LaRejnlanda universitatoFrederiko Vilhelmo Bonn (germaneRheinische Friedrich-Wilhelms-Universität Bonn, mallongeBonna universitato) estas launiversitato en la urboBonno en okcidentaGermanio. Ĝi ricevis sian nomon laŭ laprusia reĝoFrederiko Vilhelmo la 3-a kaj fondiĝis en1818. En la vintra semestro 2013/14 la universitato havis proksimume 32 500 studentojn.
Antaŭaĵo de la Bonna Universitato estis la akademioKurkölnische Akademie Bonn, kiu fondiĝis en 1777 je kvar fakultatoj pri "diaj, juraj, kuracaj kaj mondaj sciencoj". En 1786 la germana imperiestroJozefo la 2-a donis al ĝi la rajton atribui la sciencajn titolojn de licencato kaj de doktoro, rekonitajn en la tuta germanlingvaSankta Romia Imperio. En 1798 laKurkölnische Universität estis malfondita, pro tio ke la regiono okcidente de laRejno estis konkerita per la armeo deFrancio.
La nuntempa Rejnlanda UniversitatoFrederiko Vilhelmo Bonn estis fondita la 18-an de oktobrto 1818 per ordono de laprusia reĝoFrederiko Vilhelmo la 3-a - temis pri la sesa prusia universitato flanke de laUniversitato Ernst Moritz Arndt enGreifswald, laUniversitatoFrederiko Vilhelmo en Berlino, la Albertus-UniversitatoKönigsberg (la nunaKaliningrad), la UniversitatoHalle (Saale) kaj laSilezia UniversitatoFrederiko VilhelmoBreslau (la nunaVroclavo). Celo de la universitata fonto estis la volo doni al la du tiam novaj prusiaj provincojRejnlando kajVestfalio akademian altlernejon. Samtage la antaŭe ekzistintaj universitatoj deVestfalio enMünster kajPaderborn estis fermitaj. La urbon Bonno oni elektis pro pluraj kialoj: Unuflanke en la urbo ekzistis du imponaj, sed intertempe malplenaj barokaj kasteloj, kiuj por nova universitato donis sufiĉan spacon. Duaflanke oni volis signali novan komencon, kaj tial nek revivigis la antaŭan universitaton de Bonno nek la urban universitaton deKolonjo.
La en oktobro 1655 fondita universitato deDuisburg malfondiĝis en la jaro de la universitata fondo en Bonno. Lasceptro de tiu universitato kaj granda parto de la universitata biblioteko estis transportitaj al Bonno, kiel ke la bonna universitato ankaŭ estas sekvaĵo ankaŭ de la tiuurba universitato.
La bonna universitato ne estas kampusa altlernejo, sed dividiĝas al pluraj konstruaĵoj en la tuta urba areo. En la ĉefa universitata konstruaĵo, la eksaprincoelektista kastelo meze de la urbocentro, kaj en iuj modernaj konstruaĵoj ĉirkaŭaj, estas granda parto de la filozofiaj, teologiaj, juraj kaj politikaj fakultatoj.
kastelo Poppelsdorf
La konstruaĵoj de la naturaj sciencoj koncentriĝas en la iom pli okcidenta urbopartoPoppelsdorf, kie krom la samnoma kastelo estas institutaj konstruaĵoj el la 19-a jarcento kaj iuj pli novaj konstruaĵoj. La kastela parko ekde la jaro 1819 estas la universitatabotanika ĝardeno.
La fakultato pri komputiko havas sian lokon en la eksa pedagogia altlernejo en la nordo de Bonno, tie kie 2000 jarojn antaŭe estis la romia fortikaĵo kiu komencigis la urbon. Tiu universitata konstruaĵo el la1960-aj jaroj tamen estu malplenigata fine de la jaro 2010, kaj la fakultato havu novan ejon en Poppelsdorf.
La medicina klinikaro havas sian lokon sur la montoVenusberg sudokcidente de la urbocentro. Tamen pluraj medicinaj institutoj situas aliloke, ekzemple la institutoj pri anatomio kaj fiziologio inter la aliaj natursciencoj en Poppelsdorf, aŭ la kliniko pri pediatrio sude proksime de la universitata ĉefkonstruaĵo, borde de la Rejno. Krome ankaŭ multaj aliaj unuopaj institutoj situas en aliaj urbopartoj, ekzemple la ejoj pri astronomio, ĥemio kaj farmacio en la urbopartoEndenich.
Sume la universitato disponas pri 371 konstruaĵoj. Inter ili krom la sciencaj konstruaĵoj estas 4 studentaj manĝejoj kaj 34 studentaj loĝejoj kun sume proksimume 4000 ĉambroj.
La urba Esperanto-grupo ĉiam estis forte studente dominita, kaj formale ĉiam ekzistis "universitata Esperanto-grupo", kies ekzisto helpas uzi universitatajn salonojn, okazigi kursojn, pendigi en la universitato informajn afiŝojn ktp.
Inter la esperantistoj, kiuj havis aŭ havas apartan ligon al la universitato, estas ekzemple (la listo facile daŭrigeblas...)