Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Blumenstein

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

5 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je10 aŭg. 2021.
Blumenstein
Blazono de Blumenstein
Blazono de Blumenstein
Blazono de Blumenstein
Blumenstein
Blumenstein
Blumenstein
komunumo en Svislando
KantonoBerno
Administra distriktoThun
Malnova distrikto ĝis 2009Thun
Koordinatoj 46° 44′ 31″ N7° 31′ 12″ O / 46.74194 °N, 7.52000 °O /46.74194; 7.52000(mapo)Koordinatoj:46° 44′ 31″ N7° 31′ 12″ O / 46.74194 °N, 7.52000 °O /46.74194; 7.52000(mapo)

Map

Areo15,52 km²
Alteco659 msuper marnivelo
Poŝtkodo3638
Komunumkodo0922
Mapo de Blumenstein
Mapo de Blumenstein
Mapo de Blumenstein
vdr

Blumenstein estis ĝis la 31-a de decembro2009 komunumo de ladistrikto Thun kaj ekde la 1-a de januaro2010 komunumo de laadministra distrikto Thun enKantono Berno,Svislando. Ĝi havis 1171 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Blumenstein situas en laSvisaj Antaŭalpoj enBerna Oberlando proksimume 7 kilometrojn okcidente deThun en la supra parto de la valo deGürbe kaj en la valo de Stocken. La komunumo konsistas el la du partoj interna (oriente de la rojoFallbach) kaj ekstera Blumenstein (okcidente de la rojo Fallbach). Interna Blumenstein konsistas el la vilaĝo Blumenstein, kaj la vilaĝetojAlmitegge,Eschli,Gassen,Rüdeli kajWäsemli, kaj ekstera Blumenstein el la vilaĝetojBodenzingen,Lochmannsbühl,Reckenbühl kajTannenbühl. La plej alta punkto de la komunumo estas en sudo kun alteco de 2042 ms.m. la kresto deChrummfadeflue.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,52 km², de kiuj 39,8% estas kovritaj dearbaro, 48,6% servas poragrikulturo kaj 3,9% porsetlado.[2]

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Blumenstein limas en nordo alWattenwil, en nordoriento alForst-Längenbühl, en oriento alUebeschi, en sudoriento alPohlern, en sudo alDärstetten, en sudokcidento al laeksklavoNünenenberg de la komunumoRüeggisberg, kaj en okcidento alRiggisberg.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Tra la komunumo Blumenstein pasas la kantona ĉefvojo n-ro 230 deRiggisberg alWimmis, kaj la vojo n-ro 1104 kondukas de Bulmenstein alThun. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A6 situas en distanco de proksimume 8 kilometroj oriente sude de Thun. Per buslinio tra Thun alSteffisburg kaj alia linio alSeftigen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Blumenstein datiĝas el la jaro1305 kielBluomenstein. Lamezepoka Senjorujo Blumenstein konsistis el la vilaĝoj de Interna Blumenstein. Ĝia centro estis la Burgo Blumenstein, kies lasta mencio datiĝas el la jaro1606 kaj de kiu ne plu ekzistas restaĵoj. En la jaro1348 iu Petro de Raron vendis la teritorion kun la eklezia interzo al la urboBerno, kiu ĝin vendis al familio, kiu ek de tiam sin nomis de Blumenstein. Post pluraj ŝanĝoj de posedantoj la lasta senjoro Franco de Wattenwyl vendis la senjorecon pri Interna Blumenstein al la vilaĝanoj, kiu koncedis la malaltan jurisdikcion kontraŭ liberigo de la regadointerezoj al la urboBerno, kiu ĝin submetis al la Kampartribunalo Seftigen kaj en1652 kune kun Thierachern al la Voktejo Thun. Dum la tempo de laHelveta Respubliko de1798 ĝis1803 Blumenstein apartenis al la helveta distrikto Oberseftigen, en 1803 ĝi estis atribuita al ladistrikto Thun, kiu en la jaro2010 estis integrita al laadministra distrikto Thun. En la jaro1859 la ĝis tiam memstara komunumoTannenbühl estis integrita al Blumenstein.[3]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Reta mapo 1.20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto:Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: [URL:http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D521.phpAnne-Marie Dubler:Blumenstein enHistoria Leksikono de Svislando (2004-06-03)]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la administra distrikto Thun
v  d  r
Komunumoj de la iama distrikto Thun ĝis 2009
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Blumenstein&oldid=8805046"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp