Betpak-Dala | |
kazaĥe:Бетпақдала,ruse:Бетпак-Дала | |
dezerto | |
Kromnomo: Norda Malsata Stepo | |
Lando | ![]() |
---|---|
Supermara alteco | 300—350 m s. m. |
Koordinatoj | 46° 02′ 00″ N70° 12′ 00″ O / 46.03333 °N, 70.20000 °O /46.03333; 70.20000(mapo) |
Plej alta punkto | Ĵambul |
- alteco | 974 m s. m. |
Areo | 75 000 km² (7 500 000 ha) |
Biomo | dezerto |
Plantaro | saksaulo |
Animalaro | argalo,kapreolo |
Situo enkadre de Kazaĥio | |
![]() | |
Betpak-Dala (kazaĥe Бетпақдала) estas dezerto en provincojKaragando,Suda Kazaĥio kajĴambilo deKazaĥio. Ĝi situas inter malsupra fluo de rivero Sarisu[kk], rivero Ĉuj[en] kaj lagoBalkaŝo. Norde ĝi limas kun Kazaĥia montetaro[ru].
La areo de la dezerto estas ĉirkaŭ 75 mil kvadrataj kilometroj. Longo (okcident-oriente) estas 500 km, larĝo ĝis 170 km. Betpak-Dala estas sufiĉe plata ebenaĵo kun averaĝa alto 300–350 m kaj sud-okcidenta kliniĝo. Orienta, pli alta parto de Betpak-Dala estas daŭrigo de strukturoj de Kazaĥia montetaro, formiĝintaj dumKaledonia orogenezo —paleozoikajsedimentaj kajmagmaj rokaĵoj. La plej alta punkto estas montoĴambul (974 m) en la sud-oriento de la dezerto.[1]
La klimato estaskontinenta, kun seka varma somero kaj modere malvarma vintro. Meza januara temperaturo estas –12...−14°C, la julia +24...+26°C. Multasgrundakvoj, kies nivelo povas atingi 10–30 m. Falas 100–150 mm da precipitaĵoj jare, inter kiuj nur 15 % somere. Neĝa tavolo vintre ne superas 10–15 cm. En la dezerto plej oftasbrunaj kaj grize-brunaj grundoj. En malaltaj lokoj aperastakiroj kajsolonĉakoj. Apud riveroj, sur sabloj kreskassaksauloj.
El animaloj eblas renkontiargalojn,kapreolojn, en valoj kaj sur apudmontaj ebenaĵoj —altnazan antilopon,kropan gazelon. Troveblasgranda otido,tetro kajperdriko. Bienoj de apudaj regionoj uzas vastaĵojn de Betpak-Dala kiel printempajn kaj aŭtunajnpaŝtejojn por sia brutaro. Printempe la brutoj estas pelataj norden al someraj paŝtejoj de Kazaĥia montetaro, aŭtune suden al vintrumejoj de la dezertoMujunkum kajvalo de la rivero Ĉuj. Zoologianaturprotektejo (25 000 hektaroj) estas kreita en Betpak-Dala.[1]
Betpak-Dala estis antaŭ longe konata kielNorda Malsata Stepo pro sia maltaŭgeco por loĝado. Tamen, nomadaj triboj sukcesis kompreni la naturon de la areo, alkutimiĝi al ĝi kaj uzi por siaj celoj. Kvankam la dezerto aspektas tute senviva, en ĝi kreskas iom da plantoj, kiuj nutras bestojn.
En 1905—1915 fama rusa fotistoSergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij vizitis la lokojn kaj dokumentis ordinaran vivon de tieaj loĝantoj.
Historio de esplorado de la dezerto Betpak-Dala pere de ekspedicioj sub gvido de zoologoViktor A. Selevin estas priskribita en la libro deM. D. Zverev "Fino de la blanka makulo".[2] Lia ekspedicio en 1936 faris arkeologiajn esplorojn apud solonĉakoAskanzor.
Aŭtune 2014, angla esploristoJamie Bunchuk organizis ekspedicion por trapasi la dezerton Betpak-Dala laŭlonge, de la lago Balkaŝo oriente ĝis la riveroSarisu okcidente. Li trakuris ĉirkaŭ 300 kilometrojn, do pli ol sep maratonojn, unu post la alia, dum ok tagoj.[3]
Epizootio dePasteurellosis okazis en Betpak-Dala en majo 2015, dum kiu mortis pli ol 120 000altnazaj antilopoj — pli ol triono de la tutmonda populacio.[4]