Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Belartoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elBelarto)

Labelartojbelaj artoj estasnociotradicie aplikata alkampoj de lahoma agado, kiun oni konsiderasarto enestetikasenco, doarto kiu celas ĉefe albeleco. Kontraste al tio lametiartoj, lametioj, servas alpraktika celo. Ekzempleekspoziciitatekruĉo, kiu ne funkcias estas belartaĵo, sed tekruĉo servanta kiel ujo porteo estas metiaĵo.

En klasikaEŭropo, dum la18-a jarcento, validis la listo de ses belartoj, nome:arkitekturo,skulptarto,pentrado,muziko,gravuro kajdesegnado. Pli modernaj inventaĵoj pretendis je sekvaj lokoj en la listo:fotografio volis esti lasepa belarto,kino laoka belarto, kaj tiel plu...

Jam siatempe la listo ĉiuokaze malagnoskis multajn artojn, kiuj zorgas pri belo. Certe en orientaziaj landoj oni pli volonte enkalkulusbelskribon ol gravuron. Kaj en Eŭropo mem, tiu listo silentis pri artoj rigardataj kiel duarangaj ekzempleteatro,teksarto,meblarto...

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Belartoj&oldid=9152406"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp