Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berlino
germane Berlin
Ĉefurbo kaj federacia lando
 
Dosieroj
Fotomontaĵo
flago
flago
blazono
blazono
flagoblazono
 
Estas
sidejo de registaro,metropolo,Unitary municipality in Germany,urba komunumo de Germanio,urboŝtato,independent city in Berlin,plej granda urbo,urbego,federacia lando,federacia ĉefurbo,Hansa urbo,urbo dividita de landlimo,urbo dividita de landlimo,integrita municipo[+]
 
Ĝemelurboj
Kievo,Los-Anĝeleso,Parizo,Madrido,Istanbulo,Varsovio,Moskvo,Bruselo,Budapeŝto,Taŝkento,Meksikurbo,Pekino,Ĝakarto,Tokio,Bonaero,Prago,Vindhuko,Londono,Sofio,Teherano,Sevilo,Kopenhago,Braziljo,Sankta Domingo,Alĝero,Rio-de-Ĵanejro,Tel-Avivo[+]

Oficiala nomo:Berlin

Lando Germanio
Federacia landoBerlino
Distriktoj
Historiaj regionoj

Historiaj partojOrienta Berlino,Okcidenta Berlino
AŭtovojojA 10,A 100,A 103,A 104
A 111,A 113,A 115,A 117
Najbaras kunBrandenburgioGermanio
Konataj lokoj
RiverojSpree,Havel

SituoBerlino
- alteco34 m ü. NHN[+]
- koordinatoj52° 31′ N,13° 24′ O(mapo)52.51666666666713.4
Plej alta punktoArkenberge[+]
- alteco121,9 m ü. NHN[+]
- koordinatoj52° 38′ N,13° 24′ O(mapo)52.6399313.40769[+]

Akvokolektejo891,12km² (89 112ha)[+]
Areo891,82km² (89 182ha)

Loĝantaro3 782 202(en 2023)
- de metropolo5 000 000
Denseco4 240,14 loĝ./km²

Malneta enlanda produkto179,4  Mrd. €(2022)
MEP je kapo48 147 €(2022)
Ŝuldoj61,8  Mrd. €(2023-03-31)

Unua skriba mencio1237
Regantaj partiojCDU kajSPD
Reganta urbestroKai Wegner (CDU)
(ekde 27-a de aprilo 2023)
Prezidento de deputitejoCornelia Seibeld (CDU)
Parlamento
21
34
34
52
16
2
21 34 34 52 16 
El 159 seĝoj ricevas:
Lasta baloto12-a de februaro 2023
Sekvonta baloto2026
Reprezento en
Federacia Konsilio
4

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMEST (UTC+2)
Poŝtkodo10001 – 14199
Tel. antaŭkodo+49 (0)30
ISO 3166DE-BE
AŭtokodojB
Esperanto-asocioEsperanto-Ligo Berlin-Brandenburgio (ELBB)
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoPalacoj, Parkoj de Potsdam kaj Berlin
Jaro1990 (14)
Numero532
RegionoEŭropo
Kriterioji, ii, iv

Berlino (Eŭropo)
Berlino (Eŭropo)
DEC
Situo de la urbo enkadre de Eŭropo

Berlino (Germanio)
Berlino (Germanio)
DEC
Situo de la urbo enkadre de Germanio

Berlino (Tero)
Berlino (Tero)
Unuopaj partoj de Berlino

Map
Berlino

Vikimedia Komunejo:  Berlin
Retpaĝaro:www.berlin.de
vdr

Berlino (germane Berlin [berLIN]) estas lafederaciaĉefurbo kaj sidejo de laregistaro deGermanio. Kielurboŝtato Berlino estas apartafederacia lando kaj estas la centro de lametropola regiono Berlino-Brandenburgio. Pro siaj ĉirkaŭ 3,4 milionoj da loĝantoj, Berlino estas la plej dense loĝata urbo de Germanio, sed ankaŭ la plej grandarea. Laŭ nombro de loĝantoj ĝi estas la dua plej granda, kaj laŭ areo la kvina plej granda urbo de laEŭropa Unio.

Post disfalo de laMuro kaj unuiĝo de laorienta kajokcidenta partoj, kun3,4 milionoj da loĝantoj Berlino denove estas la plej granda kaj grava urbo deGermanio kaj nun estas la ĉefurbo de la unuigita lando. Ĝiaaglomeraĵo, en2000, enhavis4,15 milionojn da loĝantoj. Berlino situas borde de la riverojHavel kajSpree, kaj disponas pri multaj lagoj, kiuj estas valoraj ripozejoj por la urbanoj.

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Urba mapo

Laberlina urbodomo situas je 52° 31' 6" de norda latitudo kaj je 13° 24' 30" de orienta longitudo. La plej granda etendiĝo de la urba areo de oriento al okcidento mezuras ĉirkaŭ 45 km, de nordo al sudo ĉirkaŭ 38 km. La areo mezuras 892 km². Berlino situas en la orienta parto de Germanio, ĉirkaŭ 70 km okcidente de la landlimo alPollando kaj estas tute ĉirkaŭita de la landoBrandenburgio. Lametropola regiono Berlino-Brandenburgio estas unu el la regionoj plej dense loĝataj de Germanio.

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

En Berlino loĝas pli ol 3 milionoj da loĝantoj kaj la nombro ankoraŭ kreskas, kvankam ne tro rapide.[1]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
12501 200
13077 000
14008 500
14507 000
157612 000
16009 000
16318 100
16407 500
16486 000
168010 000
JaroLoĝantoj
168517 000
168819 000
1750113 289
1775136 137
1800172 132
1801172 988
1825219 968
1852401 972
19001 888 848
19102 071 257
JaroLoĝantoj
19203 879 409
19304 332 834
19404 330 810
19503 336 026
19603 274 016
19703 208 719
19803 048 759
19903 433 695
20003 382 169
20113 326 002
JaroLoĝantoj
20123 375 222
20143 469 849
20153 490 105
20163 574 830
20173 613 495
20183 644 826
20193 644 826
20213 677 472
20223 755 251
20233 782 202

Negermanaj urbanoj

[redakti |redakti fonton]

Fino de la jaro 2008 en Berlino loĝis 470 051 da negermanoj (tio estas ĉ. 14 % el ĉiuj urbanoj), fine de 2017 oficiale temis pri 711 282.[2] Plej multe da negermanaj urbanoj en 2008 estisturkoj (24 %), de diversaj aziaj landoj devenis 15 %, 11 % de iama Jugoslavio (do de ĉiuj hodiaŭaj ŝtatoj kreitaj post disfalo de Jugoslavio), 9 % estispoloj kaj 7 % venis de eksaSovetunio.[3]

La 40 plej grandaj naciecoj de
negermanaj urbanoj fine de 2017
Naciecosen germana pasporto kajkun laŭ nacia devenosume
 Turkio98.12180.102178.223
 Pollando56.85653.484110.340
 Rusio23.56832.30555.873
 Sirio32.7044.66137.365
 Italio29.4057.12836.533
 Bulgario28.5933.93732.530
 Usono19.9908.80628.796
 Libano8.13820.52528.663
 Serbio19.3788.62628.004
 Francio19.2407.44126.681
 Vjetnamio17.1239.81126.934
 Rumanio21.2354.49525.730
 Grekio14.1959.83524.030
 Britio15.6025.93321.535
 Kazaĥio1.65819.61521.273
 Ukrainio11.8989.06620.964
 Hispanio14.5253.94218.467
 Kroatio13.2823.47216.754
 Bosnio kaj Hercegovino11.5834.40015.983
 Irano7.6008.35915.959
 Aŭstrio11.6004.34715.947
 Afganio11.806*11.806
 Ĉinio11.229*11.229
 Irako8.922*8.922
 Nederlando6.705*6.705
 Barato6.857*6.857
  Svislando5.884*5.884
 Nord-Makedonio5.973*5.973
 Hungario5.944*5.944
 Brazilo5.524*5.524
 Portugalio5.260*5.260
 Israelo5.051*5.051
 Tajlando4.955*4.955
 Sud-Koreio4.879*4.879
 Kosovo4.465*4.465
 Egiptio4.277*4.277
 Svedio4.163*4.163
 Japanio4.026*4.026
 Aŭstralio3.958*3.958
 Pakistano3.827*3.827
Fonto:urba statistiko laŭ stato fine de 2017. *: ne oficiale konataj nombroj.

Laŭ sumigo de la supraj 40 naciecoj de berlinanoj rezultus 900 289 urbanoj,
tamen la oficiala statistiko fine kalkulas "nur" 711 282 negermanajn urbanojn.

Turka tombejo en Berlino
Klimata diagramo ĉe la placo Aleksandro en Berlino
La ĉirkaŭon de Berlino karakterizas labrandenburga pejzaĝo de riveroj kaj lagoj (laHavel ĉe Werder).
Latelevida turo de Berlino
August-Bebel-Placo de Berlino kaj laBuddy Bears
Brandenburga pordego
Elaera foto (2002), la flava liniaro montras la iaman limon

Pejzaĝo

[redakti |redakti fonton]

La pejzaĝo de Berlino estas markita de iamajglaĉeroj. La historia centro situas ĉe la malplej larĝa kaj tiel plej trafikavantaĝa loko de la berlinapravalo, kiu trairas Berlinon de la sudoriento al la nordokcidento kaj estas trafluata de la riveroSpree de oriento al okcidento.

La plej nordorienta parto de Berlino situas sur la altebenaĵo deBarnim, preskaŭ la duono de la areo de la sudokcidenta parto situas sur la altebenaĵo deTeltow. La plej okcidenta parto de Berlino,Spandau, troviĝas kaj ene de la berlina pravalo kaj sur la ĉefe okcidente de Berlino situanta ebenaĵo deNauen.

La pejzaĝo de Berlino estiĝis en laglaciepoko dum lalasta glaciepoko, nomata "vistula". Antaŭ ĉirkaŭ 20.000 jaroj la regiono de Berlino estis ankoraŭ kovrita de la kelkcent metrojn alta imponaskandinava glaciplato. Dum la malglaciiĝo de laglaĉero antaŭ 18 000 jaroj estiĝis la berlina pravalo, kiam la degela akvo faris al si vojon al la nunaBalta Maro.

En la kvartaloSpandau, la riveroSpree enfluas en la riveronHavel, kiu trafluas la okcidenton de Berlino de nordo al sudo. La riverujo de la Havel, fakte tunela valo, ofte similas almultlaga pejzaĝo, la plej grandaj golfetoj estas la lagojTegeler See kajGroßer Wannsee. La sume plej granda urba lago tamen estas laMüggelsee en la urba sudoriento, trafluata de la riveroSpree.

La plej altaj montetoj en Berlino estas laGroßer Müggelberg (115,4 m alta) en la kvartaloTreptow-Köpenick, la el konstrurubaĵoj de laDua Mondmilito kreitaTeufelsberg (Diablomonto, 114,7 m alta) enCharlottenburg-Wilmersdorf kaj lamontoj Ahrensfelde (112,1 m altaj) en la naturparkoWuhletal enMarzahn-Hellersdorf. La plej malaltaj lokoj de Berlino estas tiuj de la Havel-lagoj en la sudokcidento, ili situas je 32 m super lamarnivelo.

Klimato

[redakti |redakti fonton]

La urbo situas en klimata zono inter oceana kajkontinenta klimatoj. La averaĝa jara temperaturo en la urboparto Dahlem estas8,9°C kaj la averaĝa jara pluvkvanto 581 mm. La plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto je averaĝe 18,5 respektive17,7°C kaj la plej malvarmaj januaro kaj februaro je averaĝe −0,6 respektive−0,3°C. Pluvas plej multe en julio, ĉirkaŭ 70 mm, plej malmulte en marto, 31 mm.

Oni konstatas plej ofte en Berlino nordokcidentajn kaj sudokcidentajn ventojn, aparte fortajn dumvintre. Tiuj ventoj alportas maran, puran aeron. Ventoj el sudoriento kaj oriento kaŭzas aŭ varmegajn aŭ malvarmegajn tagojn depende de la sezono.

Urbodivido

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas 12 distriktoj en Berlino, kiuj estas subdividitaj en 95 kvartalojn. La kvartaloj ne gravas por la administracio, sed estas aparte uzataj en la ĉiutaga lingvouzo, ĉar ilia deveno estas historia. Leĝo de la10-a de junio1998 malpliigis la nombron de distriktoj de 23 al 12.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

Berlino estas tute ĉirkaŭata de la landoBrandenburgio kaj havas limojn al okdistriktoj kaj unueksterdistrikta urbo. Troviĝas ĉelime la sekvaj komunumoj (horloĝdirekte kaj ekde la nordoriento):

Historia gravo

[redakti |redakti fonton]

Antaŭ laDua Mondmilito Berlino estis ĉefa transporta nodo, komerca centro kaj ekonomia metropolo de la lando. Eĉ dum la periodo de divido, la du partoj de la urbo estis grandaj industriaj centroj. Ĉiuj branĉoj de industrio kaj servo estas prezentitaj ĉi tie. Konataj berlinaj firmaoj estasAEG kajSiemens, farmacia entreprenoSchering (ekde 2006Bayer Schering Pharma) kaj gazetara gigantoSpringer).

Depost la disfalo de la muro Berlino forte progresas. Multaj germanaj kaj internaciaj firmaoj translokis siajn oficejojn kaj filiojn en la novan ĉefurbon. La iama urba centro,Placo de Potsdam, nun fariĝis la plej grava konstruobjekto de la lando. Aperas novaj stratoj kaj pontoj, konzernoj Daimler-Benz kaj Sony konstruas novajn oficajn centrojn[4]

Berlino eĉ hodiaŭ vivas de sia iama honoro, esti ekzemple la rezidejo de laHohenzollerna dinastio, ĉefurbo dePrusio kaj laGermana Regno kaj unu el la eŭropaj kulturcentroj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

De la unua skribmencio

[redakti |redakti fonton]

La unua skriba noto pri Berlino estas de la jaro 1244. En la hodiaŭa regiono estis tiam tie du foiraj centroj: Berlin kaj Cölln (tiu oficiale fondiĝis en 1237, Berlino en 1234). En 1307 Berlin kaj Cölln unuiĝas ankaŭ pro komuna defendo kontraŭ najbaroj. En nova, komuna urbodomo estas 12 konsilianoj de Berlino kaj 6 konsilianoj de Cölln. Ĉiu parto ja havas tamen proprajn administradon kaj budĝeton. En la jaro 1400 Berlino kaj Cölln havas ĉirkaŭ 8 500 loĝantojn kaj 1 100 konstruaĵojn; ekzistas tie tri urbodomoj, tri malsanulejoj kaj pluraj preĝejoj kaj monaĥejoj[5].

Urbo deprincoelektisto

[redakti |redakti fonton]

En la jaro 1411 administrado kaj regado de la markioBrandenburgio apartenas al Frederiko la kvina, el la dinastio deHohencolernoj. Dum 500 jaroj Berlino estos sub regado de la Hohencolernoj. En 1415 dum koncilio de laSankta Romia Imperio enKonstanco, reĝoSigismund iĝasprincoelektisto kajmarkgrafo de Brandenburgio kaj alprenas la nomon Frederiko la unua. En 1432 Berlino kaj Cölln unuiĝas. Pro la volo de reĝo Frederiko, en 1442 la du urboj denove disiĝas.1443 – Sur insulo de la rivero Spree en Cölln ekkonstruiĝas bazoj de estonta berlina urba fortikaĵo. La fortikaĵo estis kelkfoje rekonstruita ĝis la jaro 1716.1486 – Princoelektisto Johann Cicero igas la fortikaĵon en Cölln konstanta sidejo de la brandenburgiaj princoelektistoj de Hohencolernoj. Tio donas al Berlino pli da graveco, sed la urbo samtempe perdas iom de sia libereco.

Reĝlando Prusio

[redakti |redakti fonton]

La18-an de januaro 1791Frederiko la 1-a iĝis reĝo dePrusio kaj difinis Berlinon sia rezidejo. Preskaŭ precize ok jarojn poste, la17-an de januaro 1709, li konfirmis tion per edikto, kiu kunigis la urbojn Berlino, Cölln, Friedrichswerder, Dorotheenstadt kaj Friedrichstadt al la "Rega Rezidurbo Berlino"(Königliche Residenz Berlin)[6]. Malgraŭ tiu kunigo la rezidejo ne povis akcepti ĉiujn homojn, kiujn ĝi allogis; ekestis antaŭurboj ĉirkaŭe.

Kiam en 1806 Prusio malvenkis kontraŭNapoleono en la bataloj de Jena kaj Auerstedt, la prusia reĝo foriris el Berlino, kaj ankaŭ ŝtataj aŭtoritatoj kaj riĉaj familioj forloĝiĝis. Ĝis 1808 la urbo estis sub francaokupacio. La19-an de novembro 1808 estis decidita nova urba regularo kun konsiderindaj reformoj; en 1809 okazis liberaj elektoj de urba deputitaro kaj ĉefurbestro. Fine de 1809 la reĝo revenis al Berlino.

En 1810 estis, laŭ propono deWilhelm von Humboldt, fondita novaBerlina Universitato, kiu evoluis kiel spirita centro de la urbo kaj allogis klerulojn. En la unua duono de la 19-a jarcento ekestis fabrikoj antaŭ la urbaj muroj; ekestis la entreprenoj AEG, Borsig, Siemens kaj aliaj kaj donis al Berlino reputacion de industria urbo. Ili provizis laborlokojn por multaj almigrantoj, kiuj kutime same loĝis ekster la kerna urbo.

Post laMarta Revolucio de 1848 la prusia reĝo devis konsenti pliajn reformojn pri civilaj liberoj kaj administracio. Sed jam en 1850 la novaj liberoj (gazetaro, kunvenoj) estis nuligitaj; triklasa balotsistemo favoris riĉulojn, la nesekreta elektado permesis influi la elektantojn. Tiu sistemo esence restis valida ĝis 1918.

En 1861 okazis aligo de pluraj antaŭurboj (Moabit, Tempelhofer Vorstadt, Schöneberger Vorstadt, Spandauer Vorstadt, Wedding) al Berlino. Pro la kreskanta influo de Prusio kreskis ankaŭ la graveco de Berlino.

Tria Regno

[redakti |redakti fonton]

Labatalo de Berlino estis la lasta granda batalo en Eŭropo durante laDua Mondmilito. Ĝi komenciĝis la 16an de aprilo 1945 post la komenco de granda ofensivo fare de laSovetunio al la ĉefurbo de laTria Regno, kaj finiĝis la 2an de majo 1945, kiam la germanaj defendantoj kapitulacigis la urbon al laRuĝa Armeo.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]
Reichstag (konstruaĵo). Rigardo de supre.
Fronta fasado de la "Ruĝa Urbodomo".
Berliner Dom (katedralo) 2006, vidata de okcidento elLustgarten (Berlin).

Pro la riĉa urba historio estas arigita en malgranda teritorio granda kvanto da historiaj monumentoj, kiaj estas:

Al tio aldoniĝas mondfamaj muzeoj (Pergamon,Bode,Egipta), tri operaj teatroj, dekoj da teatroj, centoj da kinejoj, restoracioj, trinkejoj, diskotekoj, altlernejoj, universitatoj k.a. Tio atestas ke Berlino estas urbo kun monda signifo je politika, ekonomia, scienca kaj kultura mezuroj.

LaMuzeo Brücke (germaneBrücke Museum) en Berlino estas dediĉita al la agadoj de la dresdena artgrupo "Die Brücke" (La Ponto), kiu ekzistis en la jaroj 1905–1913 kaj kunigis avangardajn pentristojn.

LaDomo de mondaj kulturoj (germaneHaus der Kulturen der Welt, akronime HKW) estas ekspoziciejo por internacianuntempa arto kaj forumo por aktualaj evoluoj kaj diskutoj.

LaNova Nacigalerio (germaneNeue Nationalgalerie) ĉe la Kulturforum estas la muzeo por 20-jarcenta arto de la Nacia Galerio.

Esperantaj vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Universitatoj kaj eduksistemo

[redakti |redakti fonton]

En la urbo ekzistas kvar ŝtatajuniversitatoj: laHumboldt-Universitato en Berlino, laLibera Universitato Berlino, laTeknologia Universitato Berlino kaj laUniversitato de Artoj Berlino. Aldoniĝas ses ŝtataj altlernejoj, pluraj privataj altlernejoj, kvar artaj altlernejoj sen universitata statuso kaj pliaj akademioj kaj konservatorioj.

LaAkademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio aŭ plejeble proksima al la germanlingva originalo Berlin-Brandenburgia Akademio de Sciencoj, germaneBerlin-Brandenburgische Akademie der Wissenschaften, latineAcademia Scientiarum Berolinensis et Brandenburgensis, estas akademio de sciencoj fondita en 1992 per ŝtata traktato inter la federaciaj landoj Berlino kajBrandenburgio. La akademio estas subjekto de publika juro kun la rajto je memadministrado.

Aliaj instancoj

[redakti |redakti fonton]

Kulturo kaj amaskomunikiloj

[redakti |redakti fonton]

Festoj

[redakti |redakti fonton]
  • Karnavalo de la Kulturoj estas multkultur(ism)a festo en Berlino, kiu okazas ekde 1996 ĉiun jaron proksimume ĉirkaŭ la pentekosta semajnfino en la kvartalo Kreuzberg.

Transporto

[redakti |redakti fonton]

Publika transporto

[redakti |redakti fonton]

Berlino havas grandan reton de publikaj transportiloj, kiun vivtenas ĉefe la firmaoBerliner Verkehrsbetriebe (Berlinaj Trafikaj Entreprenoj, BVB). Tipa koloro de metrooj, tramoj kaj busoj estas flava. Berlino estas dividita en 3 tarifajn zonojn. Por tuttaga bileto (validas ĝis la tria horo matena de la sekva tago) por zonoj A kaj B plenkreskuloj pagas 6,10 €, infanoj ĝis la 14-a jaro nur 4,40 €.

Metroo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMetroo de Berlino.
Tramo de tipo GT6NZ je Friedrichstrasse

Tramo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTramtransporto en Berlino.

Ekzistas 22 linioj, inter ili 9 noktaj linioj. Entute la tuta trakaro ampleksas preskaŭ 190 kilometrojn[7], el tio estas 108 kilometroj da trakoj sur memstara trakejo. Entute estas 377 haltejoj dum tago, dum nokto 208 da haltejoj. La averaĝa rapideco de tramoj estas 19,2 km/h[7]. Ekzistas ankaŭ 9 linioj, kiuj veturas kiel aldonaĵo al metroo[8].

Tramoj ekzistas precipe en la orienta parto de la urbo, ĉar la okcidenta dum la tempo de la divido nuligis la traman reton.

Busoj

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas 148 busaj linioj, inter ili 65 noktaj linioj. Ĉiuj tagaj linioj mezuras entute 1 703 kilometrojn (la noktaj linioj mezuras entute 799 kilometrojn[7]). Averaĝa distanco inter du sinsekvaj haltejoj estas 480 metroj. Ekzistas ankaŭ 17 linioj, kiuj veturas kiel aldonaĵo al metroo[9]. En la zonoj B kaj C oni post la 20-a horo povas peti ŝoforon halti inter du haltejoj kaj elbusiĝi (nur tra la unua pordo)[10].

Ŝipa transporto

[redakti |redakti fonton]

Berlino ofertas al loĝantoj kaj vizitantoj ankaŭ 6 ŝipliniojn (F10, F11, F12, F21, F23 kaj F24).

Fervojo

[redakti |redakti fonton]
Ĉefa stacidomoBerlin Hauptbahnhof

Loka fervojo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloS-Bahn de Berlino.

Berlino havas ankaŭ reton de regionaj trajnoj. Pri regionaj trajnoj zorgas la entreprenoS-Bahn Berlin GmbH.

Trajnkonekto

[redakti |redakti fonton]

Berlino havas rektan trajnkonekton kun multaj eŭropaj urboj (Vieno,Prago,Varsovio (Berlin-Warszawa-Express),Moskvo,Zuriko,Berno,Parizo,Kievo kaj multaj aliaj). Ĉefa kaj plej granda stacidomo estasBerlin Hauptbahnhof.

Fluga transporto

[redakti |redakti fonton]
Flughaveno Tegel

Berlino hodiaŭ havas du ĉefajn flughavenojn:Tegel kajSchönefeld. La unuan, situantan en la urbocentro (en la iamaokcidenta Berlino), oni planas en la estonteco fermi kaj anstataŭe pligrandigi la flughavenonSchönefeld. Tia sorto jam en2008 trafis laflughavenon Tempelhof. La trakonstruo de flughaveno Schönefeld spertis gravajn problemojn en 2012, kaj necesis plurfoje prokrasti la malfermon.

Flughaveno Berlino-Brandenburgo „Willy Brandt“ (IATA-kodo: BER, ICAO-kodo: EDDB) estas unu el la flughavenoj en la metropola regiono de Berlino, situanta iom ekster la urbolimoj en Schönefeld.

Biciklado

[redakti |redakti fonton]

Kompreneble la urbego estas kovrata per vasta reto da biciklaj vojoj, el kiuj tiuj borde de la multaj urbaj lagoj kaj kanaloj kaj tiuj tra iuj vastaj parkoj aparte verdas, ekzemple tra la plej centra parkegoTiergarten aŭ la verdigita tereno de la eksa flughavenoTempelhof, tre bona bicikla itinero ankaŭ estas la verda ringo ĉirkaŭ la eksa "insulo"okcidenta Berlino, kie ĝis 1990 staris laberlina muro kaj kiu estis plej severe gardita per la armeo lapolico de GDR. Krome la urbego konektatas al du vojoj de la internacia eŭropa retoEuroVelo da longdistancaj vojoj nur porbicikloj kaj aliaj senmotoraj veturiloj (precipevicradaj glitiloj): la vojoEuroVelo 2, nomata "ĉefurba vojo", okcidente gvidas alDessau,Münster,Utreĥto.Hago kaj de tie plu alBritio kajIrlando, aliflanke orienten plu alPoznano (EV9) -Varsovio (EV11) -Minsko -Moskvo. Kaj la vojoEuroVelo 7, nomata "Vojo al Romo", kondukas norden alRostock,Gedser,Kopenhago,Helsingborg,Gotenburgo kaj de tie plu traSvedio, iom traFinnlando kaj plu enNorvegio ĝis laNorda kabo, kaj suden traDresdeno,Prago,Linco,Salcburgo,Boceno,Mantovo,Florenco,Romo,Napolo ĝisKatanio enSicilio kaj de tie ankoraŭ simbole alLa-Valeto enMalto.

Famuloj

[redakti |redakti fonton]

En Berlino naskiĝis:

En Berlino mortis:

Esperantistaj famuloj rilataj al Berlino

[redakti |redakti fonton]
  • Louis Beaucaire estis ĉefo de la librovendejo en la "Domo de Francio" en Berlino ĉe Kurfürstendamm kaj Esperanto-verkisto.
  • Ulrich Becker estas Esperanto-verkisto, publicisto kaj eldonisto, studis en la Humboldt-Universitato en Berlino, kunfondis en Berlino la eldonejon Mondial, nun laboranta en Novjorko, eldonis kaj rdaktis GIL-publicaĵojn, plurfoje premiita en la Belartej Konkursoj de UEA
  • Detlev Blanke loĝis dum jardekoj en Berlino, doktoriĝis ĉe Humboldt-Universitato, estis sekretario de laEsperanto-Asocio de GDR,redaktoro deder esperantist kaj deInterlinguistische Informationen, ekde 1991 prezidanto deGesellschaft für Interlinguistik (asocio pri interlingvistiko), komitatano kajhonora membro de UEA
  • Wera Blanke estas aktorino kaj berlina esperantistino, kiu grave agadas sur la kampo de terminologio, ricevis la Eugen-Wüster-Sonderpreis 2006
  • Ulrich Brandenburg estas germanadiplomato, interalie estis germana ambasadoro enMoskvo kajLisbono, estis prezidanto deGEJ, estas membro de laHonora Patrona Komitato de UEA kaj prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.
  • Théophile Cart, prezidanto de laAkademio de Esperanto, studis en Berlino.
  • Viktor Falkenhahn estisliteratur- kajlingvosciencisto – polonisto, baltisto,interlingvisto kajaltlerneja instruisto. Li estis profesoro ĉeHumboldt-universitato en Berlino, membris enCentra Laborrondo Esperanto kaj Centra Estraro de GDREA kaj estis kunfondinto kaj de 1970 ĝis 1981 prezidanto de Fakgrupo Interlingvistiko/Esperantologio en GDREA, antaŭulo de Gesellschaft für Interlinguistik.
  • Jean Forge (Jan Fethke) estis scenaristo, filmreĝisoro, Esperanto-instruisto, esperantlingva verkisto.
  • Wilhelm Julius Förster estis astronomo, profesoro ĉe la Berlina Universitato, estro de la Berlina Steloobservatorio, pacifisto, kunfondinto de URANIA en Berlino, honora prezidanto de la "Delegacio por alpreno de la lingvo internacia", membro de Esperantista Societo Berlino ekde 1908, prezidanto deISAE 1912
  • Alfred Hermann Fried, nobelpremiito en 1911, estis kunfondinto deDeutsche Friedensgesellschaft, gvidis librovendejon kaj eldonejon en Berlino, kunfondis la unuan Esperanto-grupon en Berlino, estis aŭtoro de Esperanto-lernolibro.
  • Julius Glück estis grava Esperanto-instruisto, organizanto de berlina Esperanto-movado kaj publicisto en la tempo inter la du mondmilitoj
  • Ursula Grattapaglia estas germandevena brazila esperantistino, administrantino de la fondaĵoBona Espero enBrazilo kun ŝia edzoGiuseppe, aktiva membro de la junularo Esperanto-movado en Berlino Neukölln en la 1950-aj jaroj
  • Lena Karpunina estis rusdevena Esperanto-verkistino, vivinta en Berlino de1993 ĝis la frua morto en 2013, membro de la Akademio de Esperanto, ofte premiita ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA
  • Max Josef Metzger estis katolika pastro, pacifisto, pioniro de ekumeno, prezidanto de Internacio Katolika, eldoninto de la gazeto "Katolika Mondo" kaj de aliaj Esperanto-publikaĵoj, ekzekutita en 1944 en la punprizono Brandenburg-Görden
  • Ludwig Renn estis verkisto, vivinta en Berlin, verkis komence de la 1930-aj jaroj en Esperanto, iniciatis en 1931Internacian Asocion de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj (IAREV)
  • Roland Schnell estas aktivulo en diversaj kampoj, interalie iniciatanto de laMotorboato Esperanto, blogisto[11] kaj tradukanto de la libroMetropoliteno al lagermana.
  • Ludwig Schödl estis pedagogo, laborista esperantisto, gvidisGLEA-grupon en Berlino 1932, kunlaboris en PEK, agadis por legaliĝo de Esperanto en GDR, iniciatis kunvenojn de berlinaj esperantistoj ekde 1960, verkis kaj publikigis la unuan Esperanto-lernolibron en GDR en 1967
  • Raymond Schwartz tie loĝis kaj priskribas tiun tempon en sia romanoKiel Akvo de l' Rivero.
  • Adolf Schmidt estis geofizikisto, eminenta termagnetisto, profesoro pri geofiziko en la Berlina Universitato, kunfondinto kaj unua prezidanto de la Esperantista Societo Berlino 1903-1908, poste honora prezidanto, pioniro de Esperanto en Germanio, pacifisto
  • Karl Schulze estis juristo, tradukis abunde verkojn el la germana literaturo al Esperanto
  • Chuck Smith estas fondinto de la Esperanto-vikipedio, gvidanto de laDuolingo-Esperanto-teamo kaj kunkreinto deAmikumu; li estis proklamita "Esperantisto de la jaro 2015" de la revuoOndo de Esperanto. Li devenas el Usono kaj loĝas ekde 2008 en Berlino.
  • Philipp Sonntag estas fizikisto, verkisto kaj publicisto, kiu en la teamo de Carl Friedrich von Weizsäcker (1964–1978) partoprenis en ties esploroj pri militsekvoj kaj militprevento kaj publikigis pri tio kaj pri aliaj socipolitikaj temoj proprajn ellaboraĵojn. Lastatempe li verkas socikritikajn prefere sciencfikciajn satirojn kaj publiciste agadas por Child Survivors en Germanio kaj aliaj unuiĝoj. Li estas estrarano de ELBB kaj okupiĝas pri aktualigita homaranismo.
  • Adolf Sproeck estis metiisto, verkisto, socialdemokrato, distrikta parlamentano en Berlino Prenzlauer Berg, fondis la unuan laboristan Esperanto-grupojn en Berlino en 1911, prezidanto de Laborista Esperanto-Unuiĝo Berlino, Esperanto-instruisto, redaktoro de GLEA-gazeto "Der Arbeiter-Esperantist", prezidanto de Esperanto Ligo Berlino 1950-1971
  • Hildegard Stolpe estisinĝeniero pormaŝinkonstruado, studis ĉe laTeknika Universitato kaj poste laboris tie, apartenis al la Akademia Senato, sin engaĝis en la projekto SENTHA de la Instituto por Laborsciencoj de TU Berlin, dum jardekoj gvidis la Esperanto-grupon Kompreno en Berlino-Charlottenburg, ricevis la Federacian Meritkrucon en 2006
  • Hermann Tautorat longe estis koro de la berlina Esperanto-vivo, iniciatinto deEspoteko, kaj gastiganto deĴaŭda Rondo.
  • Vladimir Varankin vivis kelkan tempon en Berlino kaj uzis siajn spertojn en sia romanoMetropoliteno..
  • Wilhelm Wetekamp estis gimnazia profesoro, reformpedagogo, politikisto, pioniro de naturprotektado en Prusujo, kunfondinto de la Esperantista Societo Berlino en 1903, gvida persono de la berlina Esperanto-movado ĝis komence de la 1930-aj jaroj, Esperanto-instruisto
  • Wilhelm Wittbrodt estis reformpedagogo, rektoro de unu el la Rütli-lernejoj en Berlino Neukölln, socialdemokrata politikisto, Ĉefa Lernejkonsilanto en Neukölln, prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino

Esperanto-komunumo en Berlino

[redakti |redakti fonton]

Ekde jardekoj en Berlino loĝas multaj Esperanto-parolantoj.

Organizita Esperanto-movado ekestis en 1903 per fondo de Esperantista Grupo Berlina en Prinzenstraße 95 (BerlinoKreuzberg).

Nuntempe (en 2020)Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio kiel landa ligo deGermana Esperanto-Asocio por Berlino kajBrandenburgio havas sidejon en Esperanto-butiko kaj GEA-oficejo en Katzbachstraße 25, Berlino Kreuzberg. Ĝi okazigas kelkajn Esperanto-kultur-aranĝojn en Berlino, ekzemple la tradician Someran Feston surEsperantoplaco en Neukölln, renkontiĝojn en Zamenhofparko kaj en Oranĝerio en Lichtenberg, ekspoziciojn kaj prelegojn de en-kaj eksterlandaj esperantistoj. ELBB  flegas specialajn rilatojn al kelkaj regionaj organizaĵoj dePola Esperanto-Asocio. Ĝi estas membroorganizo de FAS Kiezspinne (kvartala unuiĝo en Berlino Lichtenberg) kaj kunlaboras kun diversaj institucioj kaj unuiĝoj en Berlino.

Ĉiumonate kunvenas Esperanto-rondoj, kiuj havas diversajn fokusojn kaj kunvenas unu- ĝis kvarfoje monate:Ĵaŭda Rondo (konversaciaj vesperoj en Esperanto-butiko Berlin),Plenbuŝe! (vizito de diverskulturaj restoracioj), luda rondo (renkontiĝas en glaciaĵejo-kulturkafejoKibo por ludi diversspecajn tabloludojn), grupo Lietzensee (maljunuloj), Lunde ĉe Viktoriaparko (temaj aranĝoj en Esperanto en Esperanto-butiko Berlin), grupo de EsperantoLand (renkontiĝoj en kafejo Lichtblick).[12]

LaEsperanto-Stacio estas internacia renkontiĝejo en la vilaĝo Halbo (germaneHalbe, sorabe Łobje) tuj sude de Berlino. Ĝi konsistas el du domoj, la stacidomo kaj la stokejo kaj krome uzas la apudan eventejon Kaiserbahnhof (esperante Imperiestra Stacio).

Berlino gastigas internaciajn aranĝojn

[redakti |redakti fonton]

Universala Kongreso de Esperanto 1999

[redakti |redakti fonton]

De 31-a de julio ĝis 7-a de aŭgusto 1999 la84-a Universala Kongreso de Esperanto kun la temo: "Tutmondiĝo – ŝancoj por paco?" kunvenigis 2712 Esperanto-parolantojn el 66 landoj en Berlino.  Dum 8 tagoj okazis pli ol 190 unuopaj aranĝoj – kulturaj, sciencaj kaj ekskursaj, kunvenoj de UEA- instancoj kaj de fakaj organizaĵoj de la internacia Esperanto-komunumo. Ĉefa kongresloko estis la Internacia Kongresa Centro (ICC) en Charlottenburg.

Kongresanoj interesiĝis ankaŭ por la vivo en la germana ĉefurbo 10 jarojn post falo de la Berlina muro. La Ĉefurbestro de Berlino Eberhard Diepgen, membro de Honora Komitato por la UK, skribis en akcepta letero unu jaron antaŭe al la LKK-prezidantoprof. Wickström interalie:

„Ĝojigas min ege, ke la Universala Kongreso unuafoje okazos venontjare en Berlino. Tio estas por la germana ĉefurbo pozitiva, estonten direktanta signalo. Berlino krome ofertos ekster la kongresaranĝoj multfacetajn ekzemplojn por kunestado de la kulturoj kaj per tio miaopinie estos ideala aranĝloko.”[13]

La nepo de la Esperanto-fondintoLouis-Christophe Zaleski-Zamenhof en sia salutmesaĝo dum solena inaŭguro de la UK diris:

„Bonvolu akcepti miajn tradiciajn, sincerajn salutojn al vi ĉiuj, kunvenintaj por kongresi en Berlino, … urbo kie oni iam ordonis, ke Esperanto malaperu, sed urbo  kiu fariĝas por la semajno venonta la ĉefurbo de Esperantujo; …”[14]

Berlino estis unu el la gastigantaj urboj de laFutbala Mondpokalo 2006

Aperis rilate al la UK Esperanto-versio de la mapo „Berlin Centro“ de Pharus-eldonejo[15] kaj Berlin-poŝgvidilo por esperantistaj turistoj en eldonejo mondial.[16] Deutsche Post (Germana Poŝto) uzis porokazan stampon kun la dato 7-a de aŭgusto (Modelo: Hans-Joachim Wolf, Berlino) en poŝtoficejo la 9-an de aŭgusto.

Futbala Mondpokalo 2006

[redakti |redakti fonton]

Inter la 9-a de junio kaj la 9-a de julio 2006 en Germanio okazis laFutbala Mondpokalo, interalie en Berlino. En la plej granda stadiono de tiu turniro, laOlimpika Stadiono en la okcidenta parto de la urbo, kiu havas 66.021 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj kaj ankaŭ la 9-an de julio lafinalo. Oficiala festostrato por futbaloŝatantoj estis laStrato de la 17-a de junio en la parkoTiergarten urbocentre. Sur tiu strato, kaj ankaŭ sur la placojPlatz der Republik kajPotsdamer Platz estis ekranegoj, helpe de kiuj spekteblis ĉiuj matĉoj.

Partneraj urboj[17]

[redakti |redakti fonton]

Krome ankaŭ la 12 urbodistriktoj havas multajn partnerajn rilatojn al aliaj urboj. Pri tio vidu la unuopajn artikolojn pri la urbodistriktoj.

v  d  r
Urbodistriktoj deBerlino
blazono de Berlino

Galerio

[redakti |redakti fonton]
  • La centro de Berlino
    La centro de Berlino
  • Panoramo de urbo Berlino
    Panoramo de urbo Berlino
Panorama vido de la urbo je 2021
Panorama vido de la urbo je 2021

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. [1]
  2. urba statistiko laŭ stato fine de 2017
  3. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2010-05-14. Alirita 2010-04-27 .
  4. fonto: retejopresse.tk. Aliritane plu atingebla .[rompita ligilo]
  5. The medieval trading center (angle). Landesarchiv Berlin. Arkivita ella originalo je 2015-09-24. Alirita 2013-04-16 .
  6. Horleman, Bernd (red.); Mende, Hans-Jürgen (red.). Berlin 1994. Taschenkalender, Edition Luisenstadt Berlin, Nr. 01280 (germane).
  7. 7,07,17,2 Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2010-04-10. Alirita 2010-04-06 .
  8. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2010-04-10. Alirita 2010-04-06 .
  9. [2]
  10. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2010-03-30. Alirita 2010-04-06 .
  11. Esperantoplatz (germane). Arkivita ella originalo je 2010-07-15. Alirita 2013-04-16 .
  12. Blogo: Esperanto en Berlino kaj Brandenburgio
  13. Letero de Eberhard Diepgen al prof. Wickström la 9-an de marto 1998, ELB-arkivo.
  14. Salutmesaĝo de Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof. En: Revuo Esperanto en septembro 1999, p.144.
  15. PHARUS-MAPO BERLIN-Centro. MALGRANDA ELDONO en Esperanto 1:16000 POR VIZITANTOJ DE BERLIN. Esperanto-tradukoDieter Berndt. Pharus-Verlag, Berlin 1999.
  16. „Berlino por turistoj. Praktika poŝgvidilo por esperantistoj”. Tekstoj de Ulrich Becker, fotoj de Ingo Knechtel. mondial verlag. Berlin 1999.
  17. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2008-08-22. Alirita 2010-04-13 .

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • (eo) Fritz Wollenberg,De Esperantoplaco al Hasenheide / Vom Esperantoplatz zur Hasenheid/Reise durch Berlin und seine Esperanto-Kultur, Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo, eldonejo Fritz Wollenberg, 2022. Dulingva, kolorilustrita urbogvidilo. Dua volumo.[3]ISBN 9783982396521
  • (eo) Fritz Wollenberg,De Zamenhofparko al Rummelsburger See / Vom Zamenhofpark zum Rummelsburger See, Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo / Reise durch Berlin und seine Esperanto-Kultur, Eldonejo Fritz Wollenberg, 2021. Dulingva, kolorilustrita urbogvidilo,ISBN 9783982396507.
  • (eo) Fritz Wollenberg (Red.):Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj,Jubilea Libro 1903-2014, Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Hrsg.), Mondial, Novjorko – Berlino 2017 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto),ISBN 978-1-59569-340-2.
  • (eo) Fritz Wollenberg (Red.):Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino:Jubilea Libro 1903 - 2003. Esperanto-Ligo Berlino (Hrsg.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto),ISBN 1-59569-043-3.
  • (de) Udo Arnold:Preußen und Berlin. Verlag Nordostdeutsches Kulturwerk, Lüneburg 1981.
  • (de) Horst Bosetzky, Jan Eik:Das Berlin-Lexikon. Jaron Verlag, Berlin 1998,ISBN 3-932202-57-0.
  • (de) Michael Bienert:Literarisches Berlin: 100 Dichter, Schriftsteller und Publizisten; Wohnorte, Wirken und Werke. 3. Aufl. Verlag Jena 1800, Berlin 2013,ISBN 978-3-931911-18-8.
  • (de) Christian Härtel:Berlin. Eine kleine Geschichte. Unter Mitarbeit des Bildarchivs Preußischer Kulturbesitz, bebra-Verlag, Berlin 2003,ISBN 3-89809-041-8. (angle, itale kaj hispane)
  • (de) Jacob Hein:Gebrauchsanweisung für Berlin. Vollständig überarbeitete Neuausgabe. Piper, München 2009,ISBN 978-3-492-27576-7.
  • (de) Joachim Herrmann u. a. (Hrsg.):Berlin. Ergebnisse der heimatkundlichen Bestandsaufnahme. 1. Auflage 1987, Akademie-Verlag Berlin, Doppel-Band 49/50 der ReiheWerte unserer Heimat,ISBN 3-05-000379-0.
  • (de) Dieter Hoffmann-Axthelm:Osten Westen Mitte – Spaziergänge durch das neuere Berlin. edition.fotoTAPETA, Berlin 2011,ISBN 978-3-940524-14-0.
  • (de) Stefan Krätke:Berlin – Stadt im Globalisierungsprozess. In:Geographische Rundschau. 56 (4), 2004, S. 20–25,ISSN0016-7460.
  • (de) Heinz Kullnick:Berliner und Wahlberliner. Personen und Persönlichkeiten in Berlin von 1640–1914. Hayn, Berlin 1961.
  • (de) Kurt Pomplun:Berliner Häuser – Geschichte u. Geschichten. 2. Aufl. Hessling, Berlin (1975), Berliner Kaleidoskop; Bd. 14,ISBN 3-7769-0119-5.
  • (de) Wolfgang Ribbe (Eld.):Geschichte Berlins. 2 Bände. 3. Auflage. Berlin 2002. (Veröffentlichungen der Historischen Kommission zu Berlin, Standardwerk anlässlich des 750. Jubiläums von Berlin)
  • (de) Bodo Rollka (Eld.):Berliner biographisches Lexikon. Haude & Spener, Berlin 1993. (2. Auflage. 2003)
  • (de) Jutta Rosenkranz (Eld.):Berlin im Gedicht – Gedichte aus 250 Jahren. 2. Aufl. Husum Druck u. Verlagsgesellschaft, Husum 2006,ISBN 3-89876-264-5.
  • (de) Susanne Stemmler, Sven Arnold (Eld.):New York – Berlin, Kulturen in der Stadt. Wallstein, 2008,ISBN 978-3-8353-0328-7.
  • (de) E. R. Uderstädt:Berlin – wie es nur wenige kennen, mit Zeichnungen von Kurt Schulze, Norddeutsche Buchdruckerei und Verlagsanstalt A.G., Berlin 1930 (mit vielen Vorkriegs-Fotografien)Informoj pri Berlino en katalogo de laGermana Nacia Biblioteko (germane)
  • (de) Reimer Wulf (Fotoj), Karl Kessler (Teksto):Über den Dächern des Neuen Berlin. Herbig, München 2004,ISBN 3-7766-2403-5, Luftaufnahmen-Dokumentation, 200 S.
  • (de) Berlinische Lebensbilder. Historische Kommission zu Berlin. Hrsg. von Uwe Schaper in Verbindung mit dem Landesarchiv Berlin. Duncker & Humblot, Berlin 1987 ff. Bislang 10 thematische Einzelbände (Stand 2015).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Federaciaj landoj deGermanio
Flago de Germanio
v  d  r
Urboj enGermanio kun pli ol 100 000 loĝantoj
1.000.000+Flago de Germanio
500.000+
200.000+
100.000+
v  d  r
Eŭropajĉefurboj
Eŭropo
Eŭropo


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la14-a de aŭgusto 2022 akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Tiu ĉi artikolo estisartikolo de la monato enFebruaro de la jaro2024.
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Berlino&oldid=9204407"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp