urbego • ĉefregioncentro • universitata urbo • urbo • federacia urbo • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • urba komunumo de Germanio • sidejo de registaro • rezidejo • ŝtata eksĉefurbo • ŝtata ĉefurbo
Bonn - jen germane,[1] pli fruelatineBonna, en EsperantoBonno[2] - estaseksterdistrikta urbo en lagermanafederacia landoNordrejn-Vestfalio, situanta ĉe ambaŭ bordoj de la riveroRejno. Ĝi havas pli ol 2.000-jaran historion kaj estas unu el la plej malnovaj urboj de Germanio. Ĝis la fino de la 18-a jarcento Bonn estis rezidejo de lafeŭdaPrinco-elektistaKolonjo, kaj multaj kasteloj kaj pliaj konstruaĵoj aparte el la epokoj debaroko kajrokoko dominas la urbocentron. Dum1770 en la urbo naskiĝis la komponistoLudwig van Beethoven. Ĝis la fino de la 19-a jarcento launiversitato de Bonn iĝis unu el la plej gravaj germanaj altlernejoj: la urbo, kiu situas pitoreske riveroborde inter montetoj riĉaj je arbaroj,vitejoj kaj pluraj fortikaĵaj ruinoj, iĝis ŝatata loĝoregiono de studentoj, intelektuloj kaj pensiuloj.
En tiu urboparto, kiu intertempe nomiĝas "federacia kvartalo" (germaneBundesviertel) dum julio2006 inaŭguriĝis "UN-kampuso", sur kies areo troviĝas la plejmulto el la 13 organizoj deUnuiĝintaj Nacioj (UN), kiuj havas sian sidejon en Bonn. Krom tiuj organizoj, administraj sidejoj de grandaj germaniaj entreprenoj, la centra sidejo de la internacia germanlingva radio "Germana Ondo" (germaneDeutsche Welle) kaj la "Internacia Kongresejo Federacia Domo Bonn" (en kies centra halo ĝis 1999 kunvenis la parlamento de Germanio) dominas tiun ĉi urboparton.
tomboŝtono de la bonna romia legionuloQuintus Petilius Secundus
Dum la jaro 1989 la urbo festis sian 2000-jaran fondojubileon: tiu dato memorigis pri la starigo de la unua romia fortikaĵo en la urbo dum la jaro 12 antaŭ Kristo. Tamen en la urba teritorio jam multe pli frue vivis homoj. Pri tio atestas la duobla tombejo en la urbopartoOberkassel, kiu aĝas 14.000 jarojn, kaj restaĵoj de ligna fortikaĵo sur la montoVenusberg, kiuj stariĝis antaŭ iom pli ol 6.000 jaroj.
Dum la jaroj ĉirkaŭ la naskiĝo de Kristo nur malmultajromiajsoldatoj vivis en Bonn, sed post la malvenko de la romia armeo kontraŭ la ĝermanoj norde de la nuna urboOsnabrück dum la jaro 9 post Kristo la nombro tre altiĝis. Romia legiono rezidis en la norda parto de la nuna urbocentro, kaj sude de ĝi ekestis urbo de komercistoj kaj metiistoj.
Kiam pereis la romia regno, unue ankaŭ malgraviĝis la urbo. Dum la 9-a kaj 10-a jarcentoj en la areo de la urba katedralo ekestis religia centro, kaj reviviĝis la komerca urboparto ĉirkaŭ la merkata placo.
Bonn dum la jaro1646 – kupra gravuraĵo deMatthäus Merian
Ekde la jaro1288 la regantoj de laPrinco-elektistaKolonjo havis sian rezidejon en Bonn. Aparte dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj ekestis pluraj pompaj konstruaĵoj enbaroka kajrokoka stilo, kiuj ankoraŭ hodiaŭ dominas la urbon. Per la okupo de la urbo fare de francaj soldatoj dum la jaro 1794 finiĝis tiu epoko. Post la malvenko deNapoleono dum la jaro 1815 la urbo iĝis parto dePrusio. Dum la sekvaj jardekoj la urbo estis dominata de la universitato, kiu havis sian centran konstruaĵon en la impona baroka urbocentra kastelo kun blanka-flava fasado, kiu de okcidento ĝis laRejno oriente dividas la historian urbocentron norde kaj la vastan kastelan herbejonHofgarten sude, kiu de la napoleonaj tempoj estas somera studenta ripozejo, kaj krome komence de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento gastigis la plej grandajn manifestaciojn de la porpaca movado en okcidenta Germanio.[3]
Post laUnua Mondmilito la urbo unue estis okupita de la brita kaj poste ĝis 1926 de la franca armeo. Pli ol 1000 bonnanoj, precipe judoj, estis murditaj dum la jaroj inter 1933 kaj 1945, proksimume 8000 pliaj estis forpelitaj. Dum laDua Mondmilito pliaj 4000 bonnanoj mortis, kaj 30 procentoj de la urbaj konstruaĵoj estis detruitaj (tio, kompare al ekzemple la najbara urboKolonjo, kiu detruiĝis je pli ol 90 procentoj, estis relative favore).
Post 1945 la urbo rapide kreskis, aparte post la decido de 1949 nomumi la urbon la provizora ĉefurbo[4] deFederacia Respubliko Germanio - tiun decidon signife kuninfluis la unua kanceliero de FRG,Konrad Adenauer. Kiam pretis la demokratia konstitucio de la ŝtato dum 1948 kaj oni volis festi tion, la ununura sufiĉe granda salono en la ja parte detruita urbo estis la dinosaŭra salonego de la zoologia muzeoMuseum König, kaj do dum la naskiĝomomento de la ŝtato ĉiuj naciaj politikistoj staris inter dinosaŭraj skeletoj. Poste oni transformis la plej grandan prelegejon de la urba pedagogia altlernejo al la nacia parlamento, simile provizore gastigis multajn ministeriojn en iuj administraj konstruaĵoj, kaj dum 50 jaroj la urbo Bonn estis sendube la plej modesta ĉefurbo de industria nacio - oni parolis pri la "ĉefurba minimumo" kaj laŭ la federacia strukturo de okcidenta Germanio, kiu ĝuste malakcentis ĉefurbon, fieris pri tio, ke Bonn restis trankvilauniversitata urbeto, sen naciaj simboloj, sen armeaj paradoj kaj paradejoj.
Post la translokiĝo de la plejparto de la naciaj registaraj instancoj de Bonn alBerlino dum1999 la urbo denove ŝanĝiĝis. La restintaj ministerioj, novaj registaraj oficejoj, administraj sidejoj de germaniaj entreprenoj, internaciaj organizoj kaj sciencaj institucioj nun estas la plej signifaj dungantoj - daŭre la urbo apenaŭ havas industrion.
La kastela herbejoHofgarten, launiversitato kaj la urba katedralo
La historia urbodomo ĉe la merkata placo konstruiĝis dum 1737 en stilo derokoko kun blanka-rozkolora fasado. Tuj proksime troviĝas la eksa rezidejo de la elektodukoj de Kolonjo, kastelo el vico de barokaj konstruaĵoj kun fasado blanka-flava, kiu de la komenco de la 19-a jarcento estas la ĉefa konstruaĵo de la urba universitato, kaj sude de tio la kastela herbejoHofgarten.
LaAleo de Poppelsdorf kun kvar vicoj da kaŝtanoarboj ligas la universitaton kun la kastelo de Poppelsdorf, kiu konstruiĝis komence de la 18-a jarcento. La aleon tranĉas la fervoja linio interKolonjo kajKoblenz plusMainz. Senpere norde de tiu punkto troviĝas la urba ĉefstacidomo, konstruita dum 1883/84. Antaŭ ĝi dum pluraj el la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento troviĝis grandega truo, kiam la urbo ekhavis metroon, kaj la fina, tre moderna alirejo al la metroa stacio daŭre memorigas pri truo kaj dum multaj jaroj grumbligis la loĝantojn - post la finkonstruo, la "bonna truo" iĝis plej ŝatata renkontopunkto de la urbaj junaj drogokonsumantoj.
Ĝis 1999 urba regularo malpermesis altajn konstruaĵojn, kaj la sola escepto estis la turdomo kun la oficejoj de la anoj de la nacia parlamento, kiu laŭ la persona nomo de la parlamenta prezidantoEugen Gerstenmaier, kiu aparte premis ĝian rapidan finkonstruon, ricevis la nomon "Langer Eugen" kaj altas 115 metrojn.[5] Intertempe apuda turdomo de la nacia poŝta entrepreno kun 163 metroj superas ĝin.
En Bonn troviĝas pluraj rimarkindaj preĝejoj, plejparte katolikaj. Unu el la simboloj de la urbo estas la katolika katedralo. En la strato "Bonngasse" troviĝas la episkopa katedralo de laPrakatolika Eklezio, lapreĝejo Nomo-de-Jesuo. En la Remigius-preĝejo en la stratoBrüdergasse baptiĝis Beethoven. La "duobla preĝejo" deSchwarzrheindorf konstruiĝis ekde la jaro 1151.[6] Okcidente de la urbopartoPoppelsdorf, en loko de pra-kristana kultejo kaj poste katolika pilgrimejo, dum la jaroj 1627/28 en baroka stilo konstruiĝis la "krucmonta preĝejo", kiu meze de la 18-a jarcento aldone ricevis pompan ŝtuparon de la arkitektoBalthasar Neumann. Tuj apud la kastela herbejoHofgarten troviĝas la plej granda protestanta kirko de la urbo, la "kruca preĝejo". Latradicia sinagogo de la urbo troviĝis tuj norde de la origine sola ponto de la urbo super laRejno kaj detruiĝis dum 1938; lanova sinagogo iom sude el la 1960-aj jaroj estas laŭ la tiuepoka gusto arkitekture tre moderna.
Kvankam la urbo havas konektojn al tuta reto de aŭtovojoj, kiuj ligas ĝin al la interregionajaŭtovojoj 1 alHamburgo,3 alFrankfurto ĉe Majno kajAŭstrio unuflanke kaj alNederlando aliflanke, kaj4 alAkeno por plua vojo al Nederlando kajBelgio, tra la urbocentro ankaŭ kondukiĝas la pli malnovafederacia vojo 9, kiu interalie pasas tra bela pordego de la baroka urba kastelo, gvidas suden tra la bonna urbopartoBad Godesbergo kaj plu suden tra la pitoreskarejna valo.
La centra ĉefstacidomo de la urbo en la historia urbokerno okcidente de la Rejno "nur" estas servata de trajnoj kiuj vojas suden en larejna valo (aŭ venas de tie), jes ja pitoreska, sed ankaŭ laIntercity-trajnoj en la parte malvasta valo ne atingas maksimumajn rapidecojn. Tial aldone ekzistas kroma rapidtrajna stacidomoSiegburg-Bonno oriente de laRejno, kiu de la urba ĉefstacidomo facile atingeblas per la lokatram-metroo 66: Tie eblasatingi vere rapidajnICE-trajnojn alKolonjo kajFrankfurto, kaj plu interalie alAmsterdamo kajBruselo,Munkeno kajBazelo. La informkesta mapo klare vidigas ke la urbo situas ambaŭflanke de la rivero, sed ĉar nur ekzistas kelkaj pontoj kaj aldone iujpramoj inter la riveraj bordoj, la rivero tamen prezentas trafikan obstaklon - tial la urbanoj kutimas indiki, ĉu iu urba loko situas okcidente aŭ oriente de la riverego.
LaFlughaveno Kolonjo/Bonno distancas 20 kilometrojn, ankaŭ oriente de laRejno - kiel la nomo indikas, ĝi situas inter la urbojKolonjo kajBonno kaj servas ambaŭ urbojn.
Krom ĝeneralaj urbaj partneraj kaj amikaj kont(r)aktoj la urbo flegas "temajn kaj projektajn urbopartnerecojn". Krom interŝanĝo de junularaj grupoj kaj kulturaj iniciativoj ekzistas kunlaboro pri ekologio, urboplanado kaj prevento de katastrofoj. Projektaj urbopartnerecoj laŭ stato de 2007 ekzistas kun la urboj
Restas malmultaj spuroj pri la unuaj Esperanto-grupoj de la urbo fine de la 19-a kaj ĝis mezo de la 20-a jarcento - laŭ la strukturo de la loĝantaro, en ili aktivis precipe studentoj kaj intelektuloj.
Dum la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, grupo ĉirkaŭ la tiama studentoKlaus-Peter Fritz evoluigis la Esperanto-lernolibron "Praktiku kun ni"; krome en GEJ kaj TEJO interalie aktivis la studentoj kaj postaj diplomatojUlrich kajBarbara Brandenburg (ekde la 1990-aj jaroj ankaŭ la studentoj kaj postaj diplomatojHorst Gruner kajMarko Lins). Komence de la 80-aj jaroj la medicina studentoEckhard Bick kaj 6 aliaj Esperanto-parolantaj studentoj luprenis domon en la urbopartoOberkassel kaj instalis esperantan loĝkomunumon, kiu elstaris en la listo de gastigantojPasporta Servo pro tio, ke ĝi ofertis senkostan tranoktigon de ĝis 12 gastoj dum laŭplaĉe pluraj semajnoj: ĝin prikantis la kanzono "Domo en Bonn'" de la muzika grupoAmplifiki. La loĝkomunumo same evoluigis Esperanto-lernolibron kun la titolo "Tesi, la testudo".
Dum1986 teamo ĉirkaŭ la medicina studentoThomas Pusch instalis nacianEsperanto-centron en la kerno de la registara kvartalo (vidalvide al la politika muzeo "domo de la historio de FRG"), kiu ĝis1995 realigis multajn projektojn por la naciaj Esperanto-organizojGEJ kajGEA, sed ankaŭ (ĝis 1997) porTEJO. La teamo dum 1990/91 starigis duan oficejon de GEJ en(orienta) Berlino, sukcese lobie agadis kaj plialtigis la ĉiujarajn ŝtatajn subvenciojn porGEJ de 30.000 al 75.000germanaj markoj. La ĉefaj motoroj Thomas Pusch kajKlaus Dahmann krom multaj informiloj kaj instruiloj (en pli ol 40 lingvoj) verkis la germanlingvan lingvogvidilonEsperanto Wort für Wort[7] ("E-o vorton post vorto", en unua eldonoEsperanto für Globetrotter, "E-o por mondvagemuloj"), kiu en prestiĝa serio de lingvogvidiloj iĝis la senkonkurence plej ofte vendata libro pri Esperanto en Germanlingvio.
Fine de la 80-aj jaroj la historiistoUlrich Lins, kiu ĝis la jaro 2008[8] laboris en la germana oficejo por interŝanĝo de universitatanojDAAD en Bonn, publikigis en la germana kaj en Esperanto verkon kun la titolo "La danĝera lingvo", kiu priskribas la persekutojn de esperantistoj en la diktaturoj de la meza 20-a jarcento, aparte subHitler kajStalin.
La junulara urba Esperanto-grupo ĝis 1997 estis modele aktiva, aranĝis almenaŭ kvar lingvokursojn ĉiujare, gastigis studentajn eventojn en diversaj lokoj de la urbocentro, plurfoje ankaŭ en la baltia studenta loĝejoHaus Annaberg en urbopartoFriesdorf. Dum la postaj jaroj la grupo pro frustriĝo de la gvidantoj pri GEJ kaj TEJO ekpaŭzis, sed restis spuroj pri ĝi ekzemple en la urba biblioteko, kiu ĝis la 2010-aj jaroj havis modelan kolekton de Esperanto-libroj. Dum 2007 la familia Esperanto-renkontiĝoPrintempa Semajno Internacia dumpaske la trian fojon gastis en la urba seminariejo sur montoVenusberg, post kiam ĝi jam dum 1998 kaj 2003 okazis en la urbo.
Aktuale en junio-julio 2024 okazis vasta arta kaj kultura festo sub la titolo "Ni bezonas Esperanton" en la historia urbocentro.[9][10] Kaj en septembro 2024 okazis tute nova formato de renkontiĝo deGEJ en la urbo, en kiu la partoprenantoj estis dividitaj en teamoj kaj ili teame konkuris en diversaj urboludoj kreitaj speciale pri la gastiganta urbo.[11]