![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Kultiva grupo | ||||||||||||||
Brassica oleracea grupoCapitata | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Blanka brasiko (Brassica oleracea var.capitata f.alba) estas unu el la plej gravajbrasikoj kaj speco dekapobrasiko. Ĝi estas unu el la plej malnovaj brasikospecioj. Ĝia sezono en la norda tera hemisfero estas aparte aŭtuno kaj vintro. El blanka brasiko bone kuireblas supoj, brasikokukoj,brasikaj rulaĵoj kaj salatoj. Ĝi nutroscience karakteriziĝas per granda kvanto devitamino C (46 mg/100 g) kajantibiotike efikantajtiocianatoj.
Multaj variaĵoj de blanka brasiko havas kapojn signife pli grandajn ol tiuj deruĝa brasiko. Variaĵoj maturiĝantaj frue en la brasika sezono kutime vendiĝas kiel freŝa legomo. Pli poste maturiĝantaj kaj aparte grandkapaj variaĵoj plejparte en apartaj produktejoj iĝasacida brasiko.
100 g da blanka brasiko enhavas: | ||||||||
fonto | kilokalorioj | kiloĵuloj | akvo | graso | kalio | kalcio | magnezio | vitamino C |
1 | 25 | 104 | 91 g | ? g | 208 mg | 46 mg | 23 mg | 45 mg |
2 | 25 | 103 | 92,18 g | 0,10 g | 170 mg | 40 mg | 12 mg | 36,6 mg |
fonto 1: Souci.Fachmann.Kraut 1994
fonto 2:USDA National Nutrient Database for Standard Reference (serĉovorto "cabbage, raw", tie ankaŭ haveblas pliaj datumojArkivigite je 2015-03-03 per la retarkivoWayback Machine
EnBritio kajUsono, aparte dum laUnua kajDua Mondmilitoj la vorto "Krauts" - "blankaj brasikoj" - estis malapreza moknomo por lagermanoj.