasla tria plej granda insulo en la mondo. Ĝi estas unu el laSundaj Insuloj kaj situas en la centro de laMalaja Insularo kaj deIndonezio enSudorienta Azio.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Ĉirkaŭ Borneo situas laSud-ĉina Maro okcidente kaj nordokcidente, laSulua Maro nordoriente, laSulavesa Maro kaj laMakasara Markolo oriente, kaj laJava Maro kaj laKarimata Markolo sude.

LaMalaja Duoninsulo kajSumatro situas al okcidento,Javo al sudo,Sulaveso kaj laMolukoj al oriento, kaj laFilipinoj al nordoriento.

Rego

[redakti |redakti fonton]

Borneo estas politike dividita inter tri ŝtatoj:

Historio

[redakti |redakti fonton]

Britia Borneo aŭ Brita Borneo enhavis la kvar nordajn partojn de la insulo Borneo, kio estas nuntempe la ŝtatoBrunejo, la du malajziaj subŝtatojSabaho kajSaravako, kaj la malajzia teritorioLabuano.

Dum plej parto de laDua Mondmilito la insulo estis okupita de laJapana Imperio. LaKampanjo de Borneo de 1945 estis la lasta kampanjo de Aliancanoj en la SudokcidentaPacifika Fronto de la Dua Mondmilito. En serio de amfibiaj atakoj inter la 1a de majo kaj la 21a de julio, la aŭstralia 1a Korpuso, sub estreco de la Leŭtenanta Generalo Leslie Morshead, atakis la fortojn de laJapana imperia armeo kiuj estis okupintaj la insulon. La planoj por la atakoj de la Aliancanoj estis konataj kolektive kielOperaco Hobojo. La invado de Borneo estis la dua etapo de la Operaco Montclair, kiu celis detrui la fortojn de la Japana Imperio ene, kaj re-okupi Nederlandan Hindion, la Regnon Saravakon, Brunejon, Labuanon, Britan Nord-Borneon kaj sudajn Filipinojn. Borneo partikulare estis konsiderata samtempe strategia loko pro sia grava natura rimedo;nafto.

Inter1962 kaj1966 okazis milito interIndonezio kajMalajzio pri la estonteco de Borneo.

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

Dajakoj estas indiĝena popolo el Borneo. Dajakoj estas kolektiva termino por pli ol 200 riveraj kaj montaj etnaj subgrupoj, ĉefe en la interno de Borneo. Ili ĉiuj havas sian propran dialekton, kutimojn, leĝojn, teritorion kaj kulturon, kvankam komunaj trajtoj estas facile identigeblaj.

Naturo

[redakti |redakti fonton]

Originalepluvarbaroj kovris la plejparton de la insulo, sed ili rapide malgrandiĝis pro la arbofaligo kiun necesigas la malajziakrucplakaĵa industrio kaj pro internaciaj kompanioj kielMitsubishi.

Duono de la ĉiujara tutmonda tropika arbaĵo riskoltata elvenas el Borneo. Palma plantejoj rapide kreskas al la daŭrantaj pluvarbaraj lokoj sur la insulo, kiu estas la sola natura loĝloko deorangutangoj, specio kiu preskaŭ malaperas. Ĝi ankaŭ estas grava rifuĝejo por multaj endemiaj arbaraj specioj, interalie aziajelefantoj, sumatrajrinoceroj kaj nubajleopardoj. Indiĝenaj popoloj (ekz. la Kajanoj, Kenjahoj, Punan-Bahoj kaj Penanoj) de la insulo malfeliĉas pro la arbaro-destruado kaj aktive kontraŭas ĝin.

La tipo depluvarbaroj en Borneo inkluzivas rarajtorfomarĉaj arbaroj.

Biogeografie Borneo troviĝas en la sundalanda-filipinaekoprovinco de laorientalisaekozono laŭ latipologio ellaborita de laMonda Natur-Fonduso (WWF), en speciala biogeografia regiono nomataSunda Lando. La insulo situas enmara ekoregiono.Fitogeografie, Borneo estas apartaflaŭra provinco el laMalesia Regiono de la Paleotropisa Regno.

Portala ikonoPortalo pri Indonezio
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Borneo&oldid=9031163"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp