La nomo Blanka Rutenio(Белая Русь) komencis uziĝi por la parto de belarusaj terenoj dum XIV—XVI jarcentoj, dume por la tuta teritorio de la lando estis uzata la nomoLitvo[9], ĉar ili konsistigis la kernan parton de laGranda Princlando de Litvo, Rutenio kaj Samogitio. En la XVII la nomo Blanka Rutenio parte firmiĝis kiel la nomo de la orientaj regionoj de la lando, kvankam plejparto de la loĝantaro identigis sin kiel litvanoj[10] aŭ rutenoj[11] depende de sia konfesia aparteno. Post la anekso de belorusaj teroj fare de Rusia Imperio la nova registaro helpis al disvastiĝo de ĉi tiu nomo(samtempe malpermesante uzi la nomon Litvo kaj litvanoj)[12][13], ĉar la nomo ''Blanka Rutenio'' estis rigardata de la okupacia administraro kiel ''Blanka Rusio'', kio lasis al ili trakti la novan loĝantaron (historiajn litvanojn kaj rutenojn) kiel specon de rusoj. Tamen poste anstataŭ la nomo "Blanka Rusio" la registaro komencis uzi koloniisman terminon ''Nord-Okcidenta Distrikto'' kaj la nomo Belorusio estis malpermesita. En la fino de la XIX jarcento la nacia movado akceptis Belorusion kiel sian memnomon.
En la historio de la nacia movado ekzistis ankaŭ alernativaj nomoj kiel Grand-Litvio[14] referante al la historiaj rilatoj kun laGranda Litva Princlando. Ĝi estis subtenata deJan Stankeviĉ kaj kelkaj aliaj figuroj en la nacia movado[15], sed malsukcesis ĉar la nomo jam estis prenita de laLitova Respubliko. Alia alternativa nomo estis Krivio kiun proponisVaclaŭ Lastoŭski referante al la pratempa tribo dekriviĉoj, la plej granda slava tribo, kiu loĝis sur la terenoj de la nuntempa Belorusio. Ankoraŭ en la 19-a jarcento pol-belorusa poeto kaj etnografistoJan Ĉaĉot nomis la belorusan lingvon ''la kriva lingvo''[16]. La ideo estis subtenita de multaj intelektuloj, sed multaj el ili estis represitaj dum la stalina epoko.[17]
Problemo de traduko de la landonomo al aliaj lingvoj
Kiam la nova sendependa lando aperis sur la mapoj aperis ankaŭ la problemo pri ĝia nomo en fremdaj lingvoj. La 19-an de septembro de 1991 la Supera Konsilio de BSSR akceptis la leĝon en la rusa lingvo[18] kiu unusence konstatis ke la oficiala nomo de la lando estas "Рэспубліка Беларусь''(Respublika Belarus)— mallongigite"Беларусь"(Belarus). Ĉi tiu leĝo ankaŭ ordonis transliterumi la landonomon al aliaj ligvoj laŭ ĝia origina sono.
Sed dum longa tempo kiam Belorusio estis parto deRusio kajSovetunio por la belorusaj terenoj firmiĝis la rusa nomo "Bjelorussija"(Blanka Rusio), kvankam en la moderna rusa lingvo ĝi iom post iom fariĝas eksmoda favore al la origina varianto "Беларусь"(Belarus). La 21-an de januaro 2025 post pli ol 20-jara vikipedia "milito" estis decidite ŝanĝi la nomon de la ruslingva artikolo pri la lando de "Белоруссия" al "Беларусь".
Multaj lingvoj sekvis la oficialan rekomendon kaj ĉesis uzi la kalkitan varianton el la rusa. Ekzemple laangla anstatŭigis Byelorussia per Belarus,Svedio oficiale komencis nomi la landon "Belarus" en 2019,Danio en 2021 kajNorvegio en 2022[19].
Tamen multaj lingvoj (inkluzive Esperanton) daŭre oficiale uzas la malnovan nomon kalkitan el la rusa, iuj lingvoj transdonas la landonomon kiel laŭvore "Blanka Rusio'' aŭ "Blankrusio" ne farante iun distingon intermoderna Rusio kaj historiaRutenio. En lasuoma Valko-Venäjä (Valkoinen - blanka, Venäjä -Rusio), en lagermana Weißrussland, en laislanda Hvíta-Rússland.
En lalitova kaj lalatva la oficiala nomo estas Baltarusija kaj Baltkrievija(Blankrusio). Iuj lingvoj (kiel lahispana kaj laportugala) daŭre oficiale uzas la kalkitan varianton el larusaBielorrusia kajBielorrússia.
EnEsperanto la plej aktiva uzata formo de la landonomo estas ''Belarusio'', ĝi estas uzata de la belorusaj Esperantistoj kaj deTEJO[20] kaj de tiaj revuoj kiel La Ondo de Esperanto.[21] Sed malgraŭ tio la Esperanta vikipedio daŭre uzas malnovan varianton ''Belorusio''.
Inter belorusaj Esperantistoj ankaŭ aperis alternativa nomo "Belarutenio" aŭ "Belarutenujo", ĝi estis uzata en kelkaj vojaĝvlogoj pri la lando ĉe jutubo[22], ankaŭ la instragrama paĝo de Belorusa Esperana Junulara Movado nomiĝas ''Belarutena Esperanta Junulara Organizo"(BelEJO)[23].
Belorusio estas la plej grandalando sen maraliro en Eŭropo, relative plata, kaj enhavas grandajn vastaĵojn de marĉa tero.[24]
La plej granda okcident-orienta etendiĝo de la lando sumiĝas 650 km – nordsuden estas 560 km. Inter eŭropaj ŝtatoj Belorusio okupas la 13-an rangon laŭaree.
Lalandlimoj al Rusio kaj Ukrainio longas ĉirkaŭ 1000 km kaj enhavas du trionojn de la tuta linlinio, dum kio la resta triona limsekcio estas la limo kun Pollando, Litovio kaj Latvio. La limpaso estas malregula kaj nur al Pollando ĝi parte sekvas akvejojn (Bug), precipe tamen trans vastajmontetaroj.
Jen la distancoj ekde la ĉefurboMinsk ĝis la ĉefurboj de la najbarŝtatoj:
En la sudo situas laPalesje-marĉoj (ruse:Polesje). 30 % de la lando estas arbaraj. En la arbaroj vivascervoj,kapreoloj,alkoj,ursoj,lupoj,ermenoj,meloj,vulpoj kajsciuroj. La plej elstara altaĵo estas laDzerĵinskaja Hara (345 m) en la belorusa altaĵodorso, la plej malaltaj river-malaltaĵoj situas ĉirkaŭ 50 metrojn super marnivelo.
La plej grandaj riveroj de Belorusio estasDnepro (beloruse:Dnjapro),Berezina (beloruseBjarezina),Pripjato (belorusePrypjac),Nemuno (beloruseNjoman) kajOkcidenta Dvina. Ne granda, sed grava kiel limo kun Pollando kaj per tio kun EU estas la riveroBug. La plej granda lago estasNaraĉ en la nordo de la lando, proksime al la landlimo kunLitovio.
Belorusio havas klasikankontinentan klimaton kun malvarmaj, neĝozaj vintroj kaj aridaj someroj. La (centre situanta) ĉefurboMinsk travivas oftajn precipitojn.
Belorusio en la frua sovetia periodo estis pli diversa loko ol hodiaŭ. La nomo de la ĉefurbo en kvar oficialaj lingvoj (belorusa, rusa, pola kaj jida) super la fervoja stacidomo de Minsko, 1926. Foto:Vikimedia Komunejo.
Por pli detala artikolo pri la belorusa, viduBelorusa lingvo.
La belorusa lingvo havas sian originon en la komunaorientslava lingvaro, el kiu ankaŭ larusa, laukraina kaj lakarpatrutena disvolviĝis. Kune kun la rusa la belorusa estas laoficiala lingvo. En la 18-a-20-a jarcentoj, la belorusa lingvo estis submetita al severa politiko deRusigo.
Post du jarcentoj da intenca 'rusigo', la plimulto nun parolas la rusan. Nur 15% de la libroj eldonitaj en Belorusio estas verkitaj en belorusa lingvo[25]. En ĉiutaga vivo, proksimume 90 procentoj de la belorusoj hodiaŭ scias paroli larusan lingvon. Belorusoj en sia libera tempo spektas rusan televidon kaj aŭskultas rusan muzikon[26].
Belorusio estas la 13-a plej granda lando en Eŭropo kaj estas formale dulingva, sed en la praktiko aferoj malsimilas. Oni simple ne povas indiki sian preferatan komuniklingvon kaj paroli ĝin al ŝtata oficialulo laŭ sia plaĉo. Laŭ komuna praktiko, oficialuloj interpretas dulingvismon ne kiel devon respondi en ĉiu ŝtata lingvo (belorusa aŭ rusa), sed kiel sia libereco respondi en unu el ambaŭ lingvoj. Tamen ekzistas escepto por skriba apelacio, por kiu ekzistas laŭleĝa postulo respondi en la lingvo uzata de la sendanto.
Belorusoj ankaŭ ne povas libere elekti en kiu lingvo ili volas eduki siajn infanojn. Fakte, se beloruse-parolantaj gepatroj volas, ke iliaj infanoj ricevu edukadon en la belorusa lingvo, ili ofte devas sendi ilin al lernejoj en foraj regionoj sen ricevi iun monkompenson pro transportaj kostoj. Temas pri dulingvismo dank' al kiu Belorusio fariĝis la plej rusigita lando el ĉiuj, kiuj iam estis sub sovetia regado[27].
Populacio de Belorusio laŭ hejmeparolata lingvo[28]
Belorusio havas 9,1 milionojn da loĝantoj (taksite en 2025). Plejparto de la loĝantaro estas belarusoj sed anoj de aliaj 100 etnoj kunloĝas en la lando.
La kreskado de la loĝantaro nuntempe sumiĝas je ĉirkaŭ -0,15 %. Lavivdaŭro en la loĝantaro situas je ĉirkaŭ 68,14 jaroj, ĉe viroj 62,06 jaroj kaj ĉe inoj 74,52 jaroj. Lakvoto de alfabetigo atingas kun 98 % preskaŭ eŭropan normon.
La plej granda konfesio en Belorusio estas laortodoksa kristanismo, al kiu apartenas ĉirkaŭ 80 % de la loĝantaro – antaŭ ĉio belorusoj, ukrainoj, moldavoj kaj rusoj. Krome grupoj de ortodoksajrutenoj, kiuj enmigris tien el laKarpatoj pro persekutoj fare de la katolikoj. La restaj 20 % de la loĝantaro disdividas sin sur plurajn konfesiojn (inter ili romkatolikaj, protestanaj, judaj kaj muzulmana).
Blank-ruĝ-blankaj flagoj en pentraĵo el la frua 16-a jarcento dediĉita al la Batalo de Orŝa, en kiu la Granda Duklando Litovio forpuŝis atakon de Moskvo.
La unuaj homoj sur teritorio de Belorusio aperis ĉirkau 100-35 mil jaroj antaŭe. Eble, la unuaj, kiuj provis ekloĝi en ĉi tiu regiono estisneandertaloj, sed iliaj restaĵoj ne estis trovitaj. La plej fruaj trovitaj homaj spuroj en Belarusio jam apartenas al modernaj homoj —kromanjonuloj[31].
Kriviĉoj
Homoj ekloĝadis en ĉi tiu regiono kaj malaperis de tempo al tempo, dum la glaciego kovris la teritorion de Belorusio kaj foriris. Ĉirkaŭ 18 mil jarojn antaŭe ĝi atingis la lokecon, kie nun estas situitajHrodno,Vilejka kajVorŝa. En la suda Belorusio formiĝis tundra zono. La tiutempa faŭno konsistis elmamutoj,lanaj rinoceroj,nordaj cervoj, lemoj, blankaj perdriko kaj aliaj bestoj.
Ekde la fino de la bronza epoko le plejparto de la moderna Belorusio estis loĝigita debaltaj triboj. En la fino de IX — komenco de la X jarcentoj ĉi tiun teritorion komencis loĝigislavoj.
Litova mapo de baltaj hidronomoj
La ĉefaj slavaj triboj, kiuj poste fariĝis la bazo por la estonta belorusa etno estiskriviĉoj,drihoviĉoj kajradzimiĉoj.
Konsideriĝas ke la unua ŝtato sur la terenoj de moderna Belorusio estis laPolacka Princlando, en la orienta parto de la lando, loĝigita de la slava tribo kriviĉoj. La urboPolacak unue estas menciita en la"Rakonto pri la pasintaj jaroj" sub 862 jaro. La unua historie konata princo de Polacak estasRahvalod (estas menciita sub 980-a jaro). Ĝis 1001 regis lia nepoIzjaslaŭ, konata kiel "princo-libristo". La pinton de sia prospero kaj forto la Polacka Princlando atingis dum la regado de la princojBraĉislaŭ(1003—1044) kajUsiaslaŭ la Sorĉisto (1044—1101).
Sed poste same kiel en aliaj orientslavaj princlandoj komenciĝis periodo de feŭda diseriĝo. La provincoj plifortiĝis kaj akiris siajn proprajn princojn, la influo de Polacak malfortiĝis. La princoj konstante batalis por la regpovo, kio malpliigis ilian influon al la loĝantaro, kreskas la rolo deveĉeo — la popolaj kunsidoj, kie solviĝis la plejparto de la sociaj kaj politikaj demandoj. Veĉeo mem elektas kaj forpelas la princojn. Tiel estis forpelitaj la princo Sviatapolk(1130-aj jaroj), Rahvalod Barisoviĉ (1151 jaro) kaj Rascislaŭ (1158 jaro)[32].
En 1184 jaro en Baltio aperas la unuaj germanaj misiistoj.Abato Meinard kiu agis kun la supteno de la Papo, ricevs la permeson de la polackaj princoj disvastigi la katolikan kredon inter la baltaj triboj. Tiel komenciĝis germana koloniigado de la regiono kaj 200-jara batalo de belorusaj princlandoj kontraŭ la ordeno de kruckavaliroj[33].
Usiaslaŭ la Sorĉisto
Duma la X—XIII jarcentoj sur la terenoj de Belorusio troviĝis ankaŭ Turava, Smolenska kaj Hrodna princlandoj. La urboTuraŭ estas unue menciita sub 980, kiam tie regis la prico Tur, kvankam li estas konsiderata legenda persono. Malsame de Polacak, Turaŭ ne havis sian dinastion; la princoj de Kijiv konstante sidigis sur ĝia trono siajn filojn. Nur en 1157-a jaro la Princo Juri Jaraslaviĉ sukcesis atingi sendependecon kaj renovigi la lokan dinastion[34].
La sekva granda ŝtato sur belarudaj terenoj estis laGranda Princlando de Litvo, Rutenio kaj Samogitio. Dum la formiĝo de ĉi tiu ŝtato ĝia plej granda kaj kerna centro estis la urboNavaharodak. Krom la teroj de la nuntempa Belorusio ĝi ankaŭ okupis teritoriojn de la nunajLitovio kaj nordan parton de la nuntempaUkrainio, partojn de nuntempajRusio kajPollando. La kulturo de la Granda Litva Princlando estis ĉefebelorusa[35], la rolon de ĝia skriba kaj oficiala ŝtata lingvo plenomus lamalnovbelorusa[36].
La pinton de sia prospero la Granda Litva Princlando akiris dum la regado de la princoVitoldo la Granda, kiam la teritorio de la ŝtato kontinuis de laBalta maro ĝis laNigra. En la XVI jarcento komenciĝis la kultura prospero de la ŝtato: dum tiu periodo agasMikola Husoŭski kajFrancisko Skarina, komencas sian formiĝon unika belorusa ikonarto kiu unuigisortodoksajn kaj okcidenteŭropajn artajn tradiciojn. Sed la disvloviĝon de la ŝtato forte malrapidigis konstantaj atakoj dekrimeaj tataroj.
Ĝis la mezo de la XVI jarcento fine formiĝis la ŝtata sistemo de Granda Litva Princlando, kies fundamento estis firmita en laLitva Statuto 1529 kaj 1566. Ĝi firmis la oficialan statuson de la malnovbelarusa lingvo. La reganto de la ŝtato estis granda princo(hospodar). Kune kun la Rada (konsilio) li efektivigis la superan juĝon. la Rada aperis kiel konsila orgeno ĉe la princo kaj en la fino de la XV — komenco de la XVI jarcentoj fariĝis la supera orgeno de la ŝtata povo.
princo Vitoldo la Granda
Grandan influon je la destino de la Granda Princlando havis la Inflanta milito (1558—1583)
Malsukcesa Inflanta milito kontraŭ Moskovio kaj konkero de Polacak far de moskva armeo en 1563 puŝis la Princlandon al pli densa milita kaj politika alianco kun Pollando. Rezulte de la lublina unio 1569 Granda Litva Princlando kaj Pola Reĝlando unuiĝis kaj kreis konfederacion — la Respublikon de Ambaŭ Nacioj. Laŭ la kondiĉoj de la unio la Granda Princlando konservis sian administracian aparaton, leĝaron, armeon, simbolojn kaj la ŝtatan sigelon. La supera reganta orgeno de la nova ŝtato fariĝis la komuna "Sojmo" kiu kunsidis komence en teritorio de Pollando, sed ekde la XVII jarcento ĉiu tria kunsido okazis en Hrodno simbole al la memstara stato de la Princlando. La reganto de la ŝtato estis la reĝo kiu estis elektata de la noberlaro (ŝlaĥta). La reĝo samtempe havis titolon de la Granda Princo. Dum la lublina unio la terenoj de moderna Ukrainio transiris al la pola krono kaj poste la Litva Princlando konsistis nur el belorusaj kaj litovaj teroj, la vorto "rutena" malaperas el la oficiala nomo de la ŝtato. La reĝoStefan Batori (1576—1586) liberigis Polackon en 1579.
Litva statuto 1588Leŭ Sapieha
La 3-a Litva Statuto sub redakcio deLeŭ Sapieha estis akceptita en 1588, tio substrekis la memstarecon de la Princlando ene de la konfederacio. La Statuto fatiĝis unu el la plej fruaj eŭropaj konstitucioj, kiu regulis la vivon de la socio en Belorusio ĝis la 30aj jaroj de la XIX jarcento.
Januŝ Radzivil
Tamen en la 2-a parto de la XVII jarcento komenciĝis malfortiĝo de la Respubliko — unuavice pro la plifortiĝo de la magnataro kaj malliberigo de vilaĝanoj. Tio kaŭzis la malfortiĝon de la supera potenco kaj militojn inter la nobelaj familioj (kiuj havis siajn proprajn armeojn) kaj vilaĝajn riberlojn, unu el kiuj komencis militon Inter la Respubliko kaj Rusio (1654—1667). Poste ĉi tiu periodo akiris la nomon "sanga inundo". Krizo de la Respubliko kaŭzis la provon de Januŝ Radzivil nuligi la union kun Pollando kaj fari novan union kun Svedio. Sed neatendida morto de Januŝ Radzivil (supozeblas venenigo) ne lasis realigi ĉi tiun ambician projekton de unia sved-belorusa ŝtato.
Daŭraj enlandaj militoj kaŭzis enmiksiĝon de Svedio al la enaj aferoj de la lando dum la Norda milito (1700-1721). En la XVIII jarcento la Respubliko de Ambaŭ Nacioj jam estis malforta lando kun nur 24 mil soldatoj (nur 6 mil el ili en Litvo). Tiutempe la nobela familio de Radziviloj havis sian propran armeon (ĉirkaŭ 10 mil soldatoj). Aldone la ŝtaton malfortigi "liberum veto" laŭ kiu eĉ voĉo de unu el la kelkcent deputitoj en la sojmo kontraŭ povus bloki la akcepton de leĝo. Pro tio prusiaj, rusiaj kaj aŭstraj politikistoj aĉetis la voĉojn de certaj deputitoj kaj tiel fiaskigis la provojn de reformoj. La postiĝo kompare al okcidentaj landoj kreskis kaj jam angla ekonomiisto Adam Smith en la XVIII skribas pri la Poland-Litva Respubliko kiel pri malfruiĝanta lando, kie preskaŭ ne ekzistas industrio.
Samtempe kreskis la diskriminacio kontraŭ la belorusa kulturo kaj de ortodoksa religio. La malnovbelorusa lingvo estis malpermesita en la ŝtata dokumentado en 1696. Ĉiuj dokumentoj devis esti tradukitaj al la pola. Sub la pola influo daŭriĝis firmigo de vilaĝanoj kaj kresko de la nobelaj privilegioj.
Provon savi la Grandan Litvan Princlandon (kaj la tutan Respublikon) faris la reĝiStanislav Aŭgust Poniatovski, sed kontraŭstaro de parto de la nobelaro kaj subita enmiksiĝo deRusio,Pruiso kajAŭstrio kaŭzis la dividon kaj malaperon de la lando.
La lasta provo savi la Respublikon estis la ribelo de 1794, kiun estrisTadeuŝ Kosĉjuŝko, la nacia heroo de Pollando, Belorusio kaj Usono, kiu naskiĝis en Kosavo (Bresta Regiono de Belorusio). Sed la ribelo estis subpremita de la okupantoj, kiuj dividis la teritoriojn inter si. Tiel Belorusio plene fariĝis parto de Rusia Imperio.
En la urboj estis nuligita laMagdeburga juro, kiu iam donis al ili la rajton je memrego. Konserviĝis laservuteco kiu ĉiun jardekon stognigis la ekonomian kaj teknologian disvolviĝon de Belorusio. La milito de 1812 portis grandajn perdojn inter la civila loĝantaro. Belorusa noberlaro subtenis Napoleonon dum la milito, esperante je restarigo de sia ŝtato. La 1-an de julio 1812 Napoleono subskribis la ordonon pri renovigo de la Granda Litva Princlando kun Vilna, Hrodna, Minska kaj Bijalistoka departomentoj kaj kreis la portempan registaron el la anoj de la loka noberlaro. Napoleono ne liberigis vilaĝanojn de servuteco kaj tial ne ricevis subtenon de ilia flanko.
Nikolao la 1-a
Samtempe multaj intelektuloj komencis interesiĝi pri la popola lingvo kaj kulturo. Poeto kaj etnografistoJan Ĉaĉot esploras la belorusan ortografion kaj la unua starigas la demandon pri kreado de la "kriva standarda literatura lingvo".
Dum 1830—1831 okazisliberiga ribelo, kiu havis la celon renovigi sendependecon de la Granda Princlando kaj la Respubliko. Post ĝia subpremo la rusia registaro komencis la politikon de malfortigo de la nobelaro. En 1832 estis malfermita lavilna universitato pro la partopreno de ĝiaj studentoj kaj instruistoj en la ribelo. Ankaŭ en 1832 la rusa imperiestroNikolao la 1-a malpermesis la uzon de la nomo Belorusio kaj Litvo, kaj anstataŭe lanĉis la nomon "Nordokcidenta Distrikto". Komenciĝis politiko de severa rusigado. En 1839 la anoj de lagrek-katolika eklezio (kiuj estis la plejmulto en Belorusio tiutempe) estis perforte aligita al rusia ortodoksa eklezio de moskva patriarĥato.
En 1863-1864 okazis alialiberiga ribelo kontraŭ la rusa rego kaj por renovigo de la Respubliko. Sur la teritorioj de iama Granda Princlando la partoprenantoj de la ribelo, unuaviceKastus Kalinoŭski kaj liaj proksimuloj, uzis la pasvorton "Kiun vi amas?—Mi amas Belorusion — tio riciprokas ". Ili revenigis la belorusan lingvon en la ŝtatan dokumentadon kaj eldonis beloruslingvan gazeton "Mużyckaja Praŭda" (la vilaĝana vero). Tio devigis la registaron en Varsovio rekoni la historian subjektecon de belorusoj en la formo de mesaĝo "al fratoj-belorusoj" la trian de majo 1863. Rusia registaro sukcesis subpremi la ribelon kaj ĝiaj partoprenantoj estis represitaj. La guberniestro de la "Nord-Okcidenta Teritorio"Miĥail Muravjov faris kelkajn krimojn kontraŭ la loka loĝantarto pro kio li ricevis la kromnomon "Murovjov la Pendigisto". Precipe, laŭ liaj ordoj, la nacia heroo de Belorusio,Kastus Kalinoŭski estis ekzekutita.
Kastus Kalinovsky
Reformoj de 1860—1870aj jaroj (specife nuligo deservuteco) helpis al ekonomia disvolviĝo de la regiono. Post la revolucio de 1905 la represaj leĝoj kontraŭ naciaj minoritatoj en Rusia Imperio estis malfortigitaj kaj aperis unuaj laŭleĝaj belarusaj gazetoj Naŝa Niva kaj Naŝa Dola, dum tiu periodo sian karieron komencas multaj junaj poetoj kaj verkistoj (Janka Kupala, Jakub Kolas, Alaiza Paŝkeviĉ, Maksim Bahdanoviĉ, Janka Luĉina, Karus Kahanec kaj aliaj).
La 25-an de marto 1918 estis proklamitaBelorusa Popola Respubliko kiel sendependa deRusio ŝtato. Post foriro de germanaj okupaciaj trupoj, la teritorion okupis laRuĝa Armeo. Sed jam en februaro de la jaro 1919 okazis invado de la pola armeo; la sovetunia rego estis starigita nur jaron poste, en 1920. La plej granda evento en la kurso de la movado por sendependeco estis laSlucka Ribelo. Laŭ laRiga packontrakto de la jaro 1921, Pollando havigis al si teritoriojn kun ĉefe belorusa loĝantaro oriente de laCurzon-linio, (Okcidenta Belorusio).
Respubliko de la Meza Litvo estis ŝtato, kreita sur la teritorio de Vilna kaj Hrodna regionoj dum 1920—1922. La respubliko estis la lasta provo renovigi Litvon en ĝia historia kaj konfederacia senco. Kreado de la respubliko okazis rezulte de la ribelo de Luciano Ĵeligovski kiu estris la unuan litovan-belorusan divizion en la pola armeo. Dum 18 monatoj la respubliko estis bufero por la Pola Respubliko kaj forte dependis de ĝi. Fine estis aneksita de Pollando.
En 1919 la unuan de januaro estis deklamita la kreiĝo de la Socialisma Sovetia Belorusa Respubliko. La 31-an de julio 1920 estis deklamita denove post mallonga periodo de Litova-Belorusa Sovetia Socialisma Respubliko. En 1921 okazis laSlutcka Ribelo kontraŭ Sovetia rego. Laŭ laRiga packontrakto, Pollando kaj Sovetunio dividis la teritorion de la lando, Pollando anesis la teritorion kun ĉefe belorusa loĝantaro oriente de laCurzon-linio,(Okcidenta Belorusio). Jam en 1922 BSSR aliĝis al Sovetunio kiel unu el la landoj fondintoj.
Dum la 1920-aj en BSSR estis periodo de "belorusigado", la ŝtataj institucioj kaj edukado funkciis en la belorusa, disvolviĝis kulturo, teatro kaj literaturo. Sed jam en 1930-aj komenciĝis fortaj represoj. Dum la malsato de 1932-1933, Belorusio perdis ne milionojn kiel Ukrainio, sed centmilojn da vivoj. En 1937, dum la Granda Teruro en Sovetunio,la tuta tiama intelekta elito estis pafita en Belorusio. Nokte de 30-a al 31-a de oktobeo 1937 estis mortpafitaj pli ol 130 belorusaj kaj judaj poetoj, verkistoj, instruistoj kaj artistoj.
Tiutempe en la dua Pola Respubliko estis efektivigata politiko de "sanigo" kies celo estis plena poliĝo de ĉiuj etnaj minoritatoj, belorusaj lernejoj estis malpermesitaj kaj multaj signifaj figuroj por la belorusa nacia movado spertis persekutadon flanke de pola regisraro.
La 17-an de septembro 1939 post la Molotov-Ribbentrop pakto Nazia Germanio kaj Sovetunio invadis Pollandon. Teritorio de BSSR kreskis duoble, ankaŭ Bijalistoka regiono estis aligita al BSSR.
Dum la dua mondmilito dum 1941-1944 Belorusio estis okupita de Nazia Germanio, sub nazia okupacio okazis kruela genocido de lokaj judoj, en Belorusio ekzistis forta partizana movado. Post la milito Stalin decidis redoni Bijalistokan regionon al Pollando.
En 1945 Belorusio fariĝis unu el la landoj fondintoj de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj. Sed ĉiuj decidoj de la belorusa delegacio ĉiam estis kontrolataj de Moskvo.
En 1986 en la landlimo inter Belorusio kaj Ukrainio okazis ĉernobila katostrofo kiu kaŭzis radiacian poluiĝon de signifa parto de la lando.
Komuna nazi-sovetia venkparado, Brest, Belorusio, 22.09.1939
En 1995 la prezidantajn elektojn venkisAlaksandro Lukaŝenko, kiu komencis starigadon de aŭtoritatisma reĝimo kun subpremo de liberparolo, politika persekutado de opoziciuloj, represoj kontraŭ la lokaj lingvo kaj kulturo, rusigado kaj kulto de Sovetunio, ĝis nun la7-a de novembro (dato debolŝevista revolucio) estas oficiala festo en Belorusio, en multaj urboj restas monumentoj deLenin kaj stratoj nomitaj honore al herooj kaj teoriistoj dekomunismo, dum la nacia kulturo spertas fortan premon.
Ekde la2-a de aprilo1997 Belorusio fariĝis parto de laUnio de Rusio kaj Belorusio, ŝtata institucio, kiu neniam estis finrealigita (oni planis komunan valuton, dogansistemon, konstitucion ktp.).
En 2020 post prezidantaj elektoj okazis amasaj protestoj, pli ol 600 mil homoj estis devigitaj forlasi la landon pro timo de politika persekutado. En 2022 teritorio de Belarusio estis uzita deRusia Federacio porinvado al Ukrainio. En 2024 en la listo de landoj laŭ liberparolo Belarusio havis 133-an pozicion[37], ĉirkaŭ 1500 homoj en tiu lando estis agnoskitaj politikaj prizonuloj, Belarusio restas la nura lando en Eŭropo kie oficiale ekzistas mortpuno.
La nuna flago de Belorusio (verda/ruĝa) heredas la heraldikan tradicion deBSSR, ĝi estis akceptita en la referendumo 1995, kiun multaj esploristoj trovas kontraŭkonsitucia.
Dum la epoko deLitva Granda princlando estis uzata lablazono "Pahonia", ĝis nun ĝi restas sur la blazonoj de multaj urboj kaj regionoj en Belorusio kaj en la regionoj de najbaraj landoj kun signifa belorusa minoritata. En la 20-a jarcento surbaze de plej popularaj koloroj en belorusaj tradiciaj ornamaĵoj de Klaŭdzi Duĵ-Duŝeŭski estis kreita la blank-ruĝ-blanka flago. Ili estis uzitaj en 1918 kiel oficialaj simboloj de Belorusa Popola Reskpubliko kaj de 1991 ĝis 1995. En 1995 post referendumo, estis renovigita la sovetia verda/ruĝa flago kaj blazono kun iom da ŝanĝoj (estis forigitaj larikoltilo kaj martelo).
Nuntempe blanka-ruĝa-blanka flago kaj blazono "Pahonja" estas uzataj de opoziciuloj kaj de la registaro en ekzilo post 2020.
LaNacia Parko Beloveĵskaja Puŝĉa (beloruse Нацыянальны парк Белавежская пушча, ruse Национальный парк «Беловежская пуща») estas nacia parko en okcidenta Belorusio, ĉe la limo al Pollando. Ĝi kovras kaj protektas signifan parton de laarbaro de Białowieża, la lasta moderklimatapraarbaro de Eŭropo.
La plej famaj belorusaj filmoj estasVivu Belorusio ! (2012) kajKupala (2020), kies montradon la reĝimo de Aleksandro Lukaŝenko malpermesis en kinejoj, ĉar ili levas la temon pri la reala, ne-politigita kaj fakta historio de la belorusa popolo kaj ties nuna situacio en sia propra lando.
↑Этнаграфія беларусаў : гістарыяграфія, этнагенэз, этнічная гісторыя / В. Бандарчык, І. Чаквін, І. Углік [і інш.]. — Менск: Навука і тэхніка, 1985. — С. 150.
↑Янушкевіч Я. Я. Ласто́ўскі Вацлаў Юстынавіч // Беларуская энцыклапедыя: У 18 т. Т. 9: Кулібін — Малаіта (бел.) / Рэдкал.: Г. П. Пашкоў і інш. — Мінск: БелЭн, 1999. — С. 144—145. — 10 000 экз. — ISBN 985-11-0155-9.
↑Belarus – Geography. The World Factbook. Central Intelligence Agency (2007). Alirita 2007-11-07 .
↑(nl)Erika_Fatland,De Grens (La landlimo), p.505, De Geus, 2019,ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).