Bizanca imperio,Orienta Romia Imperio, aŭBizancio[1] (395–1453) estis lagreka, orienta pluiga parto de laromia imperio, dum laMalfrua Antikveco kaj laMezepoko, kiam ties ĉefurbo estisKonstantinopolo (nuntempaIstanbulo, kiu estis fondita kielBizanco). Ĝi survivis la fragmentigon kajdetruon de laOkcidenta Romia Imperio en la 5a jarcento kaj plue ekzistis dum aldona milo da jaroj ĝis ĝi falis sub laOtomanaj Turkoj en 1453.[2] Dum plej el sia ekzisto, la imperio estis la plej povega ekonomia, kultura, kaj militista forto en Eŭropo. Kaj "Bizanca Imperio" kaj "Orienta Romia Imperio" estas historiografiaj terminoj kreitaj post la fino de la regno; ties civitanoj plue referencis sian imperion kiel la Romia Imperio (Greke: Βασιλεία τῶν Ῥωμαίων, tr. Basileia tôn Rhōmaiōn; Latine: Imperium Romanum),[3] aŭ Romania (Ῥωμανία), kaj sin mem kiel "Romanoj."[4]
Kelkaj gravaj okazaĵoj el la 4a al la 6a jarcentoj markis la periodon de transiro dum kiu la Greka Oriento kaj la Latina Okcidento de la Romia Imperio dividiĝis.Konstantino la 1-a (r. 324–337) reorganizis la imperion, faris Konstantinopolon la nova ĉefurbo, kaj enleĝigiskristanismon. SubTeodozo la 1-a (r. 379–395), kristanismo iĝis laoficialaŝtata religio de la Imperio kaj oni malpermesis aliajn religiajn praktikojn. Fine, sub la regado deHeraklio (r. 610–641), la militistaro kaj administracio de la Imperio estis restrukturitaj kaj oni finfine adoptis laGrekan por oficiala uzado anstataŭ laLatino.[5] Tiele, kvankam la Romia ŝtato plue ekzistis kaj la Romiaj ŝtataj tradicioj estis kontinuigitaj, modernaj historiistoj distingas Bizancon el la antikva Romio ĉar ĝi estis centrita en Konstantinopolo, orientita al la Greka pli ol al la Latina kulturo, kaj karakterizita per laOrtodoksa Kristanismo.[6]
La limoj de la imperio ege evoluis laŭlonge de ties ekzistado, ĉar ĝi trapasis kelkajn ciklojn de malpliigo kaj rekupero. Dum la regado deJustiniano la 1-a (r. 527–565), la Imperio atingis sian plej grandan etendon post la rekonkero de multo de la marbordo de la historia Romia okcidenta Mediteraneo, kiel ĉeNordafriko,Italio, kajRomo mem, kion la imperio tenis dun du pliaj jarcentoj. Dum la regado deMaurikios (r. 582–602), la orienta limo de la Imperio estis etendita kaj la nordo stabilita. Tamen, lia murdo okazigis laBizanc–Sasanidan Militon, kiu elĉerpigis la resursojn de la imperio kaj kontribuis al gravaj teritoriaj perdoj dum lakomencaj islamaj konkeroj de la7-a jarcento. Post kelkaj jaroj la imperio perdis siajn plej riĉajn provincojn, nomeEgipto kajSirio, profite al laAraboj.[7]
Dum laMakedonia dinastio (10a–11a jarcentoj), la imperio denove etendiĝis kaj spertis la du-jarcente daŭranMakedonian Renesancon, kiu finiĝis pro la perdo de multo el Malgranda Azin antaŭ laSelĝukoj post laBatalo de Manzikerto en 1071. Tiu batalo malfermis la vojon por ke la Turkoj setliĝu enAnatolio.
La imperio rekuperiĝis denove dum laKomnenia restaŭrado, ĉar en la 12a jarcento Konstantinopolo estis la plej granda kaj riĉa urbo de Eŭropo.[8] Tamenla imperion ricevis fortan frapon dum laKvara krucmilito, kiam Konstantinopolo estis rabita en 1204 kaj la teritorioj kiujn la Imperio iam regis estis dividitaj en konkurencaj Bizancaj Grekaj kaj Latinaj regnoj. Spite la eventualan rekuperon de Konstantinopolo en 1261, la Bizanca Imperio restis nur unu el kelkaj malgrandaj rivalaj ŝtatoj en la areo por la finaj du jarcentoj de sia ekzistado. Ĝiaj restantaj teritorioj estis iom post iom aneksitaj deOtomanoj laŭlonge de la 14a kaj 15a jarcentoj. LaFalo de Konstantinopolo antaŭ laOtomana Imperio en 1453 finfine finigis la Bizancan Imperion.[9] La lasta el la imperiaj Bizancaj sukcedantaj ŝtatoj, nomeImperio de Trebizondo, estis konkeritaj de Otomanoj ok jarojn poste post la Sieĝo de Trebizondo de 1461.[10]
Oni nomas la imperion "bizanca", laŭ franca kutimo, pro la helena urbetoBizanco, sur kiuKonstantino fondis Konstantinopolon, sed la bizancianoj mem nomis sin "romianoj" (Rhomaioi): kvankam ili ne estis kulture romia kaj eĉ ne regisRomon, ili sin rigardis kiel la daŭrigo deRomio, kaj kromnomis KonstantinopolonNea Rhome, "Nova Romo".
Por sekurigi la kontrolon de laromia imperio kaj kompetentigi ties administracion, la imperiestroDiokleciano, fine de la3-a jarcento, institutuciis la regoreĝimon konata kieltetrarkio, konsista en la divido de la Imperio en du partojn, regataj de du imperiestroj kun titolo deaŭgusto, ĉiu el kiuj havis asocie po unu «vic-imperiestron» kaj estontan heredanton kun titolo decezaro. Post la abdiko de Diokleciano la sistemo perdis validecon kaj malfermiĝis periodo deenlandaj militoj kiu ne finis ĝis la jaro324, kiamKonstantino la 1-a reunuigis ambaŭ partojn de la Imperio.
Konstantino rekonstruis la urbonBizanco kiel nova ĉefurbo en330. Li nomigis ĝin «Nova Romo», sed ĝi iĝis konata populare kiel Konstantinopolo ('La urbo de Konstantino'). La nova administracio havis sian centron en la urbo, kiu ĝuis de senegala strategia situacio ĉe la nodo de la ĉefaj komercaj vojoj de la orienta Mediteraneo. Konstantino ankaŭ estis la unua imperiestro kiu adoptis lakristanismon, religio kiu pliigis sian influon laŭlonge de la4-a jarcento kaj finfine estos proklamita de la imperiestroTeodozo la 1-a, fine de tiu jarcento kieloficiala religio de la Imperio.
Post la morto de Teodozo, ekde395 laromia imperio havis dukunimperiestrojn: unu imperiestro regis la latinan okcidenton el Romo kaj la alia regis la grekan (kaj multe pli riĉan) orienton elKonstantinopolo. La oriento ne estis tute sendependa de la okcidento, sed plejparte administris sin libere. Sed en la5-a jarcento, la okcidento falis antaŭ la premo de laĝermanoj. Romo mem falis en476.
Pli precize, la Imperio dividiĝis definitive:Flavio Honorio, la plej juna filo de Teodozo, heredis Okcidenton, kun ĉefurbo en Romo, dum la plej aĝa filo,Flavio Arkadio, ricevis Orienton, kun ĉefurbo en Konstantinopolo. Por la majoritato de fakuloj, ekde tiam ekas propre la historio de la Bizanca imperio. Dum la historio de laOkcident-Romia Imperio finis en476, kiam la junaRomulo Aŭgustulo estis elpostenigita de la ĝermano (de la grupo de laheruloj)Odoakro, dum la historio de la Bizanca imperio pluis dum preskaŭ unu jarmilo.
En la6-a jarcento, la imperiestroJustiniano la 1-a, dezirinte rekapti la disfalintan okcidenton, kaptis kaj portempe tenis nordan Afrikon, marbordan Hispanion kaj sudan Italion.
Je636, laaraba imperio venkis la bizancianojn en labatalo de Jarmuk enPalestino. La araboj poste forkaptisankaŭSirion,Egiption kajNordafrikon. Pro la bizanca persekutado de lanestorianoj kaj aliaj herezuloj en tiuj landoj, multaj favoris la arabojn kontraŭ Konstantinopolo. La imperio tiam konsistis preskaŭ nur elAnatolio kajGrekio. Sed ĝi restis riĉa kaj forta dum la sekvantaj kvar jarcentoj.
LaAbasida invado de Malgranda Azio en782 estis unu el la plej grandaj militoperacoj faritaj de laAbasida Kaliflando kontraŭ la Bizanca Imperio. La invado estis ekigita kiel montro de la Abasida militforto sekve al serio de bizancaj sukcesoj. Estrita de la Abasida her-ŝajniganto, nome la estontaHarun al-Raŝid, la Abasida armeo atingis tiom for kiom ĝis Ĥrisopolo aŭ Skutari, tra la markolo Bosporo el la bizanca ĉefurbo, Konstantinopolo, dum duaranga forto militiris okcidentan parton de Malgranda Azio kaj venkis la bizancajn fortojn tie. Ĉar Harun ne intencis ataki Konstantinopolon kaj ne havis ŝipojn por fari tion, li revenis. Post batalpaŭzo la imperiestrinoIrene dediĉis siajn fortojn alBalkanio.
La Abasida invado estis komandita persone de la abasida kalifoHarun al-Raŝid (regis dum 786–809), kiu deziris revenĝi pro la bizancaj sukcesoj en la landlima regiono de la Kaliflando la antaŭan jaron kaj impresi super laBizanca imperiestro,Niceforo la 1-a (r. 802–811). La granda armeo de Abasidoj, laŭ arabaj fontoj konsistis el pli ol 135,000 homoj, kiuj rabatakis traKapadokio senrivale, kaptante kelkajn urbojn kaj fortikaĵojn, ĉefe Herakleja Kibistra, kaj devigante Niceforo serĉi pacon ŝanĝe de tributoj.
Leono la 5-a la Armeno estis bizanca imperiestro ekde la 11-a de julio de 813 ĝis sia morto okazinta per murdo en la 24-a de decembro 820.
Teodora la Armenino (815 – 877, greke: Θεοδώρα) estis bizanca imperiestrino kiel edzino de la bizanca imperiestro Teofilo kaj regentino de la bizanca imperio ekde 842 ĝis 848 pro la infanaĝo de ŝia filoMiĥaelo la 3-a. Ŝi estas liturgie kultata kiel sanktulino ĉe laOrtodoksa Kristana Eklezio pro sia politika agado kontraŭa al la ikonoklastio kaj paŭlikianismo.
LaRabatako de Amorio fare de la Abasida Kaliflando en mezo de Aŭgusto838 estis unu el la ĉefaj okazaĵoj en la longa historio de la arab–bizancaj militoj. La Abasida kampanjo estis estrita persone fare de la kalifoal-Mu'tasim (regis 833–842), kiel revenĝo al senkontraŭa ekspedicio lanĉita de la Bizanca imperiestro Teofilo (r. 829–842) en la landlimoj de la Kaliflando la antaŭan jaron. Mu'tasim celis Amorion, nome urbo de Bizanco en okcidenta Malgranda Azio (moderna Anatolio), ĉar ĝi estis la naskoloko de la reganta dinastio en Bizanco kaj, tiam, unu el la plej grandaj kaj plej gravaj urboj de Bizanco.
LaRabatako de Damieto en853 estis grava okazaĵo en la Bizanca Imperio. La 22an de Majo 853, la Bizanca ŝiparmeo atakis la havenurbon Damieto ĉe laNila Delto, kies soldataro estis fore en la momento.
Sed en la11-a jarcento, la imperio fariĝis malsana kaj malforta. Pro la atakoj de la turkoj en la sudoriento la imperiopetis la helpon de lapapo, kiu laŭvice vokis al lakrucmilitoj en1095. Sed en1204 la4-a Krucmilito perfidis la imperion: la krucmilitistoj turniĝis kontraŭ Konstantinopolo kaj bruligis kaj kaptis ĝin, starigante lalatinan imperion. Tio ne estis la fino, ĉar la latina imperio estis efemera, sed tio estis ja la mortovundo al la bizanca imperio kaj venenigis la rilaton inter kristanoj kaj orientaj kaj okcidentaj. La turkoj iom post iom konkeris Anatolion kaj Grekion kaj en1453 Konstantinopolo mem falis. Interalie, la bizanca imperio donis al granda parto de orientaEŭropo sianalfabeton kajreligion.
La bizancanoj, kaj la grekoj ĝis en la 19-an jarcenton konsideris kaj nomis sin memromianoj (Ῥωμαῖοι,Rhōmaîoi, elparolate:Romäi). La vortogrekoj (Έλληνες,Héllēnes/Éllines) estis uzata preskaŭ nur por la antaŭkristaj nekristanaj grekaj kulturoj kaj ŝtatoj. Nur ekde1400 la bizancanoj pli kaj pli nomis sinHelenoj.
La nuntempaj esprimojbizancanoj kajbizanca imperio estas modernaj. Samepokuloj parolis nur pri laΒασιλεία τῶν Ῥωμαίων (Basileía tōn Rhōmaíōn/Vasilía ton Romäon „Imperio de la romianoj“) aŭ pri laῬωμαικὴ Αὐτοκρατορία (Rhōmaikḗ Autokratoría/Romaikí Aftokratoría, „romia memregno, romia imperio“).
Laŭ sia memkompreno ili ne estis la posteuloj de laromia imperio – iliestis mem la romia imperio. Evidentiĝas tio ankaŭ pro la modernaj nomojorientromia kaj okcidentromia imperioj, ĉar laŭ la tiama opinio ekzistis nur unu imperio sub du imperiestroj.
La bizancia ŝtato monopolis eksteran komercon, kajsilko-kultivon, post kiam bizanciaj monaĥoj ŝtelissilkvermojn el Ĉinio, kaj rolegis en la ekonomia vivo. Tiesvaluto estis norma en tiamaj Eŭropo kaj Mediteraneo. Oni elfosadis bizanciajn monerojn en Skandinavio kaj laŭ lasilka vojo al Ĉinio.
Tamen, en la finaj jarcentoj, la ŝtato devis koncedi privilegiojn kaj eĉ konstantinopolajn kvartalojn al la italaj komercajcivitojVenecio kajĜenovo. Mallongadaŭre, tio savis la imperion, sed longadaŭre ĝi rompis la ekonomian sanon de la ŝtato.
Granda parto de la ekonomia historio de Bizancio estas batalo inter imperia ŝtato,feŭdema nobelaro kaj liberaj kamparanoj.
Ceramikaj ikonoj estis raraj. Aretas de Cezareo, 10a jarcento.
Konstantino, kvankam pagana, vidis enkristanismo strukturon ĉirkaŭ kiu rekonstrui la imperion. Li oficialigis kaj favoregis la Kristanan Eklezion.
La imperiestro iĝis reprezentanto de Dio sur tero, laŭ la modelo de aziaj imperioj kaj religioj. Tamen, ladinastia principo ne ĉiam sukcesis kaj imperiestriĝo ofte dependis pli de potenca armeo ol de heredaj rajtoj.
Pluraj skoloj aperis en bizancia kristanismo kaj imperiestroj vokiskonciliojn por pacigi lateologiajn konfliktojn. Ne oficialajn tezojn oni nomis "herezo". Oni sloganas, ke "En Bizancio,teologio estis popola ŝatokupo". Ofte herezanoj tenis siajn kandidatojn al imperiestreco, aŭ migris ĉe najbarajn barbarojn aŭ en laPersan Imperion, do religio kaj politiko aperas miksitaj.
La Bizanca Imperio konsideris sin, kun iom da pravo, kiel centron de la tiuepoka eŭropa kulturo. Ĉar la historiaj fontoj estas grandparte ekleziaj, ne estas facile prijuĝi la nereligian parton de la bizanca kulturo. Sed post la disfalo de la imperio en 1453 rimarkeblis la efiko de ĝiaj fuĝantaj kleruloj, kiuj portis al okcident-eŭropaj landoj sian scion kaj siajn skribaĵojn kaj kontribuis al la evoluo de larenesanca kulturo. Sur la insuloKreto la bizanca kulturo daŭris ankoraŭ dum lavenecia regado; ĝis laosmana konkerado de la insulo en 1669 oni parolis pri "bizanca renesanco".
Interna panoramo deHagia Sofia, nome la patriarkabaziliko en Konstantinopolo desegnita en 537 fare deIsidoro de Mileto, la unua kompilisto de variaj verkoj de Arkimedo. La influo de la principoj de Arkimedo pri solida geometrio estas evidenta.
La verkoj de laklasika antikveco estis kultivitaj kaj etenditaj en Bizanco. Tiele, la Bizanca scienco estis en ĉiu periodo tre konektita kun la antikvajfilozofio kajmetafiziko.[11] En la kampo de la inĝenieradoIsidoro de Mileto, nome la Greka matematikisto kaj arkitekto deHagia Sofia, produktis la unuan kompilaĵon de la verkoj deArkimedo ĉ. 530, kaj tra tiu manuskripta tradicio, revivigita de la skolo de matematiko kaj inĝenierado fondita ĉ. 850 dum la "Bizanca Renesanco" fare de Leono la Geometriulo, tiaj verkoj estas konataj nuntempe (vidu artikolonPalimpsesto de Arkimedo).[12]
Kelkaj antaŭeniroj derivas el la scienco kaj kulturo de Bizanco. La arkitekturo kun bazo enpendentivoj, nome specifa sfera formo en la supraj anguloj por subtenikupolon, estas ekzemple Bizanca invento. Kvankam la unua eksperimentado estis farita en la 200-aj jaroj, estis en la 6a-jarcenta Bizanca Imperio kiam ties ebloj estis tute atingitaj.[13]
Oni trovis en elfosejo mekanikansunhorloĝan aparaton konsistantan el kompleksa dentradaro farita de Bizancanoj, kio indikas ke laMeĥanismo de Antikithera, nome speco de simila mekanismo uzita enastronomio, inventita ĉirkaŭ la fino de la 2-a jarcento a.n.e., plue estis (re)aktiva en la Bizanca periodo.[14][15][16] Tiaj mekanikaj aparatoj atingis altajn nivelojn de komplekseco kaj estis faritaj ofte por impresigi vizitantojn.[17]
AlLeono la Matematikisto oni atribuas la sistemon de balzoj, speco de optikatelegrafo, etenda tra Anatolio elKilikio al Konstantinopolo, kiu havigis avantaĝon por averti pri atakoj de malamikoj, kaj kiu estis uzita ankaŭ kiel diplomatia komunikilo.
La kovrilpaĝo de la bizanca majstroverko de la Viena Dioskurido, kiu montras aron de sep famaj kuracistoj.
La Bizancanoj konis kaj uzis la koncepton de hidraŭliko: en la 900-aj jaroj la diplomatoLiutprando el Kremono, vizitinte la Bizancan imperiestron, klarigis ke li vidis la imperiestron sidanta sur hidraŭlika trono kaj ke ĝi estis "farita laŭ tiom ingenia maniero ke je unu momento ĝi estis malsupre surgrunde, dum je alia ĝi estis levita pli alte kaj estis vidita supren en la aero".[18]
Ankaŭ laŝipmuelejo estis invento farita de la Bizancanoj, kaj estis konstruita por mueli grenojn uzante la energion de la akvofluo. Tiu teknologio poste disvastiĝis al la cetero de Eŭropo kaj estis uzata ĝis ĉirkaŭ 1800.[19][20]
Johano Filopono, filologo el Aleksandrio, komentisto priAristotelo kaj kristana teologo, aŭtoro de konsiderinda nombro de filozofiaj traktaĵoj kaj teologiaj verkoj, estis la unua kiu pridemandis la instruon de Aristotelo prifiziko. Tiu fako ne estis pridemandita ĝis la apero de Johano Filopono, kaj malkiel Aristotelo kiu bazis sian fizikon sur parola argumentaro, Filopono baziĝis sur la observado.[21] La kritikaro de Aristotelaj principoj de fiziko fare de Filopono estis inspiro porGalileo Galilei multajn jarcentojn poste, ĉar Galileo citis Filoponon en siaj verkoj, kaj tio estis la tialo kial ankaŭ Galileo malakceptis la fizikon de Aristotelo dum laScienca Revolucio.[22][23]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloBizanca arto.
Kristo Pantokrator: La plej fama el la bizancaj mozaikoj (12-a jarcento) de la Preĝejo de Sankta Saĝeco (Agia Sofia) konservita enIstanbulo (eksa Konstantinopolo).
Bizanca arto (aŭ Bizanca stilo) estas arta esprimo el6-a jarcento forte enradikita en la helenisma mondo kiel sekvanto de la orienta paleokristana arto En siaj unuaj momentoj oni konsideris ĝin kiel la natura konservanto en la landoj de la orientaMediteraneo de laRomia Imperio, transpasante la artajn formojn kiuj influas povege en la mezepoka okcidenta kulturo. La periodoj de la bizanca arto alĝustiĝas, kompreneble, al la grandaj fazoj de ties politika historio.
Ekde komencoj de la5-a jarcento oni kreis formalan artstilon propra kaj diferencita de tiu kiu pludaŭris en la Okcidenta Imperio. Pli poste, en la epoko deJustiniano la 1-a (527-565) ekas la unua etapo specife bizanca: estas la Unua Orepoko kiu enhavas la 6-an kaj la 7-an jarcentojn; ĝi estas la etapo de formo de la bizanca arto en siaj bazaj formalaj aspektoj.
Post la periodo de lukto kontraŭ laikonoklasmaj, kvankam malriĉa laŭ monumentoj, komencas, ĉirkaŭ la jaro850, la meza bizanca arto aŭ Dua Orepoko kiu daŭras ĝis la jaro1204, kiamKonstantinopolo estis konkerita de la krucmilitistoj; en tiu epoko baze plisolidiĝas la formalaj kaj spiritaj aspektoj de la bizanca arto; ĝi estas la vera etapo kaj kreinta kaj difininta la bizancan estetikon.
Post la latina dominado, dum la dinastio de la Paleologoj, oni eniras en la Tria Orepoko kiu centriĝas en la14-a jarcento kaj kiu finas je la konkero deKonstantinopolo en la jaro1453. Poste, la bizanca arto floras en la slavaj landoj,Rusio kaj suroriento deEŭropo, transirante ĝis nuntempe tra la montoAthos.
En la Unua Orepoko, tiu deJustiniano la 1-a,6-a jarcento, realiĝas la plej grandaj arkitektaj verkoj kiuj manifestigas kaj la teknikajn kaj materialajn karakterojn, kaj la konstruan senton kiu karakterigas labizancan arkitekturon de tiu periodo.
De la romia kaj paleokristana orientaj mondoj ĝi pluhavis kelkajn elementojn kiel iujn materialojn kiel (briko kajŝtono por eksteraj kaj internaj kovradoj demozaikoj), arkoj de duona punkto,kolono kiel subtenilo, ktp., sed ili havigis ankaŭ novajn trajtojn inter kiuj elstaras la nova dinamisma koncepto de elementoj kaj nova lokiga sento kaj, super ĉio, ties plej grava havigo, la sistema uzado de la volba kovrilo, ĉefe kupolo sur pendentivoj, tio estas, sferaj trianguloj en la anguloj kiuj faciligas la transiron de la kvadrata bazo al la cirkla de lavolbo. Tiujn duonsferajn volbojn oni konstruis per samcentraj linioj debriko, kiel kronoj de malkreskantaj radioj plifortigitaj ekstere per mortero, kaj oni planis ilin kielsimbola imago de la dia mondo.
Alia havigo de granda graveco estis la dekorado de kapiteloj, el kiuj estis kelkaj diversaj tipoj; kiel tiu tipo teodosiana kiu estas romia heredaĵo uzita dum la4-a jarcento kiel evoluo de lakorinta kaj elhakita per trepano, simile al vespujoj; alia vario estis la kuba kapitelo de ebenaj flankoj dekorita per duflankaj bildoj. Ambaŭkaze estis deviga la lokigo sur ili de cimatio aŭ piramidtrunka ero dekorita per diversaj kristanaj bildoj kaj simboloj.
En la tiparo de la temploj, laŭ la bazotipo, abundas tiuj de centrita bazo, sendube kongruante kun la graveco kiun oni donas al volboj, sed estas multnombraj ankaŭ la preĝejoj de bazilika bazo kaj la krucoformaj kun samlongaj brakoj (bazo degreka kruco).
En preskaŭ ĉiu kazoj ofte la temploj, krom la korpo de ĉefa navo, posedis atrion aŭ nartekson, de paleokristana deveno, kaj laantaŭaltaron antaŭata de ikonostacio, nomita tiel ĉar tie oni lokigis la pentritajn ikonojn.
La potenco estis centrita enmonarko. Ŝtataj oficistoj regis la imperion, ofte batalante la aŭtonomemajn nobelojn.
La romia sistemo kunsenato restis sed nur honore. La popolo influis enhipodromoj. La ĉarkonkurencaj teamoj (ĉefe Bluaj kaj Verdaj) dividis la konstantinopolanaron ne nur sporte, sed ankaŭ religie, klase kaj por la urba administrado.
La Bizanca armeo aŭ orientromiaarmeo estis la ĉefa milita korpuso de kiu servis kun la Bizanca ŝiparo. Kiel rekta pluigo de laRomia armeo, la orientromia armeo plutenis similan nivelon de disciplino, strategia lerteco kaj organizado. Ĝi estis inter la plej efektivaj armeoj de okcidenta Eŭrazio dum multo de laMezepoko. Laŭlonge de la tempo la kavalerio iĝis plej elstara branĉo en la Bizanca armeo, dum la sistemo de lalegio malaperis en la komenco de la 7a jarcento. Postaj reformoj montris kelkajn Ĝermanajn kaj Aziajn influojn[25] – ĉar fakte rivalaj fortoj ofte iĝis fontoj desoldulaj unuoj ekz.;Hunoj,Kumanoj,Alanoj kaj (post laBatalo de Manzikerto) Turkoj. Peza infanterio estis rekrutita elFrankoj kaj poste elVarengoj.
La forto de Bizanca armeo restissurtere enkirasitaj rajdistojkatafraktoj. Mare, la ŝiparo bruligis malamikajn ŝipojn pergreka fajro,nafto-miksaĵo brulanta sur akvo.
Geoffrey Greatrex[26] per tre detala studo fokusas al pacaj, diplomataj rilatoj, kiuj evidente ekzistis inter ambaŭ imperioj, krom la militaj konfliktoj, kaj al la rezultoj de tio. Estis oftaj kontaktoj inter ambaŭ imperioj, ambasadoj inter la respektivaj regantoj, helpopetoj fare de disidentoj, translimaj koincidoj, komerco, pilgrimadoj ktp. Nevole ekzistis deportitoj, rifuĝintoj aŭ transfuĝintoj, ktp. La influkampoj estis diversaj. La romiajkuracistoj estis prestiĝaj inter persoj, kaj tiel ludis gravan rolon en altaj kontaktoj, rilate foje al diplomatio.Kristanismo (alitipa, neortodoksa) iom disvastiĝis en teritorio persa ofte pere de romianoj; sed en mala direkto ankaŭ persdevenamaniĥeismo disvastiĝis al la Romia Imperio kajDiokleciano kajKonstanteno devis instigi persekuton kontraŭ ili. Teorie la oficialaj religioj (kristanismo en Romio,zoroastrismo en Persio) estis toleritaj en la alia imperio, sed foje okazis iaj premoj unu- aŭ aliloke. Enarto romiaj kaptitoj kaj translokigitoj en Persion estis ofte gravaj metiistoj kiuj helpis enkonstruado (kaj respektive arkitektura ornamado) el la 3a al la 6a jarcentoj. Simila influo okazis en la inversa direkto. Partikulara estis la dudirekta influo enmozaikoj kaj silkaĵoj. Fakte ekzistis ia komuna kulturo, laŭ kiu foje en precizaj detaloj malfacilas klarigi kiu estis la direkto de la influo. Tio konstateblas ekzemple en kelkaj sociaj moroj, kiel ludoj kaj distraĵoj. Pro la forta graveco de lagreka filozofio evidentas ke tiukampe la influo iris orienten, foje helpe de lasiria lingvo. Kontraste la longdaŭra milita "kunvivado" dum jarcentoj konstruis ankaŭ komunan militan teknologion, en kiu la persoj estis kompetentaj, ekzemple por sieĝoj.
Bizancio (Bizanco) estas unu el la ĉefajlibroj de la hispana verkistoRamón J. Sender publikigita en 1956, kiam la aŭtoro estis en la kerno de sia etapo deekzilo.[27] Ĝi rajtis esti publikigita en Hispanio nur en 1968, kiam la verkoj de Sender ekpublikiĝis en lia lando.[28] Temas prihistoria romano kiu rakontas la historion de laalmogavaroj en la Bizanca Imperio. Sender en sia ekzilo, ne povanta reveni sialanden, sentas sin proksima al la naskolando almenaŭ esplorante ties pasintecon kaj rekreante ĝin. La kerno de la verko estas la ekspedicio de ok mil katalun-aragonaj trupoj apoge dekomence kaj opozicie poste al la Bizanca Imperio, starte en1302, alvokitaj de la imperiestro Androniko la 2-a Paleologo kontraŭ la turkoj kiuj minacis la imperiajn landlimojn. La estro estis Roger de Flor, kaj kapitanoj Muntaner kaj Arenós; aliflanke estas Mikaelo, filo de Androniko, kaj Maria, filino de la komplotema Irene, fratino de la imperiestro.
↑ Millar 2006, pp. 2, 15; James 2010, p. 5; Freeman 1999, pp. 431, 435–437, 459–462; Baynes & Moss 1948, p. xx; Ostrogorsky 1969, p. 27; Kaldellis 2007, pp. 2–3; Kazhdan & Constable 1982, p. 12; Norwich 1998, p. 383.
↑ Ostrogorsky 1969, pp. 105–107, 109; Norwich 1998, p. 97; Haywood 2001, pp. 2.17, 3.06, 3.15.
↑ Millar 2006, pp. 2, 15; James 2010, p. 5; Freeman 1999, pp. 431, 435–437, 459–462; Baynes & Moss 1948, p. xx; Ostrogorsky 1969, p. 27; Kaldellis 2007, pp. 2–3; Kazhdan & Constable 1982, p. 12; Norwich 1998, p. 383.
↑ Haldon, John; Haldon, Shelby Cullom Davis 3.0. Professor of European History Professor of History Hellenic Studies John (2002). Warfare, State And Society In The Byzantine World 560–1204. p. 47.ISBN 9781135364373.[1] Alirita la 8an de Majo 2018.
↑ Pounds, Norman John Greville. An Historical Geography of Europe, 1500–1840, p. 124. CUP Archive, 1979.ISBN 0-521-22379-2.
↑ "The End of the Byzantine Empire, 1081–1453". Arkivita el la originalo la 24an de Septembro 2015.[2] Alirita la 8an de Majo 2018.
↑ William Miller, Trebizond: The last Greek Empire of the Byzantine Era: 1204–1461, 1926 (Chicago: Argonaut, 1969), pp. 100–106
↑ Alexander Jones, "Book Review, Archimedes Manuscript" American Mathematical Society, Majo 2005.[3] Alirita la 9an de Majo 2018.
↑ "Pendentive – architecture".[4] Alirita la 9an de Majo 2018.
↑ Field, J.V; Wright, M.T (22a de Aŭgusto 2006). "Gears from the Byzantines: A portable sundial with calendrical gearing". Annals of Science. 42 (2): 87. doi:10.1080/00033798500200131.[5] Alirita la 9an de Majo 2018.
↑ "Anonymous, Byzantine sundial-cum-calendar". brunelleschi.imss.fi.it.[6] Alirita la 9an de Majo 2018.
↑ Prioreschi, Plinio. 2004. A History of Medicine: Byzantine and Islamic medicine. Horatius Press. Paĝo 42.
↑ Pevny, Olenka Z. (2000). "Perceptions of Byzantium and Its Neighbors: 843-1261". Yale University Press. p. 94-95.
↑ Wikander, Orjan. 2000. "Handbook of Ancient Water Technology". Brill. Paĝoj 383-384.
↑ "Boat mills: water powered, floating factories". LOW-TECH MAGAZINE.[8] Alirita la 10an de Majo 2018.
↑John Philoponus, Commentary on Aristotle's Physics, pp. 678.24 - 684.10 (Vitelli)[9]Arkivigite je 2016-01-11 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 10an de Majo 2018.
↑ Wildberg, Christian (8a de Marto 2018). Zalta, Edward N., ed.The Stanford Encyclopedia of Philosophy. Metaphysics Research Lab, Stanford University – via Stanford Encyclopedia of Philosophy. Alirita la 10an de Majo 2018.
↑ Lindberg, David. (1992) The Beginnings of Western Science. University of Chicago Press. Paĝo 162.
↑Ramón J. Sender,Bizancio, México, Diana, 1956; Elizabeth Espadas,A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 23.
↑Ramón J. Sender,Bizancio, Andorra, Barcelona, 1968, I-325 pp. II-318 pp.
Anastos, Milton V. (1962). "The History of Byzantine Science. Report on the Dumbarton Oaks Symposium of 1961". Dumbarton Oaks Papers. 16: 409–411. doi:10.2307/1291170. ISSN 0070-7546. JSTOR 1291170.
Baynes, Norman Hepburn; Moss, Henry St. Lawrence Beaufort, eds. (1948). Byzantium: An Introduction to East Roman Civilization. Oxford: Clarendon Press.
Freeman, Charles (1999). The Greek Achievement – The Foundation of the Western World. New York: Penguin.ISBN 0-670-88515-0.
Haywood, John (2001) [1997]. Cassell's Atlas of World History. London: Cassell.ISBN 0-304-35757-X.
James, Liz (2010). A Companion to Byzantium. Chichester: John Wiley.ISBN 1-4051-2654-X.
Kaldellis, Anthony (2007). Hellenism in Byzantium: The Transformations of Greek Identity and the Reception of the Classical Tradition. Cambridge: Cambridge University Press.ISBN 0-521-87688-5.
Kazhdan, Alexander Petrovich; Constable, Giles (1982). People and Power in Byzantium: An Introduction to Modern Byzantine Studies. Washington, DC: Dumbarton Oaks.ISBN 0-88402-103-3.
Kazhdan, Aleksandr Petrovich; Epstein, Ann Wharton (1985). Change in Byzantine Culture in the Eleventh and Twelfth Centuries. Berkeley and Los Angeles: University of California Press.ISBN 0-520-05129-7.
Millar, Fergus (2006). A Greek Roman Empire: Power and Belief under Theodosius II (408–450). Berkeley and Los Angeles: University of California Press.ISBN 0-520-24703-5.
Norwich, John Julius (1998). A Short History of Byzantium. Ringwood, Vic.: Penguin.ISBN 978-0-14-025960-5.
Ostrogorsky, George (1969). History of the Byzantine State. New Brunswick: Rutgers University Press.ISBN 0-8135-1198-4.