Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Bajto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elBitoko)
Bajto
mezurunuo de informo
derivita mezurunuo de la Unuiĝinta Kodo pri Unuoj de MezuroRedakti la valoron en Wikidata
 
Partoj
bitoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr

Bajto,bitokookopo estas opo el fiksita nombro dabitoj (kutime bitoko), traktata kiel tutaĵo. Kutime la malpleja adresebla memorero (ĉelo) havas la kapaciton 1 bitoko; kiel mezurunuoj de memorkapacito ankaŭ estas uzatajkilobitoko,megabitoko,gigabitoko.

Ofta konfuzo estas konsideri kebajto kajbitoko estas ekzakte sinonimaj, kio ne estas strikte vera.Bitoko ĉiam temas pri grupo da ekzakte 8bitoj.Bajto, se preni la oficialan difinon, signifas la plej malgrandan kvanton da bitoj kiun komputilo kapablas trakti unuope.Plej kutime tiu kvanto estas 8, sed ekzistas malnovaj komputiloj aŭ reto-sistemoj kie bajto povas valori 7 bitojn (pro tio ke la 8-a bito estas uzata por kontroli erarojn), aŭ 9 (8 bitoj por informo + 1 por eraro-kontrolo).

Per la 8 bitoj de la normala bitoko eblas kodi 256 diversajn valorojn, plej ofte por unu el la sekvaj celoj:

  • duuma prezento de sensignuma entjero el la intervalo [0..255];
  • duuma prezento de signumhava entjero, de -128 ĝis 127 (i.a. tiel estas difinita la datumtipobyte enĜavo);
  • kodeono de signo; sekve, la nombro de diversaj signoj facile prezenteblaj en komputilo kutime ne superas 256 — vd ISO-kodo;
  • duum-dekuma prezento de nombro: bitoko entenas du duonbitokojn (bitkvaropojn), ĉiu el kiuj povas enteni reduktitan kodon de cifero aŭ signumo;
  • bitoko povas esti fizika parto de pli granda, logike nedividebla tuto (ekz-e demantiso);

Unu 8-bita bitoko estas prezentebla per du ciferoj endeksesuma nombrosistemo. En malnovaj komputiloj estis uzataj ankaŭ 6-bitaj bitokoj, oportunaj por prezenti signon de 64-elementa signaro aŭ du okumajn ciferojn. Iam oni nomis bitoko 16- aŭ 32-bitajn ĉelojn, sed hodiaŭ la bajtlongo egala al 8 bit estas firme establita, interalie en internaciaj normoj (ekzemple ISO-9660, ISO-11544).

Oni tradicie misuzis la sciencajn prefiksojn k, M, G, ktp por obloj de 1024 (210) anstataŭ de 1000. Iuj distingas inter kB por 1000 bitokoj kaj KB por 1024 bitokoj, sed tiu distingo ne estas aŭdebla. Kun kilobitoko la diferenco estas nur 2,4 %, sed kun terabitoko la eraro estus jam 10 %. Tial estas konsilinde uzi la sciencajn prefiksojn nur kun iliaj oficialaj signifoj kaj uzi la alternativajn prefiksojn por obloj de 1024:

unukilobajto (1 kB) = 1000 bajtojunukibibajto (1 KiB) = 1024 bajtoj
unumegabajto (1 MB) = 1000000 bajtojunumebibajto (1 MiB) = 1048576 bajtoj
unugigabajto (1 GB) = 1000000000 bajtojunugibibajto (1 GiB) = 1073741824 bajtoj
unuterabajto (1 TB) = 1000000000000 bajtojunutebibajto (1 TiB) = 1099511627776 bajtoj

Ankaŭ la mallongigo "O" estas kelkfoje uzata anstataŭ "iB" en Esperanto. (1 kO = 1 kiB)[1]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Ekzemple dum elŝutadoj en Firefox
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bajto&oldid=9283051"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp