Bethesda prenis sian nomon de la eklezioBethesda Presbyterian Church, konstruita en 1820 kaj rekonstruita en 1850. La eklezio siavice prenis sian nomon de la arameaj vortojBeth Hesda kiu signifas "domon de kompato" (pri la origino de la nomo vidulageto Betesda enJerusalemo).
Bethesda estas riĉa antaŭurbo kun alta mezuma enspezo kaj eduknivelo. Multaj estas altrangaj ŝtatoficistoj en apuda Vaŝingtono. En2014, laŭForbes, Bethesda estis la unua en Usono laŭ la edukado de ĝiaj loĝantoj[1] kaj en la rangotabelo de meza familia enspezo laŭ la revuoTime[2].
Kiel nekorporigita komunumo, Bethesda havas neniun oficialan nek definitivan urbolimon. LaUsona Censo difinas lokon por censceloj kiel "Bethesda". LaUnited States Geological Survey difinis Bethesda kiel "areon" prefere ol urba setlejo, iomete diferenca de la censdifino. Laŭ taksoj publikigitaj de la censo de2020, la komunumo havis loĝantaron de 68 056 personoj je tiu ĉi jaro.