PapoBenedikto la 8-a, naskiĝis kiel Teofilakto la 2-a, dua filo de grafo Gregorio, apartenis al nobela familio de laGrafoj de Tuskolo, same kiel la antaŭulo kaj onklo, papoBenedikto la 7-a (974-983). Se duba restas la ebla parenceco de la papojHadriano la 1-a,Hadriano la 3-a kajSerĝo la 3-a kun la Grafoj de Tuskolo, certas ke almenaŭ aliaj tri membroj de tiu familio estis aligitaj al la pontifika seĝo: papoJohano la 19-a,Benedikto la 9-a, kaj la kontraŭpapoBenedikto la 10-a.
Al li estis oponigita laKontraŭpapo Gregorio la 6-a, kiu lin devigis forkuri el Romo.
Tiu kontraŭpapo Gregorio estis apogita de la familioKrescencoj, kiu jam antaŭe estis sukcesinta elektigi la lastajn tri papojn, nomeJohano la 17-a,Johano la 18-a kajSerĝo la 4-a; nun kun la morto de papo Serĝo kaj de ilia familiĉefo Johano Krescenco la 3-a, ili sin vidis forprenita, interprene de Tuskula Grafoj, la povon sukcesigi por sia proponita kandidato.
Johano Krescenco la 3-a forpasis la 18-a de majo: li apenaŭ sukcesis proponi sian kandidaton, sed jam la “Tuskulanoj” altrudis sian kandidaton kaj la morto alveninta tuj post igis senutilaj liajn klopodojn. Estis ankoraŭ viva la onklo de Johano Krescenco la 3-a (+1020); sed tiu jam de antaŭ la morto de la nevo perdis ĉiun influkapablon.Papo Gregorio la 6-a, unua, helppetis alHenriko la 2-a de Germanio tiama imperiestro de laSankta Romia Imperio, sed Henriko, post dekomenca bonakcepto por Gregorio, fine rekonis la kanonikecan elekton de Benedikto la 8-a; du jarojn pli malfrue, en1014, Benedikto kronos Henrikon imperiestro, kion fari ekpretiĝus ankaŭ Gregorio la 6-a.
Dum la papado de Benedikto la 8-aSaracenoj daŭrigis siajn atakojn sur la eŭropaj orientaj marbordoj sukcesante krei establiĝon enSardio. Ankaŭ laNormandoj komencis establiĝi enItalio samepoke. Papo Benedikto, kune kun Henriko, kunigis koncilion enPavio (1022) kie estis promulgitaj dekretoj por la reformo de la klerikara stato: oni insistis aparte surklerika senedzineco.[1]
Estis ankaŭ redekretitaj normoj por malkutimigisimonion kaj laduelon tiam vaste praktikatan.
- ↑"La decida turnopunkto por la reforma movado estiĝis dum la Pavia koncilio en 1022. Kune prezidita de imperiestro Henriko kaj papo Benedikto, la koncilio aprobis kaj promulgis serion da dekretoj por korekti la “kondiĉon de abomeno” de la episkopoj kaj ties malmoderaĵojn, specife ligitaj al la komercado de la ekleziaj propraĵoj”. R. Paternoster en[1]Arkivigite je 2010-02-11 per la retarkivoWayback Machine.
Category:Benedictus VIII[2]. Wikimedo Commons