Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Benino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝonBenino (apartigilo).
Benina Respubliko
République du Bénin

Flago de Benino

Blazono de Benino

DetalojDetaloj
Nacia himno:L'Aube Nouvelle
La nova tagiĝo
Nacia devizo:Fraternité, Justice, Travail
Kunuleco, justeco, laboro
Situo
suverena ŝtato
landoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboPorto-Novo
Oficiala(j) lingvo(j)franca
Uzata(j) lingvo(j)fonua
joruba
Plej ofta(j) religio(j)kristanismo
islamo
Areo112,622 km²
- % de akvo1,8 %
Loĝantaro13 301 694 (2021) (2023)
Loĝdenso118 loĝ./km²
LoĝantojJoruboj
Fulboj
Horzono+1
Interreta domajnobj
LandokodoBJ
Telefona kodo229
Plej alta punktoMont Sokbaro
Plej malalta punktoGolfo de Benino
Politiko
Politika sistemoPrezidenta respubliko
ŜtatestroPatrice Talon
ĈefministroPatrice Talon
Nacia tago1-a de aŭgusto
Sendependiĝo disdeFrancio1-a de aŭgusto1960
Ekonomio
ValutoOkcidentafrika franko (XOF)
MEPlaŭ 2012
– suma$7,43 mlrd
– pokapa$ 794
 
Membro de
Tutmonda Pridogana Organizo(1998–)
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj(1998–)
Multflanka Investo-Garantia Agentejo(1994–)
Observejo Ekonomika kaj Statistika de Afriko Sub-Sahara(1993–)
Unuiĝintaj Nacioj(1990–)
Internacia Financa Korporacio(1987–)
Organizaĵo de Islama Kunlaboro(1983–)
Internacia Civildefenda Organizaĵo(1972–)
Internacia Organizaĵo de la Franclingvio(1970–)
Internacia Centro por Aranĝo de Investaj Disputoj(1966–)
Internacia Evoluiga Asocio(1963–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1963–)
Interpol(1962–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1961–)
Universala Poŝta Unio(1961–)
Internacia Telekomunika Unio(1961–)
Unesko(1960–)
Monda Organizaĵo pri Sano
Afrika Unio
Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj
Traktato pri Atoma Nedisvastigo
Afrika Kontinenta Liberkomerca Areo
Monda Organizaĵo pri Komerco
Afrika Banko por Disvolviĝo
Conseil de l'Entente(en)Traduki
Organizaĵo por Harmoniigo en Afriko pri Komerca Juro
Grupo de Afrikaj, Karibaj, kaj Pacifikaj Ŝtatoj
Multinational Joint Task Force(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Esperanto-movado
Landa E-asocioAsocio de Beninaj Esperantistoj
vdr

Benino (france Bénin) estas ŝtato en OkcidentaAfriko. Ĝi limas okcidente alTogolando, norde alBurkina Faso kajNiĝero, oriente alNiĝerio kaj sude al laGvinea Golfo. Antaŭ la jaro 1975, la lando nomiĝisDahomeo. Tiu nomo rilatas al la tiamaReĝlando Dahomeo.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La lando situas inter la riveroNiĝero en la nordo kaj la marborda ebenaĵo en la sudo. Ĝi longas entute 650 km kaj larĝas maksimume 320 km. La nordo konsistas plejparte elsavano kaj semi-aridaj montoj. Meze de la lando troviĝas lamontaro Atakora, kies plej alta punkto en Benino estas la monto Sagboroa kun altitudo egala al 658 metroj. La sudo de la lando konsistas el malalta marborda ebenaĵo kunmarĉoj, lagoj kajlagunoj kiel la lago Nokoué aŭ la laguno de Porto Novo.

La plejparto de la loĝantaro vivas en la sudaj marbordaj ebenaĵoj, kie la plej grandaj urboj estas koncentritaj, inkludePorto Novo kajKotonuo (Cotonou).

La lando situas en tropika zono, la klimato estas varma kaj humida kun relative malmulte da pluvo, kvankam estas du pluvaj sezonoj (de aprilo al julio kaj de septembro al novembro).

LaNacia Parko W inkludas areojn de tri landoj, nomeNiĝero, Benino kajBurkino.

LaInternacia Kortumo, bazita en Hago, en julio 2005 difinis la finan limon inter Benino kaj Niĝero sur la insuloj en la lito de la Niĝero kaj Mekrou: naŭ insuloj estis konceditaj al Benino kaj dekses, inkludante tiun de Lete, al Niĝero.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloReĝlando Dahomeo.

Benino estiĝis de laReĝlando Dahomeo, afrika reĝlando lokita en la sud-okcidento de la nuna Benino inter la 17-a jarcento kaj la fino de la 19-a jarcento. Reĝlando Dahomeo kreskiĝis sur la altebenaĵo de Abomey en la komenco de la1600-aj jaroj kaj fariĝis regiona potenco je la18-a jarcento per la konkerado de strategiaj urboj de la Atlantika marbordo, speciale lahaveno deOuidah. Dum la plejmulta parto de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, ĝi estis grava regiona ŝtato, kiu prosperis pro la komercado de sklavoj kun la eŭropanoj, precipe la portugaloj kaj la nederlandanoj. Ĝi estis grava loko por latraktado de la atlantikaj sklavoj, eble liverinta ĝis 20% de la sklavoj en Eŭropo kaj en Ameriko. La marbordo de la regno tiel fariĝis konata kiel la "Marbordo de sklavoj". Malnova portugala fortikaĵo, nun muzeo, en la marborda urbo deOuidah memoras la komercon de sklavoj.

Je la mezo de la 19-a jarcento multaj brazilaj eksaj sklavoj (Aguda) establiĝis en urboj kielPorto-Novo kaj Ouidah kie koncentriĝas la komerco. Kulture ili havis gravan influon sur la loka loĝantaro, ĉefe la joruba.

Dum la 19-a jarcento la regno disfalis tiel la francoj sukcesis en 1892 preni grandan parton de la areo sub ilia kontrolo. En1894, la reĝlando estis integrita al laFranca Okcidenta Afriko kiel laFranca Dahomejo.

Pejzaĝo en la montaro Atakora
Benino kaj ĝia najbaraj landoj

De la tiama regno restas lareĝaj palacoj de Abomejo kiuj estaskultura heredaĵo deUnesko.

En 1958 la lando akiris sendependecon kiel la Respubliko de Dahomey, kaj la1an de aŭgusto1960 la lando fariĝis plene sendependa.

La sekvaj dek du jaroj estis markitaj de kronika malstabileco, la eksaj koloniaj elitoj, plejparte el la Sudo, disputis pri povo.Okazis pluraj puĉoj kaj ŝanĝoj de registaro.

La politika sceno estis regita de Sourou Apithy, Hubert Magiistino, kaj Justin Ahomadegbé. Ĉiu el ili reprezentis malsaman parton de la lando. Tiuj tri figuroj atingis interkonsenton en 1970 por formi prezidantan konsilion. En 1972, la prezidanta konsilio estis renversita per militista puĉo direktita de Mathieu Kérékou. Li enkondukis marksisman registaron kaj renomis la landon al Popola Respubliko de Benino en 1975.

Je la fino de la 80-aj jaroj Kérékou forlasis marksisman ideologion post ekonomia krizo kaj decidis establi denove demokration. En 1991 li perdis la prezidentajn balotojn kaj iĝis la unua nigra afrika prezidanto kiu demisiis post elektoj. Li estis postsekvita de Nicéphore Soglo. En la prezidantaj balotoj en 1996, Kérékou venkis Soglon kaj reiĝis prezidento. En la 2006-aj prezidentaj balotoj Kérékou ne estis plie elektebla kaj estis postsekvita de Yayi Boni kiu estis reelektita en 2011.

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKronvirusa pandemio de 2019-2020-2021 en Benino.

Gravaj urboj en Benino

[redakti |redakti fonton]

Porto Novo estas la ĉefurbo, ĉar tie staras la sidejo de la Parlamento.

Kotonuo estas la plej granda kaj grava urbo, ĉar tie staras la sidejo de la Registaro, ĉiuj ministrejoj, ĉiuj ambasadejoj. Plie Kotonuo estas grava, ĉar estas haveno. Estas trajnlinio el Kotonuo al la nordo tra la tuta lando, trajnoj transportas nur varojn.

Ouidah situas marborde okcidente de Kotonuo. Inter la du urboj laŭ laAtlantiko troviĝas la Fiŝkaptista Strato (La Route des Pêches), kiu trairas belegajn plaĝojn. En Ouidah situas la Pordo de Ne Reveno (La Porte de Non Retour), monumento memore al la Sklava Periodo.

Abomejo (Abomey) situas proks. 100 km norde de Kotonuo. Abomejo gravas pro historiaj kialoj.

Grand-Popo estas la ĉelima urbo okcidente sur la limo alTogolando.

Lokossa, Bohicon, Savalou, Pobé, Kétou, Dassa, Savé, Parakou, Djougou, Kandi, estas aliaj beninaj urboj.

Demografio

[redakti |redakti fonton]

Etnoj kaj lingvoj

[redakti |redakti fonton]

Ĉefaj lingvoj estas lajoruba kaj lafonua kaj ene de tiu estas ekzemple lakotafonua lingvo.

Inter la etnoj de Benino troveblas

Religio

[redakti |redakti fonton]

Laŭ oficiala statistiko loĝantaro distribuiĝas laŭ religioj tiele: 48,5%kristanoj, 27,7%islamanoj kaj 14,2% adeptoj devuduo. Tamen iuj fakuloj opinias ke efektive vuduo okupas la unuan lokon, ĉar ĉiuj beninanoj kredas kaj iugrade praktikas ĝin. La 9-an kaj la 10-an de januaro okazas nacia festo de vuduo, kiu ekde 2024 nomiĝasVodun days[1].

Politiko

[redakti |redakti fonton]

LaPrezidanto de Benino estas ŝtatestro de Benino, eksa Dahomejo. Li estas kaj ŝtatestro kaj reganto de la registaro. La prezidanton oni elektas por kvinjara periodo.

Ekstera politiko

[redakti |redakti fonton]

Benino apartenas al laAKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 nacioj el la regionojAfriko,Karibio kaj laPacifiko. La aktuala gvida politika dokumento por la modelo de politika kunlaboro de laAKP-statoj kun laEŭropa Unio estas laKonvencio de Kotonuo, kiu subskribiĝis en la benina urbo kaj ekde2000 tre kundifinas la mondan interŝtatan politikon.

Benino apartenas al la CEDEAO: Ekonomia Komunumo de okcidentafrikaj Ŝtatoj (Communauté Economique des Etats de l'Afrique de l'Ouest), kiu grupigas 15 Ŝtatojn.

Benino membras en Ekonomia kaj Mona Unuiĝo de Okcidenta Afriko (Union économique et monétaire ouest-africaine) (UEMOA)

Esperanto en Benino

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEsperanto en Benino.

Esperanto estas reprezentita de pluraj asocioj.

EkzistasBenina Esperanto-Asocio (ABE) fondita en1983 fare dePrivas Tchikpe. Ĝi havas agnoskon de la edukministrejo, do je ŝtata nivelo.

EkzistasAsocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE), fondita en2000, kun rilatoj alUniversala Esperanto-Asocio. Ĝi havas agnoskon je departementa provinca nivelo.

Ekzistas ankaŭAmikeca Esperanto-Klubo kajILEI-sekcio kun sekciestroKarlo Alofa.

Ekzistas plieScio Sen Bariloj (SSB) ekde2009 fondita dePrivas Tchikpe kajMireille Grosjean.


Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Jean Sovon (2024-01-25) En Benino, la nacia festo de vuduo iĝas “Vodun days” (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita ella originalo je 2024-02-01. Alirita 2024-03-l05 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Benino&oldid=9041071"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp