Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Blua vimplo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LaBlua vimploBlua rubando estas distingilo kiun ricevas (pasaĝer)ŝipoj kiam ili akiras novan rapidecrekordon dum la transpaso de laAtlantiko. Kiel mezurpunktoj estas uzataj "Ambrose lightship" (lumŝipo) antaŭ la bordo deNovjorkio kajlumturoBishop Rock (Episkopa roko) sur laScilly insuloj en sudokcidentaAnglio. Ŝipo povas akiri novan rekordon dum transiro okcidenten, orienten aŭ ambaŭ.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Dum la tempo de la grandaj oceanŝipoj (fine de la19-a jarcento ĝis meze de la20-a jarcento laBlua vimplo estis tre grava por la transatlantikaj navigaciaj kompanioj. La posedo de laBlua vimplo estis treege bona por la prestiĝo kaj de la kompanio kaj de la nacio. Antaŭ ĉio interBritio kajGermanio (pliposteFrancio) estis multe da konkurenco.

Kvankam la plimulto de la kompanioj asertis ke la sekureco estis pli grava ol la rapideco, ili ne kaŝis la gajnon de laBlua vimplo. Ŝipoj kun la titolo "plej rapida ŝipo" preskaŭ ĉiam estis komplete rezervitaj. Kiam pasaĝeroj por tiu ŝipo ne plu povis akiri bileton ili tamen ofte elektis ŝipon de la sama kompanio (eĉ kiam pro tio la transpaso daŭris pli longe). Tiamaniere la tuta floto profitis de la posedo de la "Blua vimplo".

Pro tio ankaŭ la disvolviĝo de laŝipkonstruado estis stimulita. Dum ilia klopodo daŭre konstrui pli rapidajn kaj pli grandajn ŝipojn la ŝipkonstruistoj aplikis la plej modernan teknologion en ilia konceptoj. Tielpadelpropulsitaj ŝipoj estis forpuŝitaj de ŝipoj kunhelicopropulso en la konstruado de lakareno fero estis anstataŭita per ŝtalo kaj lapiŝtonvapormaŝino pervaporturbino.

En 1934 la angla parlamentanoHarold Hales disponigis oran trofeon por la posedanto de laBlua vimplo. Ĝis tiam laBlua vimplo nur estis imaga premio, pleje videbligita per la portado de la blua vimplo je la masto de la koncerna ŝipo.

Nuntempe

[redakti |redakti fonton]

Post la fino de la regula transatlantika ŝipveturado dum la1960-aj jaroj pro la ekprospero de lajetaviadilo laBlua vimplo iĝis ne plu uzata. Tamen dum la lastaj jaroj diversaj ŝipoj faris novajn rekordklopodojn. LaBlua vimplo ekde la 20-a de julio 1998 estas en la posedo deCat-Link V kiu faris la transpason en 2 tagoj, 20 horoj kaj 9 minutoj kun averaĝa rapideco de 39,897knotoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Blua_vimplo&oldid=6675224"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp