Billy Gilman | |
---|---|
![]() dum koncerto enBostono en 2000 (12-jara) | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | William Wendell Gilman la 3-a |
Naskiĝo | 24-an de majo1988 (1988-05-24) (36-jaraĝa) en Westerly |
Ĝenroj | kontreo,popmuziko |
Instrumentoj | voĉo |
Aktivaj jaroj | 1999 ĝis nun |
Retejo | www.billygilman.com |
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | William Wendell Gilman III |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Hope Valley |
Ŝtataneco | Usono![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto kantoverkisto diskografa artisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.billygilman.com |
Billy GILMAN aŭ plennomeWilliam Wendell GILMAN III (do la 3-a) - naskiĝis la24-an de majo1988, do nun 36-jara - estasusona kantisto, kiu publike prezentiĝas ekde la jaro1999, do ekde la 11-a vivjaro. Li ĝis la knabavoĉoŝanĝiĝo havis brilansopranan voĉon, kaj post tiam, kantante oktavon pli sube, same klarantenoran voĉon. En Usono oni kutime konsideras lin en la kategorio dekontrea muziko, sed multaj el liaj kantoj estas kanzonoj popmuzikaj fokusitaj je lia soloa kantista voĉo kaj je relative ambiciaj tekstoj - ne vere tipaj por kontrea muziko. Akompanas lin la renomo esti "knaba kantisto" de tre pura voĉo, kaj responde liaj tekstoj kutime estas malprovokaj, morale senriproĉaj kaj fojfoje iom naive kortuŝaj.
En 2000, en la 12-a vivjaro, li nacie konatiĝis per launuopaĵoOne Voice ["unu voĉo"], kiu elektiĝis inter la 20 plej sukcesaj kontreaj muzikaĵoj en Usono kaj igis lin esti la plej juna kantisto en tiu kategorio. Pli poste en la sama jaro, publikiĝis albumo samnoma, kiu vendiĝis tre sukcese kaj dufoje ricevis la platenan premion pri multfoja vendo de muzika produktaĵo en Usono.
Sekvis kristnaska albumo sub la nomo "Classic Christmas" ["klasika kristnasko"] kaj plia albumo sub la titoloDare to Dream ["kuraĝi revi"], ambaŭ ricevis la oran premion pri multfoja vendo de muzika produktaĵo. La 4-a albumo,Music Through Heartsongs ["muziko tra korkanzonoj"], en 2003 estis bazita sur poemaj tekstoj de la juna verkistoMattie J.T. Stepanek, kiu suferis jemuskola distrofio kaj mortis en 2004. Ĝi estis kantata per jam ne plu infana voĉo de la intertempe 15-jara junulo Billy. En 2005 la kantisto en nova muzikproduktejo publikigis sian 5-an muzikan albumon sub la titoloEverything and More ["ĉio kaj pli"], kaj 2006 sekvis 6-a albumo simple nomataBilly Gilman.