Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Bolonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Bolonjo
Fotomuntaĵo: Lauhorloĝe de supre: Baziliko San Petronio , Archiginnasio de Bologna, Fontano de Neptuno, Madonna di San Luca, Turo Unipol; kaj du mezepokaj turoj.
komunumo de Italio
universitata urbo
urbo
urbegoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Ĝemelurboj
LeipzigZagreboBariValencioTesalonikoSankta LuisoĤarkivoLa PlataSan FelePollicaTuzlaCoventryHamamacoMeknesvd
Ŝtato Italio
RegionoEmilio-Romanjo
ProvincoBO Bolonjo
Geografia situo44° 30′ N,11° 21′ O(mapo)44.49388888888911.342777777778Koordinatoj:44° 30′ N,11° 21′ O(mapo)
Supermara alteco54 m
Areo140 km²
Loĝantaro387 971 (2023)
Loĝdenso2754 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumojAnzola dell'Emilia,Calderara di Reno,Casalecchio di Reno,Castel Maggiore,Castenaso,Granarolo dell'Emilia,Pianoro,San Lazzaro di Savena,Sasso Marconi,Zola Predosa
PatronoSankta Petronio
Festa tago4-a de oktobro
Nomo de loĝantojbolognesi [bolonJEsi]
Poŝtkodo40121
Imposta kodoA944
Kodo laŭISTAT037006
Telefona prefikso051
EstroMatteo Lepore
RetpaĝoOficiala retejo
Bolonjo (Bolonjo)
Bolonjo (Bolonjo)
DEC
Situa mapo de Bolonjo

Map

Bolonjo (Bolonjo)
Bolonjo (Bolonjo)
DEC
Situa mapo de Bolonjo
vdr

Bolonjo[1][2] (itale Bologna) estasuniversitata urbo enItalio. Ĝi estas la ĉefurbo de laregionoEmilio-Romanjo, en la centro-norda parto de la lando.

Laŭ la tradicio, en Bolonjo kreiĝis la plej antikvauniversitato enEŭropo, laUniversitato de Bolonjo, en1088; ankoraŭ nuntempe la studentoj konsistigas gravan parton el la kultura kaj socia vivo de la urbo. Bolonjo ankaŭ famas pro siaj du klinantajturoj kaj siaj tipajportikoj, kiuj ornamas la tutan antikvan urbocentron, unu el la plej grandaj kaj plej bone konservitaj deItalio.

La urbo estis fondita pli ol mil jaroj antaŭ Kristo, kaj ĉiam rolis kiel grava nabo: unue por laEtruskoj (Velzna/Felsina) kaj laKeltoj (Bona), poste ĉe laRomianoj (Bononia), kaj daŭre dumMezepoko, kiel libera komunumo; dum jarcento ĝi estis la kvina urbo de Eŭropo laŭ loĝantaro.

Hodiaŭ, pro sia geografia situo, Bolonjo estas grava ŝosea kaj fervoja nabo por la tuta nordaItalio; ĝi posedas gravan foir-kvartalon, havas internacian flughavenon kaj gastigas la centrajn oficejojn de pluraj kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj institucioj.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

LaBaziliko Sankta Petronio (itale:Basilica di San Petronio) estas la ĉefa preĝejo de Bolonjo. Ĝia fasado superregas la faman urboplaconPlaco Maggiore. Per siaj gigantaj dimensioj (longeco 132 metroj, larĝeco 60 metroj, volboalteco 45 metroj) la baziliko estas la kvina plej alta preĝejo de la mondo. Rimarkinda estas la vigla kolorigo de la internaj muroj kaj la multkoloraj vitraloj.

LaMuseo internazionale e biblioteca della musica estas muzikamuzeo kaj muzikbiblioteko en laPalazzo Aldini Sanguinetti, en la historia centro de Bolonjo.

Servoj

[redakti |redakti fonton]

Famuloj

[redakti |redakti fonton]

Esperanto en Bolonjo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloBolonja Esperanto-Grupo.

LaBolonja Esperanto-Grupo, unu el la plej malnovaj en la tutaItalio, ekestis en1911, kaj daŭre aktivas nuntempe.

En1915 provizore oni starigis oficejon deItala Esperanto-Federacio ĉe la sidejo deIKE en Bolonjo, ĉar praktike la Federacio, pro eniro de Italio en la unuan mondmiliton, estis ĉesiginta sian aktivecon.

En1920 okazis tie la5-a Nacia Kongreso de Esperanto kaj en 1955 la40-a Universala Kongreso de Esperanto.

Interesaĵoj

[redakti |redakti fonton]

21.04.1945:Kampanjo de Italio:Dua Pola Korpuso de laPolaj Armitaj Fortoj en Okcidento liberigis Bolonjon (ekde la 9-a de aprilo 300 polaj soldatoj pereis, 600 estis vunditaj) kajCastel Maggiore-Corticella (entute enItalio mortfalis preskaŭ 2 500 polaj soldatoj) - lasta batalo de lakorpuso pro politikaj kialoj, ĉarpoloj povus marŝante direkte alJugoslavio kunpuŝiĝi kun sovetiaj, komunistaj taĉmentoj kaj ektroviĝi tro proksime al Pollando.

Partneraj urboj

[redakti |redakti fonton]

Inter la partneraj urboj estas

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso,Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon de la urboBolonjo tiuforme en la mapo 12, ankaŭ en antaŭa listo.
  2. Ankaŭ la PIV listigas ĝin, en eldono de 1970, p. 235, sub kapvorto "Emilio", kaj en la postaj eldonoj, en 2020 ankaŭ rete
  3. listo "Міста-партнери" (partneraj urboj) en la retejoArkivigite je 2023-05-13 per la retarkivoWayback Machine de la urboĤarkivo, vidita la 29-an de marto 2024 (ukraine)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Bolonjo
Placoj kaj stratoj
Palacoj
Preĝejoj
Aliaj konstruaĵoj
Esperanto enBolonjo
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bolonjo&oldid=9281425"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp