Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Belizo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Belizo
Belize

Flago de Belizo

Blazono de Belizo

Detalojblazono de Belizo
Nacia himno:Land of the Free
Lando de la liberuloj
Nacia devizo:Sub umbra floreo
Sub ombro mi viglas
Situo
Komunuma reĝlando
suverena ŝtato(–)
landoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboBelmopano
Oficiala(j) lingvo(j)angla
Uzata(j) lingvo(j)hispana
Plej ofta(j) religio(j)katolikismo (50%)
protestantismo (27%)
aliaj (23%)
Areo22,966 km²
- % de akvo0,7 %
Loĝantaro419 199 (takso de2020[1])
Loĝdenso17,79 loĝ./km²
Horzono-6
Interreta domajnobz
LandokodoBZ
Telefona kodo501
Plej alta punktoDoyle's Delight
Plej malalta punktoKariba Maro
Politiko
Politika sistemoParlamentademokratio
Konstituciamonarkio
ŜtatestroReĝoKarlo la 3-a (ekde2022)
Froyla Tzalam (guberniestro ĝenerala, ekde majo 2021)
ĈefministroJohnny Briceño
Nacia tago21-a de septembro
Sendependiĝo disdeBritio21-a de septembro1981
Ekonomio
Valutobeliza dolaro (BZD)
MEPlaŭ 2019
– sumaUSD$1,897 miliardo[2]
– pokapa$4890[2]
 
Membro de
Tutmonda Pridogana Organizo(2008–)
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj(2003–)
International Regional Organization for Agricultural Health(en)Traduki(1996–)
Monda Organizaĵo pri Komerco(1995–)
Multflanka Investo-Garantia Agentejo(1992–)
Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj(1991–)
Interpol(1987–)
Universala Poŝta Unio(1982–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1982–)
Unesko(1982–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1982–)
Internacia Financa Korporacio(1982–)
Internacia Evoluiga Asocio(1982–)
Internacia Telekomunika Unio(1981–)
Unuiĝintaj Nacioj(1981–)
Komunumo de Nacioj(1981–)
Karibia Komunumo(1974–)
Monda Organizaĵo pri Sano
Kariba Organizaĵo por Administrado de Katastrofoj
Kariba Disvolva Banko
Alianco de Malgrandaj Insuloj-Ŝtatoj
Komunumo de Ŝtatoj Latinamerikaj kaj Karibaj
Grupo pri Teraj Observoj
Asocio de Karibaj Ŝtatoj
Organizaĵo por la Malpermeso de Atomkernaj Armiloj en Latina Ameriko kaj la Karibaj Insuloj
Grupo de Afrikaj, Karibaj, kaj Pacifikaj Ŝtatoj
Traktato pri Atoma NedisvastigoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr
Mapa Belizo

Belizo (angle:Belize /bəˈliːz/) estaskaribia lando, kiu situas ĉe la nordorienta marbordo deCentra Ameriko. Belizo havas landlimon kunMeksiko je la nordo, kun laKariba Maro je la oriento, kajGvatemalo je la okcidento kaj sudo. Ĝi havas areon de 22 970 kvadrataj kilometroj kaj loĝantaro de 419 199 (2020).[1] Ĝia ĉeftero longas je proksimume 290 km kaj larĝas je proksimume 110 km. Ĝi havas la plej malgrandan loĝantaron kajloĝdenson en Centra Ameriko. La loĝantaro de la lando kreskas po 1.87% jare (takso de 2018), kaj tio estas la dua plej rapida en la regiono kaj unu el la plej rapidaj en laOkcidenta Duonsfero. Ĝia ĉefurbo estasBelmopano (Belmopan) kaj ĝia plej granda urbo estasBelizurbo (Belize City).

Lamajaa civilizacio disvastiĝis en la areo de Belizo inter 1500A.K.E. kaj 300K.E. kaj viglis ĝis proksimume 1200.[3] Eŭropa kontakto komenciĝis en 1492 kiamKristoforo Kolumbo vojaĝis laŭGolfo de Honduro.[4] Anglaj setlantoj komencis eŭropan esploradon je 1638. Dum ĉi tiu periodo, Hispanio kaj Britio ambaŭ asertis posedon al la tero ĝis kiamBritio venkisHispanion ĉe la Batalo de Rifinsulo de Sankta Georgo (1798).[5] Ĝi fariĝis brita kolonio en 1840, kun la nomoBrita Honduraso (British Honduras), kajkronkolonio en 1862. Ĝi sendependiĝis deBritio je la 21-a de septembro 1981.George Cadle Price estis la unua ĉefministro de Belizo kaj unu el la plej gravaj homoj en la sendependeca procezo de la lando.

Belize havas diversan socion, kiu konsistas el multaj kulturoj, kaj lingvoj kiu rezultas de ĝia multhava historio. Ĝi estas la sola lando en centra ameriko, kiela angla lingvo estas la oficiala lingvo. La plej ĝenerale parolata dialekton estas la beliza kreolo. La hispana estas la dua plej ofte parolata lingvo, sekvita deMajaaj lingvoj,germanaj dialektoj, kajla garifuna. Pli ol duono de la loĝantaro estasplurlingva, pro la diversaj lingvaj fonoj de la loĝantaro. Ĝi estas konata pro ĝiaj Septembraj Festoj, ĝiaj vastaj koralajbarilrifoj, kaj muziko "punta".[6][7]

La abundo de surteraj kaj maraj specioj en Belizo kaj la diverseco de ĝiaj ekologiaj sistemoj donas al ĝi gravan rolon en la tutmonde grava Mezamerik Biologia Koridoro.[8] Oni konsideras ĝin lando de centra ameriko kaj lando de Karibio kun fortaj ligoj al kaj la amerika kaj kariba regionoj.[9] Ĝi estas membro de laKaribia Komunumo (CARICOM), la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibiaj Ŝtatoj (CELAC) kaj laKuniĝa Sistemo de Centra Ameriko (SICA), la sola lando, kiu havas plenan membrecon en ĉiuj tri regionaj organizaĵoj. Belizo estas la sola ĉeftera centra amerika lando, kiu estaskomunuma reĝlando, kun ReĝoKarlo la 3-a kiel ĝia monarko kajŝtatestro, reprezentita de Ĝenerala Guberniestra (nuntempe, Froyla Tzalam).

Datumoj

[redakti |redakti fonton]
  • Landokodo: BZ.
  • E-nomo: Belizo.
  • Nacia nomo: [o] Belize; inter la jaroj1871 kaj1981 British Honduras.
  • Areo: 22 966 km2.
  • Ĉefurbo:Belmopano.
  • Loĝantaro: 419 199 (takso de 2020).[1]
  • Etnaj Grupoj:Mestizoj (indiana-eŭropa) ĉa. 45%, Kreoloj (afrikana-eŭropa) ĉa. 30%,Majaoj 10%,Garifunoj (indian-afrika) ĉ. 7%, germanidajMenonitoj ĉ. 4%, Hindoj ĉa. 2%, aliaj kielĉinoj kaj aliaj ĉ. 2,0%.
  • Ŝtata lingvo:angla.
  • GNP: US$1987 miliono, pokape US$4890 (2019).[2]
  • Historio: brita kolonio de1871. En1973 ĝi alinomiĝis je Belizo. Sendependa ŝtato ekde1981.

Biogeografie la lando troviĝas en laneotropisaekozono laŭ latipologio deWWF. Ĝi entenasekologian regionon de labiomo "tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj".

Distriktoj

[redakti |redakti fonton]
Distriktoj de Belizo

Belizo havas ses distriktojn:

  1. Belize (ĉefurbo: Belize City, esperanteBelizurbo)
  2. Cayo (ĉefurbo: San Ignacio)
  3. Corozal (ĉefurbo: Corozal Town)
  4. Orange Walk (ĉefurbo: Orange Walk Town)
  5. Stann Creek (ĉefurbo: Dangriga)
  6. Toledo (ĉefurbo: Punta Gorda)

Ĉi tiuj distriktoj plu dividiĝas en 31 subdistriktoj nomataj "constituencies". Loka registaro en Belizo konsistas el kvar tipoj de lokaj aŭtoritatoj: urbaj konsilioj, urbetaj konsilioj, vilaĝaj konsilioj, kaj komunumaj konsilioj. La du urbaj konsilioj (Belizurbo kajBelmopano) kaj sep urbetaj konsilioj regas la urban loĝantaron de la lando, kaj vilaĝaj kaj komunumaj konsilioj regas la kamparan loĝantaron.[10]

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

la loĝantaro de Belizo estas taksita je 419 199 en 2020.Entuta fekundecindico de Belizo en 2009 estis 3,6 infanoj por ĉiu virino. Lanaskindico estis 22.9 naskoj por ĉiuj 1000 loĝantoj (takso de 2018) kaj lamortindico estis 4.2 mortoj por ĉiuj 1000 loĝantoj (takso de 2018). Granda etna-demografia ŝanĝiĝo okazas ekde 1980 kiam la proporcio de kreoloj/mestizoj ŝanĝiĝis de 58/38 al la nuntempa 26/53, pro tio, ke multaj kreoloj translokiĝas alUsono kaj pro altiĝanta mestiza naskindico kaj migrado deSalvadoro.[11]

Etnoj

[redakti |redakti fonton]
Majaaj infanoj

Majaoj

[redakti |redakti fonton]

Oni kredas, ke la mayaoj en Belizo kaj laJukatana regiono ekde la dua jarmilo A.K.E.; tamen, multe da la originala loĝantaro majaa mortis pro konfliktoj inter konstante militantaj triboj. Multaj mortis pro malsano post kontakto kaj atako de eŭropanoj. Tri majaaj grupoj nun loĝas en la lando: la Yucatec (Jukatekoj) (kiu venis deJukatano, Meksiko, por eviti la sovaĝan Kastan Militon de la 1840aj jaroj), la Mopan-oj (indiĝenaj al Belizo sed estis perforte eligitaj al Gvatemalo de la britoj pro tio, ke ili atakis setlejojn; ili revenis al Belizo por eviti enslavkiĝo de la gvatemalanoj en la 1800aj jaroj), kajQ'eqchi' (Keĉioj) (ankaŭ fuĝintaj de sklaveco en Gvatemalo en la 1800aj jaroj).[12] La lastaj du grupoj ĉefe troviĝas en la Distrikto Toledo. La majaoj parolas siajn indiĝenajn lingvojn kaj la hispanan kaj ankaŭ flue scipovas la anglan kaj belizkreolon.

Kreoloj

[redakti |redakti fonton]

Kreoloj estas proksimume 21% de la beliza loĝantaro kaj proksimume 75% de la diasporo. Ili estas posteuloj de la Baymen-aj sklavposedantoj, kajsklavoj alportitaj al Belizo por la arbohaka industrio.[13] Ĉi tiuj sklavoj estis deokcidenta kajcentrafrika deveno (multaj ankaŭ deMiskita genealogio deNikaragvo) kaj denaskaj afrikanoj kiuj pasigis tre nelongan tempon enJamajko kajBermudo.[14] Golfinsulanoj kaj etnaj jamajkanoj eniris la malfruaj 1800aj jaroj, plu aldonante al ĉi tiu jam diversa loĝantaro, kreante ĉi tiun etnon.

Laŭ uzado, kreolo estas etna kaj lingva grupo. Kelkaj indiĝenoj, eĉ kun blonda hararo kaj bluaj okuloj, estas konsiderataj kreoloj.[14]

La belizkreola angla lingvo, aŭKriol, kreiĝis dum la tempo de sklaveco, kaj historie estis nur eksaj sklavoj parolis ĝin. Tamen, ĉi tiu etno fariĝis grava parto de la beliza identeco kaj rezulte ĝi estas nun parolata de proksimume 45% de belizanoj.[14] La belizkreola devenas ĉefe de la angla. Influas ĝin la indiĝena amerika lingvo Miskito kaj la diversajokcidentafrikaj kajBantuaj lingvoj alportita al la lando de sklavoj. Kreoloj troviĝas en ĉiu parto de Belizo, sed plejparte en urbaj areoj kiel Belizurbo, marbordaj urbetoj kaj vilaĝoj, kaj en la valo de la Beliza Rivero.[15]

Tradiciaj garifunaj dancantoj en Dangriga, Belizo

Garinagu (Garifunoj)

[redakti |redakti fonton]

LaGarinagu (singulareGarifuna), je proksimume 4.5% de la loĝantaro, estas miksaĵo de okcidenta/centra afrika,aravaka, kajkariba genealogioj. Kvankam ili estis forkaptitoj forigitaj el siaj hejmlandoj, ĉi tiuj homoj estis neniam dokumentita kiel sklavoj. La du ĉefaj teorioj estas ke, en 1635, ili estis aŭ la travivintoj de du konataj ŝippereoj aŭ iel tenis direkton de la ŝipo per kiu ili vojaĝis.[16]

Laŭ unu genetika studo, ilia genealogio estas averaĝe 76%afrika sude de Saharo, 20%aravaka/kariba, kaj 4% eŭropa.[16]

Mestizoj

[redakti |redakti fonton]

La kulturo de mestizoj estas homoj de miksita hispana kaj majaa geneologio. Ili originale venis al Belizo en 1847, por eviti la Kastan Militon, kiu okazis kiam milojn da majaoj kontraŭis la ŝtaton en Jukatano kaj amasmortigis pli ol triono de la loĝantaro. La travivantoj fuĝis trans la landlimoj en brita teritorio. La mestizoj troviĝas ĉie en Belizo sed plejparte en la nordaj distriktoj Corozal kaj Orange Walk. Iuj aliaj mestizoj venis deSalvadoro,Gvatemalo,Honduro, kajNikaragvo. La mestizoj estas la plej granda etno en Belizo kaj konsistigas proksimume duonon de la loĝantaro. La centro de mestizaj urboj havas ĉefan placon, kaj socia vivo centras je la katolika preĝejo konstruita ĉe unu flanko de la placo. La hispana estas la ĉefa lingvo de la plejparto de mestizoj kaj hispanaj posteuloj, sed multaj parolas la anglan kaj belizkreolan flue.[17]

Menonitoj ĉe New River, Belizo

Menonitoj

[redakti |redakti fonton]

Pli ol 12 000 plaŭtdiĉlingvaj menonitoj loĝas en Belizo, farmante la teron kaj vivante laŭ siaj religiaj kredoj.[18] La plimulto da menonita loĝantaro estas laŭdire rusaj menonitoj de germana deveno, kiuj setlis en larusa imperio dum la 1700aj kaj 1800aj jaroj. La plejparto da rusaj menonitoj loĝas en menonitaj setlejoj ekzemple Spanish Lookout (Hispana Rigardejo), Shipyard (Ŝipkonstruejo), Little Belize (Malgranda Belizo), kaj Blue Creek (Blua Rivereto). Ĉi tiuj menonitoj parolasla plaŭtdiĉan (dialekton dela malalta germana) en la ĉiutaga vivo, sed uzas plejpartela norman germanan por legi (la Biblion) kaj skribi. La plaŭtdiĉlingvaj menonitoj venis plejparte de Meksiko dum la jaroj post 1958, kaj ili estas parolas ankău la hispanan. Ankaŭ estas kelkaj plejpartePensilvanigerman-lingvaj memonitoj de la Malnova Ordo, kiu venis de Usono kaj Kanado en la finaj 1960aj jaroj. Ili loĝas plejparte en Upper Barton Creek kaj rilataj setlejoj.

Aliaj

[redakti |redakti fonton]

La cetera 5% de la loĝantaro konsistas el mikso debaratanoj,ĉinoj,blankuloj de Britio, Usono, kaj Kanado, kaj multaj aliaj fremdaj grupoj venigitaj por helpi la evoluadon de la lando. Dum la 1860aj jaroj, granda enfluo de baratanoj, kiuj pasigis nelongan tempon en Jamajko, kaj ekssoldatoj de laUsona Enlanda Milito elLuiziano kaj aliaj sudaj ŝtatoj establis Konfederaciajn koloniojn en Brita Honduro, kaj enkondukis komercan sukerproduktadon al la kolonio, establante 11 koloniojn en la interno. Dum la 2000aj jaroj alvenis pli da aziaj setlantoj deĉeftera Ĉinujo,Sud-Koreujo,Barato,Sirio, kajLibano. Said Musa, la filo de enmigrinto dePalestino, estis la Ĉefministro de Belizo de 1998 ĝis 2008. Enmigrintoj deCentramerikaj landoj Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, kaj Nikaragvo, kaj Usonanoj kaj Afrikanoj ankaŭ komencis setli en la lando.[19]

Religio

[redakti |redakti fonton]

Laŭ la censo de 2010, 40.1% de belizanoj estasromkatolikoj, 31.8% estasprotestantoj (8.4%pentecostaj; 5.4%adventistoj; 4.7%anglikanoj; 3.7%menonitoj; 3.6%baptistoj; 2.9%methodistoj; 2.8%nazoreoj), 1.7% estasatestantoj de Jehovo, 10.3% aliaj religianoj (majaa religio, garifuna religio, obeah, kaj mjalismo, kaj malplimultoj deLa Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj,hinduoj,budhistoj,islamanoj,bahaoj,rastafarianoj, kaj aliaj), kaj 15.5% senreligiaj.[20]

Krimo

[redakti |redakti fonton]

Belizo havas relative altajn indicojn de perforta krimo.[21] La plimulto da perforto en Belizo rilatas al bandaĉoj, kio inkluzivas komercadon pri drogoj kaj homoj, protektadon de drogportaj vojoj, kaj sekurigado de teritorio por vendi drogoojn.[22]

En 2018, 143 murdoj estis registritaj en Belizo, donante al la lando murdindico de 36 murdoj por ĉiuj 100 000 loĝantoj, unu el la plej altaj en la mondo, sed pli malalta ol tiuj de la najbaraj landojHonduro kajSalvadoro.[23][24] Distrikto Belize (kiu enhavas Belizurbon) havis ja la plej multajn murdojn kompare kun ĉiuj la aliaj distriktoj. En 2018, 66% de la murdoj okazis en Distrikto Belize.[24] La perforto en Belizurbo (precipe la suda parto de la urbo) estas plejparte pro bandaĉa interbatalado.[21]

En 2015, estis 40 raportitaj kazoj de seksperforto, 214 raboj, kaj 1027 kazoj de ŝtelo.[25]

Landaj simboloj

[redakti |redakti fonton]
La sulfurbrusta tukano, landa simbolo de Belizo

La landa floro de Belizo estas la nigra orkideo (Prosthechea cochleata, ankaŭ nomitaEncyclia cochleata). La landa arbo estas la mahagona arbo (Swietenia macrophylla), kiu inspiris la landan latinan devizonSub Umbra Floreo, kiu signifas "Sub la ombro mi viglas". La landa besto estas la tapiro de Baird, kaj la landa birdo estas la sulfurbrusta tukano (Ramphastos sulphuratus).[26]

Politiko

[redakti |redakti fonton]

La politika sistemo estaskonstitucia monarkio kaj la ŝtatestro estas la Brita reĝino.

LaGuberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en Belizo de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Belizo.

Ekstera politiko

[redakti |redakti fonton]

Belizo apartenas al laAKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionojAfriko,Karibio kaj laPacifiko.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Belizo, 2015

La centra mona aŭtoritato en Belizo estas la Centra Banko de Belizo.

La loka industrio en Belizo estas bazita plejparte sur privataj entreprenoj en la kampo de agrikulturo, agrikultur-bazita industrio, kaj komerco. Turismo kaj konstruado lastatempe akiris kreskantan gravecon.

La ĉefa kultivaĵo estassukero, kaj ĝi konsistigas preskaŭ duonon de laeksporto; La plej granda kampo de dungado estas la bananindustrio. Lastatempe, citruskultivado ankaŭ fariĝis granda industrio laŭ la Hemmingbard-vojo (unu el la kvar ĉefŝoseoj en la lando).

Ekde septembro 1998, la registaro adoptis ekonomian politikon por instigi evoluon, kaj la rezulto estis pliigo de la malneta nacia produkto je 6,4% en 1999, kaj 10,5% en 2000. En 2001, kresko falis al 3% pro la malrapidiĝo de la tutmonda ekonomio kaj pro la severa damaĝo deuraganoj al agrikulturo,fiŝkaptado kajturismo. La ĉefaj problemoj ankoraŭ estas kreskanta negativakomerca bilanco kajekstera ŝuldo. Grava celo por baldaŭa estas la redukto demalriĉeco kun la helpo de internaciaj donacantoj.

Hodiaŭ, pli da Belizeanoj vivas ekster la lando (ĉefe enUsono) ol en Belizo mem. Pro tio, granda parto de lamalneta nacia produkto venas de mono sendita al Belizo de parencoj loĝantaj eksterlande.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,11,2"Population and Population Density 2010, Postcensal estimates". Statistical Institute of Belize. Alirita la 18-an de aŭgusto 2019.
  2. 2,02,12,2"Belize". International Monetary Fund.
  3. Bolland, Nigel. (1993) “Belize: Historical Setting”, Tim Merrill:Guyana and Belize: Country Studies. Library of CongressFederal Research Division.
  4. Byrd Downey, Cristopher. (22-a de majo 2012)Stede Bonnet: Charleston's Gentleman Pirate. The History Press.ISBN 978-1609495404.[rompita ligilo]
  5. A Blackbeard mystery solved. Arkivita ella originalo je 7-a de aprilo 2016. Alirita 25-a de marto 2016 .Arkivigite je 2016-04-07 per la retarkivoWayback Machine
  6. Reid between the lines. Belize Times (27-a de januaro 2012). Arkivita ella originalo je 10-a de majo 2013.
  7. Ryan, Jennifer. (1995) “The Garifuna and Creole culture of Belize explosion of punta rock”, Will Straw:Popular Music: Style and Identity, p. 243–248.ISBN 978-0771704598.
  8. Ecosystem Mapping.zip. Arkivita ella originalo je 2011-05-12. Alirita 3-a de julio 2012 .
  9. CARICOM – Member Country Profile – BELIZE. CARICOM. Arkivita ella originalo je 18-a de februaro 2015. Alirita 17-a de februaro 2015 .Arkivigite je 2015-02-18 per la retarkivoWayback Machine
  10. Local Government. Arkivita ella originalo je 20-a de julio 2011. Alirita 1-a de junio 2016 .Arkivigite je 2011-07-20 perArchive.today
  11. (1997) “The Composition and Distribution of Ethnic Groups in Belize: Immigration and Emigration Patterns, 1980-1991”,Latin American Research Review 32 (3),p. 63–88. 
  12. Cho, Julian (1998).  Maya Homeland. Arkivita ella originalo je 3-a de februaro 2010. Alirita 3-a de februaro 2010 .Arkivigite je 2010-02-03 per la retarkivoWayback Machine
  13. Belize-Guatemala Territorial Issue – Chapter 1. Belizenet.com. Arkivita ella originalo je 2021-08-01. Alirita 29-a de augusto 2010 .
  14. 14,014,114,2Johnson, Melissa A. (2003). “The Making of Race and Place in Nineteenth-Century British Honduras”,Environmental History 8 (4),p. 598–617.doi:10.2307/3985885. [rompita ligilo]
  15. Belize KriolArkivigite je 2008-09-28 per la retarkivoWayback Machine – Kriol.org.bz (16 March 2013).
  16. 16,016,1 (1997) “Biocultural adaptation to disease in the Caribbean: Case study of a migrant population”,Journal of Caribbean Studies. Health and Disease in the Caribbean 12 (1),p. 141–155. Arkivigite je 2012-11-05 per la retarkivoWayback Machine
  17. "Mestizo location in Belize; Location".Arkivigite je 2008-02-14 per la retarkivoWayback Machine
  18. Belize Population and Housing Census – Country Report 2010. Arkivita ella originalo je 27-a de januaro 2016.Arkivigite je 2016-01-27 per la retarkivoWayback Machine
  19. Belize 2000 Housing and Population Census. Belize Central Statistical Office (2000). Arkivita ella originalo je 2008-12-20. Alirita 9-a de septembro 2008 .
  20. "Belize Population and Housing Census 2010: Country Report" (PDF). Statistical Institute of Belize. 2013.Archived de la originalo (PDF) je la 27a de januaro 2016. Alirita je la 11a de decembro 2014.
  21. 21,021,1 Belize: Country Specific Information. US Department of State. Arkivita ella originalo je 1-a de majo 2013. Alirita 17-a de majo 2012 .Arkivigite je 2013-05-01 per la retarkivoWayback Machine
  22. Serious Crimes Comparative Summary 2006–2007. Belize Police Department. Arkivita ella originalo je 5-a de junio 2013.Arkivigite je 2013-06-05 per la retarkivoWayback Machine
  23. InSight Crime's 2018 Homicide Round-Up (22-a de januaro 2019). Alirita 11-a de aprilo 2019 .
  24. 24,024,1 Belize 2019 Crime & Safety Report. U.S. Department of State (14-a de marto 2019). Alirita 11-a de aprilo 2019 .
  25. "Belize Murders Down Slightly, Amidst Regional Spike", 7 News Belize, 6-a de januaro 2016. Kontrolita 13-a de januaro 2016.
  26. The National Symbols. Government of Belize. Arkivita ella originalo je 23-a de septembro 2015. Alirita 11-a de septembro 2016 .Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivoWayback Machine

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Komunumo de Nacioj
Membraj landoj
Dependaj teritorioj
de membraj landoj
Transmaraj teritorioj
(kronaj kolonioj):
Aparta statuso:
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Belizo&oldid=9152111"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp