Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Birobiĝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Birobiĝano
Ĉe la centro de la urbo
Ĉe la centro de la urbo
Ĉe la centro de la urbo
city of oblast significance(en)Traduki
urboRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
 
Ĝemelurboj
Niigata
Hegang
Beaverton
Ma'alot-TarŝiĥaRedakti la valoron en Wikidatavd
Poŝtkodo679000–679025
En TTTOficiala retejo[+]
UrbestroQ97185487
Demografio
Loĝantaro67 212  (2025)[+]
Loĝdenso397 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo48° 47′ N,132° 56′ O(mapo)48.783333333333132.93333333333Koordinatoj:48° 47′ N,132° 56′ O(mapo)[+]
Alto80 m[+]
Areo169,38 km² (16 938 ha)[+]
HorzonoUTC+10:00[+]
Birobiĝano (Juda aŭtonoma provinco)
Birobiĝano (Juda aŭtonoma provinco)
DEC
Lokigo de Juda aŭtonoma provinco en Rusio
Situo de Birobiĝano
Birobiĝano (Birobiĝano)
Birobiĝano (Birobiĝano)
DEC
Situa mapo de Birobiĝano

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoBirobidzhan[+]
 
Premioj
Ordeno de la Honora Insignovd
vdr

Birobiĝano (ruse Биробиджан,judgermane ביראָבידזשאן) estasĉefurbo de laHebrea Aŭtonomio (Juda Aŭtonoma Provinco) enRusio; la nomo estas ofte uzata por la tuta provinco. Ĝi situas ĉe lariverojBira (Бира) kajBiĝan, apud laĉina limo kaj sur laTranssiberia fervojo, ĉe48° 52′ N132° 52′ O / 48.867 °N, 132.867 °O /48.867; 132.867(mapo)

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]
JaroLoĝantoj
193929.648
195940.667
197055.724
197968.630
198983.667
200277.250
201075.413

Rimarko: Censodatumoj

Historio

[redakti |redakti fonton]

La urbo estis fondita en la jaro1915.

Komence de la 20-a jarcento per decido de Rusa cara registaro komenciĝis loĝigado de la apudfervojaj lokoj de la Amura fervojo. Sur la mapo ekaperas novaj loĝlokoj, interalie la fervoja stacieto Tiĥonjkaja (la nuntempa Birobiĝano). La nomo estis donita laŭ la tiama negranda areo – Monteto Tiĥonjkaja.

En 1928 en la loĝloko Tihonkaja loĝis 623 homoj, estis 237 disĵetitaj dometoj, elementa lernejo, poŝto, kaj vendejeto. La loĝloko estis bazo por akceptitransmigrantojn kaj provizigi alvenintojn per provianto, bruto kaj alia. Dum la jaro ĉi tien alvenis 856 homoj.

En 1928 jaro aperis unuaj brigadoj, kiuj fabrikadis produktaĵon surbaze de lokaj krudaĵoj: tajlora, bota kaj brika brigadoj, produktintaj en 1929 por konstruado la unuajn 100 mil pecojn de brikoj.

Ĝis 1931 en loĝloko Tihonkaja aperis brigadoj de industria kooperado: forĝista, barelĵa, arbaroĥemia, lignoprilabora, argilvazara, “Ruĝa ŝtrumpulo” (tajlora kaj ŝtrumpula fabrikado), “Birobiĝano” (vianoj seĝoj), valiza, “Rado de revolucio” (ĉara). En 1931 valiza brigado faris kvin mil valizojn, la ĉara — 400 ĉarojn kun feroj radoj. Komenciĝis konstruado de lignoprilabora fabriko “Detalo”.

Per rezolucio de Prezidantaro VCIK de la 10-a de oktobro 1931 vilaĝo Tihonkaja ricevis statuson de laborista loĝloko kaj nomita Birobiĝano. Nomo Birobiĝan estis donita laŭ la riveroj Bira (“rivero”) kaj Biĝan (“lasta haltejo”).

Persekutoj kaj juda kultura heredaĵo

[redakti |redakti fonton]

En la jaro 1936 kadre de tutlandaj politikaj reprezalioj ĉiuj judaj lernejoj kaj instancoj devis fermiĝi kaj multaj judaj gvidantoj estis senditaj al punlaborejoj[1].

Ekde la jaro1937 Birobiĝano havas la urban statuson.

Post laDua mondmilitoStalin planis forŝovi la judan problemon orienten kaj denove allasis judojn kiu kondukis al kelkaj jaroj de aktiva kultura vivo kaj la jida fariĝis eĉ deviga lernobjekto.

En 1949 denove aktiviĝis antisemitismo en la politika vivo, la sinagogo kaj juda biblioteko kun 30 mil libroj malaperis en incendio. Judaj lernejoj kaj judoj kiuj havis religian vivstilon estis persekutataj[1].

Nuntempe la zorgeme kultivata juda identeco konatigas la nomon de la urbo kiu allogas turistojn kaj garantias monhelpon de la registaro por la konservado de la propra lingvo kaj kulturo[1].

Vidindaj estas la sinagogo kaj la kulturcentro. Restas nur kelkmiloj da judoj (2012) kaj granda ŝildo je la enirvojo al la urbo kun la nomo de la urbo en la rusa kaj jida literoj.

Teritorio (estonte Respubliko) de la Judoj

[redakti |redakti fonton]

La jida estis la oficiala lingvo de la subjekto de internacia juro kiunBund (sekulara judasocialisma movado) volis starigi. Tiu projekto ekrealiĝis en Birobiĝano kaj poste fiaskis. Inspirita de ĝi ankaŭ laEsperanta Civito kiu celas reprezenti la 'esperantianojn' pere de subjekto de internacia juro[2].

Kodoj

[redakti |redakti fonton]

La interurba telefona kodo estas 42622, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Diferenco inter la loka kajmoskva tempoj estas 7 horoj (en jaro 2005).

Kodo deOKATO de la urbo (en la jaro2005) estas 99401.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Birobiĝana Stelo, la loka jidlingva gazeto

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,11,2Citaĵa eraro Malvalida etikedo<ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj:0; $2
  2. (eo) Konversacio kun Michael Vrazitulis,Heroldo de Esperanto, paĝo 3, n-ro 5 (2320), majo 2021.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Birobiĝano&oldid=9014625"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp