The page has not been checked
Bielovce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio![]() | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 935 74 | ||
En TTT | Oficiala retejo[+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 225 (2021)[+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 0′ N,18° 47′ O(mapo)4818.783333333333Koordinatoj:48° 0′ N,18° 47′ O(mapo)[+] | ||
Alto | 115 m[+] | ||
Areo | 11,38 km² (1 138 ha)[+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bielovce,hungareIpolybél estas malgrandavilaĝo enSlovakio, enRegiono Nitra, enDistrikto Levice.
La vilaĝo situas envalo, laŭ dekstra bordo deIpeľ, (samtempe laŭ la hungara landolimo), laŭ traira flankovojo, laŭfervojoŠtúrovo-Šahy.Levice troviĝas 34, Šahy 20 km-ojn for.
La vilaĝo estis loĝata dum la pratempoj. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el1274 en formo"Byl". Ekde la18-a jarcentoakvomuelejoj kajalkoholofarejo funkciis. En1910 loĝis tie 509 dahomoj, (plejpartehungaroj). Ĝis1919 la vilaĝo apartenis alHont, al distrikto deVámosmikola, poste alĈeĥoslovakio. Inter1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. Launua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiujkomunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu alHungario. Post la2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭDekretoj de Beneš. En2001 loĝis tie 274 da homoj (251 hungaroj). Ekde2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono deSchengen, sekve la limoj estas senĝene traireblaj, la baraĵo estas nur manko deponto.