La unuaj spuroj pri la pugnobatalo por amuzado de la homoj venas jam el la30-a jarcento a.K. deEgiptio. En la sekvaj du jarmiloj, la boksado disvastiĝis en la egea areo (antikva grekio).
La moderna bokso originas el la18-a jarcentaAnglio, kie la unuajn regulojn fiksis laskerma ĉampionoJames Figg. En1719 venkas Figg la unuan oficialan boksanturniron ekde post la antikva tempo kaj iĝas Ĉampiono de Anglio. En la jaro 1743 oni publikigas la unuan regularon (London Prize Rules). Plej grava novigo: labandaĝado de lamanoj por malgravigi lavundojn. Oni povas nomi modernan boksadonangla boksado, por kontrastigi kuntaja boksado aŭfranca boksado.
Lamatĉo okazas en boksa areno en triminutaj (por profesiuloj) aŭ duminutaj (por amatoroj, neprofesiuloj)raŭndoj. Laamatoroj ludas 4raŭndojn. En la boksado decidas la nombro de la sukcesaj batoj (trafoj). Unu trafo iĝos akceptita, se tion rekonas ene de unu sekundo 3 el 5 poentojuĝistoj. Tio okazas per komputilo, kiu analizas la alŝutojn kaj montras la trafojn.
En la profesia boksado la nombro de raŭndoj varias libere, ĝenerale de 6 ĝis 12. Dum la matĉo, 3 ludojuĝistoj taksas la unuopajn raŭndojn (sendepende de la aliaj juĝistoj) kaj decidas pri la pli bona, forta boksisto de la raŭndo. Fine de la matĉo la taksoj montras la venkanton.
Ĉe multaj boksaj bataloj, la matĉo finiĝas antaŭtempe:Se unu boksisto post plankobato ne kapablas stariĝi dum difinita tempo, la matĉo finiĝas perNokaŭto (internacia mallongigoKO laŭ anglaknockout = bati for, bati senkonscia). Se la batalo interrompiĝas aŭ unu boksisto rezignas, la matĉo finiĝas per teknika nokaŭto (TKO), ne per nokdaŭno. Falo surgrunden estas perdo de poentoj por la falinto: boksado estas ekzemplo destarlukto.
La ludotempo ĉe la Olimpikoj estas 4 x 2 minutoj (efektive), kun 3 unuminutajpaŭzoj. Unu arena juĝisto direktas la batalon, 5 poentojuĝistoj taksas laŭ difinita poentiga sistemo.
En la moderna historio de la olimpika programo aperis la bokso en1904 enSt. Louis, kiam nurusonanoj partoprenis en la ludo (44 en sep pezokategorioj kiel muŝo, bantamo, lanugo, malpezego, veltero, mezo kaj pezego). Al tiuj venis ĝis hodiaŭ la kategorioj kiel duonmuŝo (1968), duonveltero kaj duonmezo (1952), duonpezego (1920); en1984 oni dividis la kategoriojn ĝis 91 kg da korpopezo (pezego) kaj super 91 kg (superpezego).