Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,48 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de laINE en 2021, ĝi havis 29 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 200 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.
Ĝi distas 40 km deSorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Bliecos kaj Torre de Serón. Ĝi limas kun Velilla de la Sierra, Renieblas, Soria, Candilichera, Los Rábanos kaj Aldealafuente.
En ĝia teritorio inklude en laReto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kielQuejigares de Gómara-Nájima, okupanta 450 hektarojn, nome 27 % de la teritorio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kajrura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, ermitejo, gvatoturo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.