Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Bernadette Lafont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernadette Lafont
Persona informo
NaskonomoBernadette Paule Anne Lafont
Naskiĝo28-an de oktobro1938 (1938-10-28)
en Nimo, Gard,  Francio
Morto25-an de julio2013 (2013-07-25) (74-jaraĝa)
en Nimo, Gard,  Francio
Mortis proNaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perKorinfarktoRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboSaint-André-de-ValborgneRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojfrancavd
ŜtatanecoFrancioRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
PatroRoger Lafont(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oDiourka Medveczky(en)Traduki(1959–1973)
Gérard Blain(mul)Traduki(1957–1959)Redakti la valoron en Wikidatavd
InfanojPauline Lafont(en)Traduki
 (Diourka Medveczky(en)Traduki)
Élisabeth Lafont(mul)Traduki
 (Diourka Medveczky(en)Traduki)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoaktoro
filmaktoro
filmreĝisoroRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva dum1957–2013vd
 
Postenoj
Postenojprezidanto(1990–1996)Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Bernadette LAFONT (naskiĝis la  28-an de oktobro 1938 (nun1938-10-28)[1] enNîmes (Gard), mortis la25-an de julio 2013 en la sama urbo[2]) estisfranca aktorino.

Danke ŝiajn rolojn enLes Mistons (1957) deFrançois Truffaut,Les Bonnes Femmes deClaude Chabrol kaj ankaŭLa Maman et la putain (1973) de Jean Eustache, ŝi estis konsiderata kiel unu el la egerioj de laFranca Nova Ondo[3].

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Filino de apotekistino, Bernadette Lafont destiniĝis aldancado. Ŝi vizitis kursojn en operejo de Nîmes kie ŝi ekkonis sian estontan edzon Gérard Blain, kun kiu ŝi edziniĝis kiam ŝi estis 18-jara[3]. Ŝia dua edzo estis la hungara skulptisto Diourka Medveczky kun kiu ŝi havis tri gefilojn: Pauline, Élisabeth kaj David.

EnParizo, Bernadette Lafont renkontisFrançois Truffaut, kiu donis al ŝi ŝian unuan rolon en kurtfilmoLes Mistons (1957), filmita la saman jaron en Nîmes. Ŝi rapide fariĝis reprezenta figuro de laFranca Nova Ondo interalie post la du filmoj deClaude Chabrol, esencaj por la movado,Le Beau Serge en 1957 kajLes Bonnes Femmes en 1960. Ŝi estis la heroino deUne belle fille comme moi deFrançois Truffaut. Ŝi ludis la rolon de Marie enLa Maman et la Putain (1973), de Jean Eustache.

La Fiancée du pirate de Nelly Kaplan, en 1969, ebligis al ŝi retrovi sukceson. En la 1980-aj jaroj, ŝi aperis en pluraj filmoj deJean-Pierre Mocky kaj ĉefe enL'Effrontée deClaude Miller en 1985 kiu havigis al ŝiCésar-on por plej bona aktorino en dua rolo.

Ŝia filino, Pauline Lafont, akcidente mortis dum soleca promenado en 1988[3].

En 1995, ŝi ricevis premionprix Reconnaissance des cinéphiles enPuget-Théniers kiu estis atribuita al ŝi fare de asocioSouvenance de cinéphiles pro la tuto de ŝia kariero.

Ŝi prezidis la ĵurion de la kvina eldono de Premio de nacia edukado transdonita okaze deFestivalo de Cannes 2007. La ĵurio, konsistanta el 10 membroj, spektas dum dek kvin tagoj oficialan selekton kaj selekton « Un certain regard » kaj premias unu el la filmoj en kompetado.

Ŝi estis farita Oficiro de laHonora Legio la14-an de julio 2009.

La22-an de julio 2013, ŝin trafis kor-atako dum ŝi estis enCentre Hélio-Marin deLe Grau-du-Roi. Transportita al CHU (hospitalo) deNîmes per helikoptero, ŝi mortis tie la25-an de julio 2013.

Filmaro

[redakti |redakti fonton]

Kino

[redakti |redakti fonton]

Kurtfilmoj

[redakti |redakti fonton]
  • 1958:Les Mistons, deFrançois Truffaut -Bernadette Jouve
  • 1964:Tous les enfants du monde, de André Michel (kurtfilmo, nefinita)
  • 1965:L'Avatar botanique de Mlle Flora, de Jeanne Barbillon
  • 1966:Je ne sais pas, de Gérard Pirès
  • 1967:Marie et le Curé, de Diourka Medveczky
  • 1968:Monsieur Jean-Claude Vaucherin, de Pascal Aubier
  • 1968:Les Murs (Falak), deAndrás Kovács -Marie
  • 1969:Le Dernier Voyage du commandant Le Bihan de László Szabó (filmreĝisoro)|László Szabó
  • 1970:La Naissance (Renaissance), de Yvan Lagrange
  • 1970:Le matin de Yves Lagrange
  • 1971:Étoile aux dents ou Poulou le magnifique de Derri Berkani
  • 1996:Pourquoi partir ?, de Bastien Duval kaj Bernadette Lafont -Anna + scenaro
  • 1996:Deux vervaines et l'addition de Gilles Pujol
  • 2006:Le Livre des morts de Belleville de Jean-Jacques Joudiau -La patrino

Filmoj

[redakti |redakti fonton]

Televido

[redakti |redakti fonton]

Teatro

[redakti |redakti fonton]

Rekompencoj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Bernadette Lafont en lesGensduCinema.com
  2. La comédienne Bernadette Lafont est décédée
  3. 3,03,13,2Champenois, Sabrina (14/1/2013). “Bernadette Lafont, sans vague à l’âme”,Libération. 

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Filmo
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bernadette_Lafont&oldid=8880224"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp