Mjanmao (birmeမြန်မာ, prononco [mjəmà], laŭ la angla formo de la oficiala nomo laŭ la aktuala regantajunto ekde 1989 kaj laŭUN; eventuale, malpli ofte, ankaŭMjanmaro) aŭBirmo (oficiala nomo ĝis 1989, daŭre rekomendata de laAkademio de Esperanto kaj plu la ordinare uzata nomo en Esperanto), estas lando enSud-Orienta Azio. Ĝi landlimasBaraton,Bangladeŝon,Laoson,Ĉinion kajTajlandon kaj havas proksimume 2 000 km da marbordo sude.
La landon regasmilitista reĝimo ekde1962 kaj ne okazis parlamentaj balotadoj de1990, kiam la nuna militista junto malvenkegis en ili, ĝis2010. La registaro ne obeis la rezulton de la balotado, daŭrigis sian agadon kaj malliberigis la alipartianojn kiel laNobelpremiiton priPacoAung San Suu Kyi. Post 17 jaroj, en2007 la Militista Junto kontraŭstaris popolan protestadon, estratan debudhismaj monaĥoj. Kapitalismaj okcidentaj landoj subtenis la ribelon.Ĉinio estas ĉefa ekonomia partnero de Birmo (vidu sube Ekonomio). En2010 tamen okazis ĝenerala balotado, kiun gajnis la partioUnia Solidara kaj Evolua Partio, subtena al la junta reĝimo: La 4-an de februaro 2011 la ĝistiama ĉefministroTein Sein iĝis ŝtatprezidento kaj per tiu elekto formale finiĝis la junta reĝimo, kvankam pluregas la samaj homoj.
La plej granda urbo de la lando, kun 4 477 782 loĝantoj(en2005) estasRanguno, kiu ĝisnovembro2005 estis laĉefurbo de la lando.
Ekdedecembro2005, la administracioj estis translokigitaj al la nova ĉefurboNepjido[2], kiu situas ĉirkaŭ 320 km norde de Ranguno. La6-an de februaro2006 la translokigo de ĉiuj ministerioj estis oficiale finita. La nova ĉefurbo estas malpermesita al civiluloj kaj eksterlandanoj kaj estis oficiale nomitaNaypyidaw (reĝa urbo) la22-an de marto2006.
La reĝimo volis en 1988 liberiĝi de ĉiuj referencoj al la kolonia epoko kaj tial ili decidis ŝanĝi la nomon de la lando al Mianmao. Ankaŭ urboj kaj riveroj ricevis novan nomon.Rangoon estis rebaptita enYangon,Pagan fariĝisBagan kaj la riveroIrrawaddy (Irivadio) fariĝis la riveroAyeyarwady (Ajejarvadio). Jen la ĉefaj nomŝanĝoj[3]:
En ĉiu lingvo estas disputo pri la landanomo, kiu estu devena de aŭ "Bama" (bazita sur "Bamar", la nomo de la plej granda etno en la lando) aŭ de "Myanma".
La plej konata esperantigo de "Bama" estas "Birmo".
Ebloj de la esperantigo de "Myanma" estas "Mianmo" aŭ "Mjanmao"[5] aŭ "Mianmaro"[4] aŭ "Mjanmaro"
Tamen, iuj teorie uzas la formon "Birmujo" (aŭ "Mjanmujo").[6][7] Povus anstataŭigi la diron
"el ĉiuj birmoj nur 69% estas la etno nomataBamar en Birmo"
→ "el ĉiujbirmujanoj nur 69% estasbirmoj". Tia ŝanĝado oficiale estis farita por la landonomo "Vjetnamio" (el "Vjetnamo") per laAkademio de Esperanto en 1
LaBirma Kampanjo estis serio de bataloj en Brita Birmo, en laPacifika Fronto de la Dua Mondmilito, ĉefe inter fortoj de la Brita Imperio kaj Ĉinio, kun subteno de Usono, unuflanke, kontraŭ la invadantaj fortoj de la Japana Imperio, Tajlando, kaj la Hindia Nacia Armeo. Britaj fortoj estis ĉirkaŭ 1 000 000 kaj venis ĉefe el Brita Hindio, kun aliaj koloniaj trupoj, kaj pli malgrandaj nombroj de teraj kaj aeraj fortoj el aliaj kolonioj. La Birma Sendependiga Armeo (konata al Aliancanoj kiel "Birma Perfida Armeo") estis trejnita de la japanoj kaj faris la dekomencajn atakojn kontraŭ fortoj de la Brita Imperio. Ĉiuflanke pereis po pli ol 200 000 homoj.
LaBirma Vojo estis vojo kiu ligis Birmon kun la sudokcidento de Ĉinio. Ĝi estis konstruita dum Birmo estis Brita kolonio por sendi liverojn al Ĉinio dum laDua Ĉin-Japana Milito.
En1947 estis mortigita la generaloAŭng San, patro deAŭng San Suu Kyi, kiu ĝis tiam klopodis bridi la diferencojn inter birmanoj; post la sendependiĝo en1948 ekis malfacila epoko ĝis lapuĉo de1962, de kiam la militistoj kontraŭstaris arde la minoritatojn, el kiuj multaj rifuĝis enTajlando kaj aliaj najbaraj landoj.
La 8-an de aŭgusto1988, civitanoj en Mjanmao surstratiĝis por renversi la subpreman socialismanmilitreĝimon de la diktatoro Ne Win, kiu regis la landon per fera pugno ekde1962[8].
Ne okazis parlamentaj balotadoj ekde1990, kiam la nuna militis,ta junto malvenkegis en tiuj balotoj. La registaro ne obeis la rezulton de la balotado, daŭrigis sian agadon kaj malliberigis la alipartianojn interalieAung San Suu Kyi,Nobelpremiiton priPaco.
LaSafrana Revolucio estis sinsekvo de ekonomiaj kaj politikaj protestadoj kaj surstratiĝoj, kiuj okazis en Birmo dum aŭgusto, septembro kaj oktobro 2007. La protestadojn kaŭzis la decido de la nacia militista registaro forigi la subvenciojn de la vendoprezoj debenzino.
Birmo, kio ampleksas ekde malaltaHimalajo norde ĝis laduoninsulo de Malako sude, havas okcidente la marbordon degolfo de Bengalo, kaj proksime la montaron Arakan. Montarĉenoj estas plej altaj norde kun plej alta altaĵo en montoHkakabo Razi (5.967 m), en montaroGaoligong. Estas en la lando multaj neaktivajvulkanoj. Montarĉenoj, situantaj en direkto de norde suden, izolas la terkulturajn ebenaĵojn de lariverojĈindvino,Iravadio, Sittango kaj Salŭeno. Alia grava rivero kiu trapasas la landon estasMekongo.
Laklimato estas varia, ĉefe varme tropika, kun meza temperaturo de25°C. La someramusono estas rigora kaj kaŭzas multajnpluvojn.
Laekonomia stato de Birmo estas malstabila.Terkulturado estas la ĉefa resursofonto por la landa ekonomio; ĝi okupas preskaŭ 2/3 de lalabora loĝantaro kaj kontribuas je 40 % al laMalneta Enlanda Produkto. La ĉefa produkto estasrizo, kio okupas preskaŭ duonon de la kultivebla tero. Ceteraj produktoj (kotono,arakido,kaŭĉuko,teo) estas duarangaj. Gravas ankaŭ la produktado depapavo, ĉefe en la tiel nomata ortriangulo, angulregiono ĉe la limoj inter Birmo, Laoso kaj Tajlando.
Laforstaekspluatado estas intensa: Birmo okupas la unuan lokon monde pri produktado detektono kaj oni vendas tiun produkton ĉefe alĈinio por mebloindustrio kaj konstruado; tio estas kialo de danĝera senarbarigo de la tuta lando. La industria sektoro, antikveca, trapasas malfacilan situacion pro manko de investado, spite al la klopodoj de la ŝtato por allogi fremdajnkapitalojn. Petrolo jam ne estas tiom grava, sed Ĉinio planas konstrui petroldukton el birma haveno Akjabo tra la tuta lando ĝis la suda ĉina urbo Kummingo; tio helpos la petroltransporton elMezoriento al Ĉinio sen trapasi la danĝeran markolonMalako.Turismo komencis pro ekzotismo de la lando allogi vizitantojn, sed la malfacila politika situacio bremsas ties disvolviĝon.
La ĝenerala situacio de grandega malriĉeco favoras la pliampleksiĝon de koruptado kaj de lakontrabando kaj de lanigra merkato.
Birmo estas arego de 135 etnaj grupoj, kiuj parolas ĉirkaŭ 60 lingvojn. Tia konsisto endanĝerigas la politikan stabilon de la lando, ĉefe ĉar labirmanoj estas plimulto kun 68% ĝis maksimume 70 % de la preskaŭ 53 milionoj da loĝantoj. Ili okupas la centrajn fruktodonajn ebenaĵojn de la valo de la riveroIravadio kaj la ĉefajn postenojn en politiko kaj ekonomio.
Tamen la riĉaj regionoj prioleo,gaso, tektono kajjado estas loĝejo de minoritatoj, kiuj ne tiom ricevas de la landa reĝimo. Britoj dum kolonia epoko helpis tiujn kontraŭstarojn por pli facile regi la landon kaj malfortigi la povon de la birmanoj (aŭ 'bamaroj').
EkzempleKarenoj estas grupa nomo por popoloj, vivantaj en suda Birmo en triba sistemo kaj parolantaj ŝino-tibetajn lingvojn. Ili ne formas unuecan grupon, ili diferencas etne, lingve, religie aŭ ekonomie. Laŭ unu tradicia diferencigo ekzistas blankaj kaj ruĝaj karenoj. Kotulio (angle transliterataKawthoolei) estas nomo uzata de la karenoj kaj ilia sendependiĝa movado la Karena Nacia Unio (KNU) por nomi la ŝtaton, kiun la KNU celas starigi en Birmo.
Larohinĝoj - sialingveruáingga, prononco laŭ sistemo IFA ɹuájŋɡa, ရိုဟင်ဂျာ rui hang gya, prononco ɹòhɪ̀ɴɡjà, bengale রোহিঙ্গা, prononco ɹohiŋɡa, angle nomataj rohingya, prononco laŭ sistemo IFA roʊˈɪndʒə, do [roŭinĝe], roʊˈhɪndʒə, do [roŭhinĝe] aŭ roʊˈɪŋjə, do [roŭhinje] - estas alia etno. Ties membroj parolas variaĵon de la lingvo parolata ĉirkaŭ la urbegoĈitagongo deBangladeŝo, parto de labengala lingvo. Preskaŭ ĉiuj rohinĝoj estas sunaismaj islamanoj. La etnanoj tradicie vivas en la norda parto de la subŝtatoRaĥine, kiu limas al Bangladeŝo.
Marjorie Boulton, en sia mikspota libroFaktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 31-an ĉapitron "Fabelo el Birmo" al komentoj pri la lando; poste ŝi rakontas fabelon pri "La kato, kiu kondutis kiel universitata profesoro".[9]
↑Cliff, Goddard (2005). The Languages Of East And Southeast Asia: An Introduction. Oxford University Press.ISBN 0-19-924860-5.
↑Noto :Nepjido (birme: နေပြည်တော်မြို့, Naypyitaw), eksa Pjinmano (ပျဉ်းမနားမြို့, Pyinmana, kvankam tiun ŝanĝon de ĉefurbo ne agnoskis ĉiuj landoj kaj internaciaj organizaĵoj en la mondo
↑Laŭ la vortaro "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" de Erich-Dieter Krause, paĝo 483, la lando nomiĝas ankaŭMjanmo. Tamen li sub la kapvortoBirmo, paĝo 87, mencias la vortonMjanmaro.