Bohemio aŭBohemujo (latineBoiohaemum aŭBohemia,germaneBöhmen,ĉeĥeČechy) estas unu el tri historiaj landoj en hodiaŭaĈeĥio. Nordokcidente ĝi najbaras kun iamaSupra Luzacio, kiu pli malfrue fariĝis parto deSaksio kaj de kiu ĝi estas ĝis nun; norde ĝi najbaras kunSilezio (respektive kun la parto, kiu hodiaŭ apartenas alPollando, ĝis la jaro1945 alPrusio, do alGermanio kaj ĝis regado deMaria Teresia alAŭstrio, respektive alĈeĥio), oriente kunMoravio, sude kunAŭstrio kaj sudokcidente kunBavario.
Bohemio estis de komence politika centro de heredaj landoj de laKrono de Bohemio, al kiuj en diversaj tempoj plu apartenisMoravio,Silezio kajLuzacio.
La nomo devenas de okcidentslava tribo de ĉeĥoj. Latina nomoBohemia, deveneBoiohaemum, kiu post iom da tempo influis ankaŭ nomojn en aliaj lingvoj, estas derivita de kelta tribo debojoj, kiuj en la teritorio de Bohemio vivis ekde la4-a ĝis la1-a jarcentoj a.K.
Ekde la3-a jarcento a.K. en Bohemio viviskeltoj (tribo de bojoj), ekde la1-a jarcentoĝermanoj (tribo demarkomanoj).Slavoj sporade estis venantaj de nordoriento ekde la5-a jarcento. Laŭ tradicia historiografio en la teritorio de Bohemio ekloĝis triboj deĉeĥoj (maldekstra bordo de riveroVultavo en meza Bohemio), doŭdleboj (suda Bohemio), ĥebanoj (ĉirkaŭaĵo de urboCheb [Ĥeb]), luĉanoj (ĉirkaŭaĵo deŽatec), norde de Bohemio deĉanoj (Děčín), milĉanoj, litomericanoj, pŝovanoj kaj lemuzoj, nordoriente kroatoj, oriente zliĉanoj – pruvoj konvinke atestas, ke tiel malgrandaj triboj estus absoluta historia escepto; en la teritorio de Bohemio do loĝis sole unu tribo.
Princoj el dinastio dePremislidoj, kiuj en la9-a jarcento subjugis plimulton de ceteraj princlandoj sub sian suverenan potencon, regis al la tribo de ĉeĥoj. Tiu ĉi procezo estis finigita en la jaro995, kiam estis formurdita dinastio de slavnikovcoj.
Moravio estis unuafoje aligita al Bohemio deBoleslav la 1-a ĉirkaŭ la jaro965, ĝis tiu tempo ĝi estis en sfero de influoj dehungaroj.
Dum dinastio deHabsburgoj Bohemio fariĝis unu el landoj de ampleksa monarĥio.Moravio kajSilezio estis inter habsburgaj landoj ja nomataj memstare, sed ili estis nuraj apudaj landoj de Ĉeĥa Krono. La reganto estis margrafo moravia kaj duko silezia el titolo de ĉeĥa reĝo. Bohemio estis unu el la fundamentaj regnopartoj de laSankta Romia Imperio, kaj la reĝo de Bohemio estis aŭtomate unu el la sepprincoj-elektistoj de ĝi. (Plimulto da Habsburgoj en la tempo de supreregado super Bohemio uzis samtempe titolon imperiestro, sed per tio oni pensis imperiestron deSankta Romia Imperio, kun kiu ties propraj landoj estis identaj nur parte kaj la imperiestraj landoj, kiuj havis sian propran reganton, estis subigitaj al la habsburgaj imperiestroj nur formale.)
Post la estiĝo deĈeĥoslovakio en la jaro1920 estis al Bohemio aligita eĉ tiutempesubaŭstriaČeské Velenice kun la ĉirkaŭaĵo – la t.n. Vitorazsko. Lastfoje Bohemio estis politika etno ĝis la jaro1949. Dum la unua respubliko estis en la jaro1927 forlasita ideo anstataŭi la historiajn landojn per regionoj. Bohemio estis unu el kvar landoj, en kiujn la teritorio de la respubliko dividiĝis (lando Bohemia, lando Moraviasilezia, pejzaĝo Slovaka kaj lando Subkarpata).
En la jaro1949 la teritorio deĈeĥoslovakio estis dividita en regionojn, kiuj ne respektis la antaŭajn landajn limojn (precipe regionoJihlava, hodiaŭRegiono Vysočina). Tiu ĉi stato estis konservita eĉ en administra formo en la jaro1960 kaj en la jaro2000.
Dumgotiko estiĝis en Ĉeĥa reĝlando 12 regionoj. Frunte staris regionestroj (iudices provinciales) kaj 2 regionaj hetmanoj. En la dua duono de la15-a jarcento ekzistis tiuj ĉi regionoj:
En la jaro1849 estis farita radikala reformo, kiam restis sole 7 regionoj (regionaj registaroj) kaj 13 landaj (t.e. regionaj) juĝejoj. En1854 estis farita nova reformo: estis establita 13 regionoj kaj 15 regionaj juĝejoj. En1862 la regiona establo estis nuligita.
La regionoj estis renovigitaj en la jaro1949 kaj radikale reformitaj en la jaro1960. En1990 estis nuligitaj regionaj oficejoj, kiuj estis anstataŭigitaj per komunaj administraciaj oficejoj. En nova aspekto la regionoj estis renovigitaj en la jaro1997. La teritorioj el la jaro1960 ĝis hodiaŭ supervivas en juĝejaj distriktoj kaj administraciaj distriktoj por aparta ŝtata administrado (ekz. impostoj).
La tuta teritorio de Bohemio apartenas al riverregiono deElbo kaj marregiono deNorda maro. La plej longa bohemia rivero tamen ne estasElbo, sedVultavo (430 km; Elbo havas en la bohemia teritorio 364 km, el tio de la fonto al kunfluejo kun Vultavo 255 km). Al pluaj signifaj riveroj apartenasBerounka,Otava,Malše,Lužnice,Sázava,Úpa,Orlice,Jizera kajOhře.
Simile kiel en la areo, ankaŭ same en nombro de loĝantoj Bohemio prezentas proksimume 2/3 de la hodiaŭaĈeĥio. Etnografie Bohemio estas proporcie homogena, sed ĝis la jaro1945 tio estis alie. Jam de komence la1-a jarmilo la neloĝigitaj limregionaj veproj estis laŭ invitoj de la ĉeĥaj regintoj koloniigitaj de germana loĝantaro. Antaŭ laDua Mondmilito ili kreis tre signifan minoritaton, sed post la milito ili estis perforte elpelitaj. La limregionoj orfiĝis, la lokojn post la deviga forlaso de la germanoj parte okupis ekzemple slovakoj kaj slovakaj ciganoj. Kelkaj vilaĝoj estis tute detruitaj kaj ĉe la limoj al okcidentaGermanio kaj alAŭstrio la ĉeĥa komunista registaro kreis nealireblan limregionan zonon.