Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Boeing 707

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

4 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je2 nov. 2023.
Boeing 707

Boeing 707-321B dePan Am, 1979.
Tipo:Pasaĝeraviadilo
Fabrikanto:Boeing
Unua flugo:20-an de decembro 1957
Enkonduko:26-an de oktobro 1958
enPan Am
Uzanto:Pan Am
Air France
Lufthansa
Qantas
Produktperiodo:1957-1979
Produktkvanto:865
vdr
Boeing 707.

LaBoeing 707 estaspasaĝeraviadilo deBoeing, ellaborita en 1957.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Post ladua mondmilito, invento de jetmotoro kaj pligrandiĝo de aviadila fabrikanta industrio donis alBoeing motivon por prilabori novan pasaĝeraviadilon. Tra prilaboro de jetmotora bombaviadilo Boeing B-47 Stratojet, Boeing komencis prilaboron de jetmotora pasaĝeraviadilo. La prototipo de nova jetmotora pasaĝeraviadilo,Boeing 367-80 sukcese flugis la 15-an de julio 1954. Dum la testflugo, Boeing trovis tekinkaj problemoj kielDutch Roll, kaj Boeing aldonisYaw damper sistemon kaj modifis aviadilon por kruza flugo.

La 13-an de oktobro 1955, Usona aerlinoPan Am mendis 20 aviadilojn. Unue B707 estis komparita kun laDe Havilland Comet, tamen pro akcidentoj dum la 1950-jaroj, Comet malpopulariĝis en merkato. Dum la 1960-jaroj, La B707 estis la plej populara pasaĝeraviadila modelo.

En fino de 1960-jaroj, B707 malgrande perdis popularecon en aerlinoj: Ĉefa kialo estis la malgranda skalo de B707, kontraste al aliaj aviadiloj kiel DC-8. La bruo de motoro ankaŭ estis kialo por malkresko. La motoroj de B707 faris grandan bruon pro la neplenumo de tekonologio. La alta konsumo de fuelo iĝis problemo post laNaftokrizo de 1973. La apero deJumbo,Boeing 747 ankaŭ malkreskis popularecon de B707.

En 1983, B707 deTrans World Airlines finis lastan komercan flugon enUsono. Malgraŭ la striktiĝo de brua regularo, nuntempe pluraj B707-oj daŭriĝas operaciadon en ŝarga-aerlinio por transportaviadiloj.

Variantoj

[redakti |redakti fonton]
  • Boeing 367-80 (1954) : Prototipo de Boeing 707.
  • Boeing 707-020 (1959) : Originala signo por Boeing 720, la malgrandita versio de Boeing 707.
  • Boeing 707-120 (1958) : Unua produkta versio de Boeing 707.
  • Boeing 707-220 (1959) : Versio porHot and High flugo.
  • Boeing 707-320 (1958) : Interkontinenta versio de Boeing 707-120.
  • Boeing 707-320B (1962) : Plibonigita versio de 707-320.
  • Boeing 707-320C : Konvertebla versio por pasaĝera kaj ŝarĝa versio.
  • Boeing 707-420 (1963) : Modelo por jetmotoroRolls-Royce Conway 508. Tiu opcio estis operacita deLufthansa.
  • Boeing 707-700: Testmodelo kun jetmotoroCFM International CFM56.
  • Boeing E-3 Sentry (1972) : AEW&C-modelo.

Specifaĵoj

[redakti |redakti fonton]
Diametroj
707-120B[1]707-320/-420[1]707-320B[1]707-320C[1]
Longo44.22m (145 ft 1in)46.61m (152 ft 11in)46.61m (152 ft 11in)46.61m (152 ft 11in)
Alto12.7m (41 ft 8in)12.85m (42 ft 2in)12.83m (42 ft 1in)12.80m (42 ft 0in)
Enverguro39.88m (130 ft 10in)43.41m (142 ft 5in)44.42m (145 ft 9in)44.42m (145 ft 9in)
Maso
Maksimuma Ekfluga Maso
(MTOW)
117t
(257,340 lb)
141.7t
(312,000 lb)
148.5-151.5t
(327,000-333,600 lb)
151.5t
(333,600 lb)
Maksimuma Surteriga Maso
(MLW)
86.3t
(190,000 lb)
94.0t
(207,000 lb)
94-97.5t
(207,000 lb-215,000 lb)
112.1t
(247,000 lb)
Povumo
Transporta kapableco174189189194
PovejoPratt & Whitney JT3D-3(707-320)
Pratt & Whitney JT4A-11/12
(707-420)
Rolls-Royce Conway-12
Pratt & Whitney JT3DPratt & Whitney JT3D
Kroza Rapido977 km/h (528kn)977 km/h (528kn)977 km/h (528kn)977 km/h (528kn)
Flugdistanco6,700 km
(3,600nmi)
6,940 km
(3,750nmi)
9,300 km
(5,000nmi)
5,400 km
(2,900nmi)

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,11,21,3Informpaĝo pri Boeing 707, Aviadila teknikaĵo por flughavena planadoangle

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Konkurantaj aviadiloj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Boeing_707&oldid=8760796"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp