Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Bokeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo kun bokeo

Bokeo (de lajapana ぼけ [boké], neklara, eksterfokusa) estas tekniko en lafotografio en kiu oni metas la atenton de la rigardanto de la foto al difinita parto de la bildo, kiu estas tute enfokusa, dum la cetero de la bildo, plej ofte la fono, estas komplete eksterfokusa.

Plej ofte bokeo estas atingita per uzado de tre granda diafragmo, kio rezultas en tre malgrandakampa profundo. La ĉefan eron de la foto, kiun oni volas montri al la rigardanto, troviĝas ene de la profundo de kampo, dum la cetero troviĝas ekster ĝi.

Lingva rimarketo

[redakti |redakti fonton]

Mike Johnston, iama eldonisto kaj redaktoro de la magazinoPhoto Techniques, asertas, ke li estas la unua, kiu uzis la vorton en la angla. Li aldonis la literonh al la japanaboke por montri al anglalingvanoj, kiel prononci ĝin (do kielboke kaj ne kielboŭk). Multaj lingvoj, inter kiuj la franca kaj hispana, transprenis la formon kunh rekte el la angla, kvankam transpreno el la japana (kio en la franca kaj hispana donusboqué) estus multe pli logika kaj pravigebla. La rusa lingvo uzas la formonБоке [boké]. En Esperanto tre malofte aperas la formobokeho, sendube rekte transprenita el iu eŭropa lingvo, anstataŭ el la japana. Ekzistas neniu etimologia pravigo por tiu formo.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bokeo&oldid=7952061"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp