Labiogeokemio estasscienco kiu studas la interagadon inter lageokemiaj kombinaĵoj kaj la vivajorganismoj. La biogeokemio necesas por la kompreno de la funkciado de la vivaj estaĵoj, el la nivelo de organizado de laĉeloj ĝis laekosistemo kiun ili kunformas. Krome, tiu scienco ebligas la komprenon kial okazas multaj mediaj problemoj (klimata ŝanĝo, detruo de laozona tavolo, mediapoluado) kaj procezoj esencaj por la socio (produktado de kultivoj,reciklado derubo, media purigo). La disvolvigo de la biogeokemio tre bone adaptiĝas al tiuj regionoj kiuj havas tre densan vegetaĵaron kaj kie la geologiakartografio estas malfacile farebla pro manko de terenaj elstaraĵoj.
La terminobiogeokemio devenas de lagrekaj radikojbios, kiu signifas "vivon",geos, kiu signifas "Teron", kaj "kemio". La unuigo de tiuj tri sciencoj, nomebiologio,geologio kajkemio, rezultis en alianco kiu formis la biogeokemion kiel branĉo el tiuj tri sciencoj, kaj referencas al la rilato de la kompono de la Tero (kaj de ties kemiaj organikaj kaj neorganikaj elementoj) kun la vivo.
Ŝlosila koncepto estas tiu de "biokemiaj cikloj" nome ciklaj movadoj de la elementoj kiuj formas la biologiajn organismojn kaj la geologian medion en kiuj intervenas kemia ŝanĝo. Inter ili menciindas laKarbono-ciklo, laAkva ciklo kaj laNitrogena ciklo.