Blaise PASCAL [blez pasKAL],PIV-ePaskalo, (naskiĝis la19-an de junio1623 enClermont-Ferrand, mortis la19-an de aŭgusto1662 enParizo) estisfrancasciencisto. Li okupiĝis precipe prifilozofio,fiziko kajmatematiko.
Paskalo korespondis kunMarin Mersenne kaj tiel havis kontakton interalie kunToriĉelo, kiu inventis hidrargan barometron.Per tiabarometro Paskalo mezuris la aerpremon en diversaj altoj kaj pruvis, ke ĝi malkreskas kun kreskanta alto.Oni honore al li nomis laSI-unuon de premopaskalo.(Alia prem-unuo nomita laŭ Toriĉelo ne plu estas multe uzata.)
Paskalo okupiĝis ankaŭ pristatistiko kaj matematiko kaj inventiskalkulilon, kiu kapablisadicii kajsubtrahi kun pluraj dekumaj pozicioj.
Kielfilozofo Paskalo multe okupiĝis priteologio, precipe, post kiam li saviĝis el danĝera akcidento. Ĉar li estis porulo deJansenismo, li verkis humuran verkon "la provincaj leteroj" kie li ridigas la kontraŭ-jansenismajn. Li planis grandan verkon, kiu estontis iu apologio al la kristana religio, sed mortis antaŭ plenumi tion. Post lia morto oni publikigis la notojn, faritaj el mallongaj pensoj, pli ellaboritaj tekstoj, ankaŭ ege densaj labornotoj, notoj kaj planoj, sub la nomo "pensoj" de Paskalo. Tiuj pensoj iĝis plej legita kaj fama verko deposte.
Li reuzis argumenton por la kredo jeDio, la "veton de Paskalo", kiu diras: Se oni kredas je Dio kaj li ne ekzistas, oni perdas nenion; se oni ne kredas je Dio kaj li ekzistas, oni perdas ĉion; do oni kredu. Manuskriptojn de Pascal prezentis la matematikistoMichel Chasles kiuj fine evidentiĝis falsitaj.