Belgio enhavas pli ol dek milionojn da loĝantoj sur malgranda teritorio, proksimume 30 000km². La Belgoj estas ĉefeFlandroj (pli ol ses milionoj), sed ekzistas ankaŭ grava malplimulto dafranclingvanoj (kvar milionoj, inter kiuj tri kvaronoj estasValonoj) kaj eĉ malgrandagermanlingva komunumo. Ĉar la kultura limo inter laĝermana kaj lalatinida Eŭropoj trapasas Belgion, la lando estas same dividita lingvistike. La belgaĉefurbo,Bruselo, estas oficiale dulingva, kvankam plimulto el ĝiaj loĝantoj parolas la francan. Tiu lingva diverseco ofte kreis politikajn aŭ kulturajn konfliktojn, kaj estas responda pri la komplikaregistara sistemo aŭ la riĉa historio de la ŝtato.
La vorto «Belgio» devenas de lalatina nomo de la plejnorda parto deromia Gaŭlo, laGallia Belgica, tiel nomita pro loka grupo dakeltaj triboj, laBelgoj. Malnovtempe, Belgio estis nur parto de laNederlandoj, kiu ankaŭ entenis Nederlandon, Luksemburgion kaj kovris teritorion pli grandan ol la aktualaBenelukso. Ekde la fino deMezepoko ĝis la17-a jarcento, la regiono estis prospera komerca kaj kultura centro. Ĝis labelga revolucio, Belgio (tiamHispana Nederlando) plie spertis multajn batalojn inter la grandaj eŭropaj ŝtatoj. Pli freŝdate, Belgio fariĝis fondinta membro de la Eŭropa Unio : ĝi eĉ gastigas la ĉefinstituciojn de tiu ĉi, samkiel multajn aliajninternaciajn organizaĵojn kielNATO.
La tri oficialaj lingvoj de Belgio estas lanederlanda, precipe uzata en la nordo de Belgio (enFlandrio) kaj lafranca lingvo enValonion (pli sude en la lando) kaj en la ĉefurboBruselo. La nederlanda kaj la franca ambaŭ uzas malgraŭ ĉio ankaŭ tipajn vortojn kiujn oni ne uzas enNederlando kaj enFrancio[1].
LaGuberniestro (nederlandeLandvoogd auGouverneur-Generaal) estis reganto de laHabsburga Nederlando (proksimume la teritorio de la hodiaŭaj Belgio kaj Luksemburgo, komence ankaŭ Nederlando) kiel reprezentanto de la monarĥo - la duko de Burgonjo ĝis 1549, la reĝo de Hispanio 1556-1706, kaj la arkiduko de Aŭstrio 1716-1794 dum la epoko de la nomitaAŭstria Nederlando.
Post la franca okupado kreiĝis la reĝlando Nederlando en1815, reunuigante ĉiujnmalaltajn landojn en laReĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj aŭUnuiĝinta Reĝlando de la Nederlandoj kiu ekzistis de 1815 ĝis 1831 (1839) kiel kunigo de teritorioj kiuj nun estas en la aktualajNederlando, Belgio kajLuksemburgio. Tiu ĉi ŝtato, ofte ankaŭ simple nomata „Reĝlando de la Nederlandoj“, konsistis el la iamaj Aŭstraj Nederlandoj en la sudo kaj la antaŭaRespubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (1795–1806:Batava Respubliko, 1806–1810:Reĝlando Holando) en la nordo. Oni intencis starigi vivopovan ŝtaton norde deFrancio kaj okcidente dePrusio, kiu kiel kontraŭpezo rezistu eblajn novajn ambiciojn francajn ĉi-direkten, sed ankaŭ prusan-germanan entrudiĝon al la flandra marbordo. La lando ekzistis, ĝis la sudaj provincoj sin disigis dum laBelga Revolucio en 1830 por fondi la ŝtatonBelgio. La tiama reĝo,Vilhelmo I de la Nederlandoj, nur akceptis tion oficiale en 1839.
LaBelga registaro en Londono (enfranca:Gouvernement belge à Londres, ennederlanda:Belgische regering in Londen), konata ankaŭ kiel registaro Pierlot la 4-a, estis laBelga registaro en ekzilo inter oktobro 1940 kaj septembro 1944 dum laDua Mondmilito kaj la okupacio de la lando fare deNazia Germanio. La registaro estis triparta, kun ministroj el katolika, liberala kaj labor-partioj.
LaBelga rezistado aŭ Belga rezistomovado (en franca:Résistance belge, en nederlanda:Belgisch verzet) kolektive referencas al la rezistomovadoj kiuj opoziciis kontraŭ la Germana okupacio de Belgio dum la Dua Mondmilito. Ene de Belgio, la rezistado estis fragmentita en granda nombro de apartaj organizoj, dividitaj laŭ regionaj kaj politikaj instancoj.
De1945 Belgio estas centro deeŭropa kunlaborado (Benelukso,Eŭropa Konsilio,NATO,Eŭropa Unio). En1980 estis kreataj regionaj strukturoj de ŝtatadministrado por Bruselo, Flandrio kaj Valonio. En1994 oni adoptis novan konstitucion.
Belgio, malgraŭ malgranda teritorio (apenaŭ 30 528km²), enhavas tri ĉefajn geografiajn regionojn : la marbordaebenaĵo nordokcidente, la centraplataĵo kaj la montĉenoArdenoj sudoriente. La marborda ebenaĵo konsistas precipe el sablaj dunoj kajpolderoj : polderoj estas landareoj, proksimaj al la marnivelo aŭ eĉ sub tiu ĉi, kiuj estis kaptitaj el la maro per la konstruo dedigoj kaj de kampoj drenitaj per kanaloj. La dua geografia regiono, la centra plataĵo, situas pli interne en la lando. Ĝi estas milde ascendanta areo kun multaj fruktodonajvaloj, irigaciitaj de pluraj riveroj. Tie oni povas ankaŭ trovi pli firmajn landojn, inkluzive de kavernoj aŭ malgrandaj krutejoj.
La tria geografia regiono, nomita la Ardenoj, estas pli malglata ol la aliaj. Ĝi estas densaarbara plataĵo, tre ŝtonetoplena kaj netaŭga poragrikulturo, kaj ĝi etendiĝas ĝis nordaFrancio. Tiu regiono gastigas plejmulton el la belga sovaĝafaŭno. La plej alta loko de Belgio, laSignalo de Botrange, ankaŭ troviĝas tie, kun nur 694metroj.
Laklimato de Belgio estas mara kajmezvarma. La lando spertas gravan pluvoprecipitadon ĉiusezone. La averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ3°C enjanuaro, kaj18°C enjulio. La averaĝa pluvoprecipitado estas 65milimetroj en januaro, kaj 78 milimetroj en julio.[2] Tra Belgio fluas interalie la riverojSkeldo kajMozo.
Kaŭze de ĝia altaloĝdenso (la plej granda enEŭropo) kaj de ĝia situo je la centro deOkcident-Eŭropo, Belgio spertas gravajnekologiajn problemojn. Raporto en2003 taksis ke la akvo de la belgaj riveroj estis la plej poluita en Eŭropo, kaj eĉ la plej nebona inter la 122 ekzamenitaj ŝtatoj.[3]
En Belgio la vojreto estas la plej densa de la mondo. Ĝi havis en 2009 reton de 152 000 km, kio signifas 5 km da vojo en ĉiu kvadrata kilometro[4].
Belgio havas tre densan trajnreton per kiu vi povas atingi la plej multajn lokojn[5], ne malofte ankaŭ en kombino kun aliaj transportiloj (bicikloj, busoj).
La federacia ŝtato konsistas socie, kulture, politike kaj sociologie precipe el du grandaj komunumoj, nome laflandroj (nederlandlingvanoj) kaj la valonoj (franclingvanoj). Ĝis la jaroj 1930 la franca lingvo estis la sola oficiala lingvo de la lando. La flandroj protestis kontraŭ tio[6] kaj post plurajŝtataj reformoj Belgio en 1993 iĝisfederacio. Flandrio tuj kunfandis siajn instituciojn (komunumo kaj regiono), tiel ke ekzistas nur unu Flandra Parlamento kaj unu Flandra Registaro. La franclingvanoj gardis ĉion aparte.