Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Berbegal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berbegal
municipality of Aragon(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo22131
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro325  (2024)[+]
Loĝdenso7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo41° 57′ N,0° 0′ O(mapo)41.950Koordinatoj:41° 57′ N,0° 0′ O(mapo)[+]
Alto512 m[+]
Areo49,03102 km² (49 03. 102 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Berbegal (Provinco Ŭesko)
Berbegal (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Berbegal
Berbegal (Hispanio)
Berbegal (Hispanio)
DEC
Situo de Berbegal

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoBerbegal[+]
vdr

Berbegal [berbeGAL] estas loĝloko kaj municipo deHispanio, en la sudo de la komarkoSomontano de Barbastro (kies ĉefurbo estasBarbastro) apartenanta al la centro de laProvinco Huesko (regionoAragono).

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarkoSomontano de Barbastro, inter riverojCinca kaj Alcanadre. Ĝi limas okcidente kunTorres de Alcanadre kajLaperdiguera, norde kunLaluenga, oriente kunIlche kaj sude kunPeralta de Alcofea.

La loĝloko Berbegal mem (512 msm)[1] estas je 50 km sudoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-1223 kunPeralta de Alcofea sudokcidente kaj kunIlche oriente. Krome la A-1216 komunikas kunLaperdiguera nordokcidente.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La loko devenas de romianoj pro la kreo de setlejo je la servo de ŝoseo kiu komunikis inter urbojIlerdo kajOsko.

La areo ja estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia reton de irigacio kaj loknomojn, kiel propra "Berbegal" mem, kiu devenus de la araba بيربغال BIR​ BIGĀL "puto de muloj" aŭ de بير بقال BIR BIQĀL, "puto de vendisto".[2] Pri la kristana mezepoka historio estas multaj dokumentoj. En 1174 la reĝo Alfonso la 2-a de Aragono donis al la episkopo de Huesca la preĝejojn de Pertusa kaj Berbegal.[3] En 1258 la reĝo Jakobo la 1-a de Aragono donis al Pedro Martín de Luna la duonon de la impostado kaj la liberigon de militservo al Berbegal.[4] En 1294 la loko estis de reĝlando (ne de senjorlando).[5] En 1409 la reĝo Marteno la 1-a de Aragono donis al Pedro de Torrellas la loĝlokon Berbegal, kun ties domaroj.[6] En 1510 la reĝo Ferdinando la 2-a de Aragono konfirmis la atribuon favore al Pedro de Torrellas.[7]

Komence de la19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum laHispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Berbegal kie oni malaltiĝis el 1 120 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 335 loĝantoj (2022).[8]

Aktualo

[redakti |redakti fonton]

La lokaekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, kaj ĉefe vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kajrura turismo. Estas kelkaj malgrandaj industrioj kaj vinproduktejoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo de Berbegal (romanika), la ermitejoj de Sankta Gregorio kaj de Sankta Águeda, la ruinoj de konstruaĵo tradicie atribuita al latemplanoj, la fontano de Sankta Gregorio, kun bestotrinkujo kaj lavujo (16-a jarcento), partoj de la romia ŝoseo Ilerda-Osca, restaĵoj de la ibera setlejo "Las Coronas", kaj aliaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokojn.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Gobierno de Aragón.«Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)».Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.
  3. (DURÁN, Colección diplomática de la catedral de Huesca, Nº. 302)
  4. (SINUÉS, nº. 476)
  5. (SINUÉS, nº. 477)
  6. (SINUÉS, nº. 483)
  7. (SINUÉS, nº.495)
  8. INE (eld.).«Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989).Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Berbegal&oldid=7981948"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp