![]() | Por samtitola artikolo vidu la paĝonBirrwil (stacidomo). |
Birrwil | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Kulm |
Koordinatoj | 47° 17′ 30″ N8° 11′ 50″ O / 47.29167 °N, 8.19722 °O /47.29167; 8.19722(mapo)Koordinatoj:47° 17′ 30″ N8° 11′ 50″ O / 47.29167 °N, 8.19722 °O /47.29167; 8.19722(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 935 |
Areo | 5,53 km² |
Alteco | 560 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 5708 |
Komunumkodo | 4132 |
![]() | |
Birrwil estas komunumo en ladistrikto Kulm deKantono Argovio,Svislando. Ĝi havis 935 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Birrwil situas ĉe la okcidenta bordo de laLago de Hallwil sur kvar mallarĝaj terasoj ĉe la orienta deklivo de la montojEichhalde kajGüggeliberg.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,53 km², de kiuj 0,88 km² estas kovritaj dearbaro kaj 0,45 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 771 ms.m. sur la montetoEichhalde kaj la plej malalta punkto sur alteco de 449 ms.m. ĉe la bordo de laLago de Hallwil.
La komunumo Birrwil limas en nordokcidento alLeutwil, en nordo alBoniswil, en oriento aliflanke de la lago alMeisterschwanden, en sudo alBeinwil ĉe la lago, en sudokcidento alReinach kaj en okcidento alZetzwil.
Birrwil situas ĉe la trajnlinio deSvisaj Federaciaj Fervojoj deLencburgo alLucerno, la tiel nomitaSeetal-Fervojo. La komunumo ankaŭ estas servata de ŝiplinioj sur laLago de Hallwil.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo deLencburgo traHochdorf alLucerno. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A1 troviĝas 15 kilometrojn sude enLencburgo.
La unua dokumenta mencio de Birrwil datiĝas el la jaro1185 kielBeriuuillare.
Enmezepoko en Birrwil unue regis laGrafoj de Lencburgo, ilin sekvis en la jaro1773 laGrafoj de Kiburgo kaj en la jaro1264 ties heredantoj, laHabsburgoj. En ties nomoj la habsburgajvasaloj, laSenjoroj de Birrwil kaj ek de1326 la Senjoroj deLiebegg plenumigis la malaltanjurisdikcion en la loko.
En la jaro1415 laSvisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Birrwil troviĝis nun sub laservuteco de la urboBerno kaj formis tribunalan distrikton kun subvokto en lavoktejoLencburgo.
Kiam en la jaro1798 okaze de laHelveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Birrwil fariĝis komunumo de ladistrikto Kulm en la nove fonditaKantono Argovio.
|