Bobby Fischer (proksimuma prononco: [Fiŝa]) estas filo de Regina Fischer (fraŭline: Wender) kaj Hans-Gerhardt Fischer, germana biofizikisto. La gepatroj, kiuj estis geedziĝintaj fine de1933 enMoskvo,Rusio, disiĝis kiam li havis du jarojn. Poste li vivis kun sia juddevena patrino kaj sia fratino – kiu estis 5 jarojn pli aĝa ol li - enNovjorko,Usono. Li ekludis ŝakon kiel sesjarulo. La titolon de grand-majstro li akiris en1958. En la sama jaro li abrupte ĉesis frekventi lernejon, por ke li povu dediĉi ĉiujn siajn fortojn al ŝako.
Inter1957 kaj1966 li seninterrompe gajnis 8-foje la usonan ĉampionecon, en1964 eĉ kun la rezulto 11:0. Survoje al mondĉampioneco li gajnis en1970 la interzonan turniron enPalma de Mallorca,Hispanio kaj en1971 3 ludojn kontraŭBent Larsen,Mark Taimanov (kun la sensacia rezulto de 6:0) samkiel la eks-mondĉampiononTigran Petrosjan. La titolon de mondĉampiono li akiris en1972 enRejkjaviko en legenda ludo kontraŭBoris Spasskij. Li kelkfoje malvenkis pro sia ekscentra konduto, eĉ unu ludon li perdis neludante. Spite al tio li venkis per 12,5:8,5.
Post kiam li iĝis mondĉampiono, dum jaroj li ludis en neniu turniro. En1975 la internacia ŝakorganizaĵoFIDE forprenis de li la titolon, ĉar la traktado pri la kondiĉoj de titoldefenda ludo restis sen rezulto. Lia posteulo iĝisAnatolij Karpov, kontraŭ kiu li ludis eĉ ne unu fojon.
Poste li malaperis, sed pro instigo de juna hungarino - kiu vidis lian mizeron en Novjorko - li reludis en1992 enJugoslavio kontraŭ sia ĉiama rivaloBoris Spasskij. Fischer venkis lin per 17,5:12,5 kaj gajnis 3,3 milionojn da USD. Sed tiun ludon malpermesis tiu usona ŝtata instanco, kiu malpermesis komercajn kontaktojn kun la Jugoslavia reĝimo. Ekde tiam li denove retiriĝis, kaŝis sin en Hungario, Germanio kaj Japanio.
En julio2004 japanaj policanoj arestis lin pro nevalida pasporto.Japanio decidis ekstradicii Fischer al Usono en aŭgusto, sed li venis nur al provizora arestado. Marte de 2005 Islando decidis doni ŝtatanecon al Fischer.
Oni aprezas lin kiel la plej genian el ĉiuj ŝakludistoj ĝis nun aperintaj. Lia karaktero donas okazon por prijuĝi lin: kvankam li mem estisjudo laŭ deveno, li ripetaskontraŭjudismajn kaj kontraŭusonajn sloganojn.
Fischer mortis prorena malfunkciado je la 18-an de januaro 2008 en Islando.