Benalup-Casas Viejas estasurbeto kajmunicipo de la Aŭtonoma KomunumoAndaluzio, en laprovincoCádiz, sude deHispanio.La areo de la municipo estas 58 km2 kie loĝas 7038 geloĝantoj.Benalup-Casas Viejas situas je 65 km de la provinca ĉefurbo Cádiz.
La kialo de du nomoj por ununura vilaĝo rilatas al la historio. Kompreneble la plej malnova vorto estas Benalup, kiu estas arabdevena. Sed ankaŭ pro rilatoj al restaĵoj de araba kastelo oni uzis dum lastaj jarcentoj ĉefe Casas Viejas, kio signifas en la hispana "Malnovaj Domoj". En januaro de1932 okazisinsurekcio de anarkiistoj, kiuj estis mortpafitaj kaj bruligitaj de policistoj(Guardia Civil) Tio okazigis akra polemiko en laDua Hispana Respubliko, kio famigis la nomon "Casas Viejas" en la tuta Hispanio rilate al insurekcio, mortigoj kaj politiko. Dum la Diktatoreco deFrancisco Franco oni forigis entute tiun nomon por reakiri la malnovan Benalup. Poste, dum la demokratia epoko oni rekuperis la malnovan "Casas Viejas", sed restis ankaŭ Benalup.