LaBoreala baleno (Balaenoptera borealis) estas speco decetaco el lafamilio debalenopteredoj. Ĝi estaslamenbaleno, nome la tria plej grandarorkvalo post lablua baleno kaj labalenoptero.[2] Ĝi vivas en plej multaj oceanoj kaj apudaj maroj, kaj preferas profundajn ĉebordajn akvojn.[3] Ili evitaspolusajn kajtropikajn akvojn kaj duonfermitajn akvejojn. La Boreala baleno migras ĉiujare el malvarmaj, subpolusaj akvoj en somero almoderaj,subtropikaj akvoj en vintro kun vivodaŭro de 70 jaroj.[4]
Atingante 19.5 m de longo kaj pezante tiom multe kiom 28 t,[4] la boreala baleno konsumas averaĝe 900 kg de manĝo ĉiutage; ties dieto konsistas ĉefe elkopepodoj,krilo, kaj aliazooplanktono.[5] Ĝi estas inter la plej rapidaj el ĉiujcetacoj, kaj povas atingi rapidojn de ĝis 50 km/h por mallongaj distancoj.[5]
Post la grand-skalakomerca balenkaptado dum la fino de la 19a kaj 20a jarcentoj, kiam pli ol 255,000 balenoj estis mortigitaj,[6][7] la boreala baleno estas nune internacie protektita,[1] kvankam limigita ĉasado okazas sub polemika supozita esplorprogramo farita de Japanio.[8] En 2008, ties tutmonda populacio estis ĉirkaŭ 80,000, malpli ol unu triono de sia populacio antaŭ la balenkaptado.[9][10]