Baza Angla (angle Basic English [elp. bejsik ingliŝ]) estas simpligita, baza formo de laangla lingvo[1], kodigita en1925 far la filozofo kaj lingvistoCharles Kay Ogden kielinternacia helplingvo bazita surnatura lingvo kaj kiel helpilo por instrui la anglan kielduan lingvon, post kiam ĝi estis priskribita en la libroBasic English: A General Introduction with Rules and Grammar, aperinta en 1930[2], verkita de C.K. Ogden, de laCambridge University,Anglio, en kunlaboro kun sia kolegoIvor Richards,Universitato de Harvard,Usono. Temas pri ideo disvastigi en pli facila maniero kaj la konon kaj iagrade scipovon de la angla lingvo al ĉiuj, ĉefe al homoj kiuj estas denaskaj parolantoj de ne-hindeŭropajn lingvoj, do enAzio kajAfriko[2].
Basic English kaj la koncepto de simpligita angla lingvo, akiris sian plej grandan publikecon tuj post la venko en laDua Mondmilito kiel rimedo pormonda paco. Ogden estis konvinkita, ke la mondo bezonas malaperigi iom post iomminoritatajn lingvojn kaj laŭeble uzi nur unu, prefere la anglan lingvon en formo simpla aŭ en kompleta, ne-planita formo[3].
What the World needs most is about 1,000 more dead languages—and one more alive.
Kion la mondo plej bezonas estas ĉirkaŭ 1000 pliajmortaj lingvoj—kaj unu plia vivanta
— C. K. Ogden, The System of Basic English
Basic English ankaŭ influis la kreadon despeciala angla (en:Special English) por novaĵdissendoj deVoice of America (Voĉo de Usono).
Simpligita teknika angla, alia varianto de lareguligita angla surbaze delingvoplanado (en:English-based controlled language) dezajnita por verki teknikajnmanlibrojn.
Kio postvivas de la Basic English de Ogden estas listo de 850 bazaj vortoj, sufiĉaj por ĉiutaga vivo, uzata por instrui la anglan al komencantoj tutmonde, precipe enAzio[4].
La skribo estaslatina en ĝia angla varianto. Ankaŭ la literumado de ĉiu vorto estas ekzakte samkiel en la nuntempabrita angla.[5]
Basic English (baza angla) estas angla tiel malgranda kaj simpla, ke ĝi havas nur850 vortojn (kaj 78internaciajn vortojn). Sed spite de tio, laŭ Ogden, ĝi povas esprimi ĉion ajn, kiun la plena angla povas esprimi.Verbojn,substantivojn ktp., por kiuj mankas vorto en la sistemo, oni devas esprimi per anstataŭigo,parafrazo,difino aŭanalizo.
La vortoBasic en la nomo formiĝis el la unuaj literoj de la vortojBritish, American, Scientific, International, Commercial ("Brita, Usona, Scienca, Internacia, Komerca") kaj samtempe signifas "baza".
La ideo por la baza angla venis al Ogden dum liaj esploroj kun sia kolegoI. A. Richards en la 1920-aj jaroj pri la naturo de signifo de vortoj. Ili kune verkisvortaron de la angla, difininte ĉiun ajn vorton per vortoj pli simplaj kaj bazaj. Ili rimarkis, ke la samaj kelkaj vortoj ade reaperis en iliaj difinoj. Per tio ili eltrovis, kekerna vortprovizo de la angla estas tre malgranda – tute malsimile al lalatinidaj lingvoj (ekzemple, la franca)[mankas fonto].
La anglaedukisto,literatura kritikisto kajretorikisto I. A. Richards antaŭenigis la uzon deBasic English en lernejoj deĈinio[6].
George Orwell estis unu el la subtenantoj ĝis la jaro 1945, sed poste li iĝis kritika.Basic English poste inspiris lian uzon deNewspeak (Novparolo) en la verko "1984".[7]
Winston Churchill rekomendis la bazan anglan kielinternacian lingvon dum parolado en 1944 ĉe laUniversitato Harvard okaze de honora titolo[2]. Li same konvinkis la britan ministraron starigi ministran komitaton por pristudiBasic English kaj raporti pri ĝi kun la celo uzi ĝin kiel rimedon por helpi disvastigi la anglan lingvon kaj kulturon, laŭ la devizo "la imperioj de la estonto estos la imperioj de la menso" Tial labrita registaro ankaŭ pagis por larajtoj uziBasic English[2].
La vortlistoj de Ogden sole inkluzivasvortradikojn, kiujn en la praktiko estas etenditaj kun aro deafiksoj ebligantaj iun ajn vorton (substantivo,pronomo aŭ la limigita nombro deverboj)[8]. La 850 kernaj vortoj deBasic English troveblas en labaza angla vortlisto | en.vikipedio | deWiktionary, la anglavikivortaro. Ĉi tiu kerno teorie sufiĉas por la ĉiutaga vivo. Tamen, Ogden preskribis ke ajna studento devus lerni aldonan liston de 150 vortoj por la ĉiutaga laboro en iu specifa kampo, aldonante liston de 100 vortoj precipe utilaj en ĝenerala kampo (ekz.,scienco,komerco, ktp.), kune kun listo de 50 vortoj de pli specialigita subgrupo de tiu ĝenerala kampo, por farileksikon de1000 bazaj vortoj | en.vikipedio |, por la ĉiutaga laboro kaj vivo.
Cetere, Ogden supozis ke ajna studento jam devus fidi al kerna subgrupo de ĉirkaŭ 200 "internaciaj" vortoj[9]. Sekve, baznivela studento devus diplomiĝi kun kernaleksiko de ĉirkaŭ 1200 vortoj. Realisma ĝenerala kerna leksiko povus enhavi ĉirkaŭ 2 000 vortojn (la kernaj 850 vortoj, la utilaj 200 'internaciaj' vortoj kaj 1 000 vortoj por la ĝeneralaj kampoj de komerco,ekonomiko kaj scienco). Ĝi estas sufiĉe por "norma" angla nivelo[10][11]. Ĉi tiu leksiko de 2 000 vortoj reprezentas "tion kion ajna studento devus scii". Je tiu nivelo studentoj povus komenci memstare plustudi la lingvon.
La kombinta leksikono de 2 000 vortoj de Ogden[12] kaj la leksiko de 1500 vortoj deSpecial English (speciala angla) deVoĉo de Usono servas kiel vortaroj por laVikipedio en 'Simple English' (simpla angla).
Gramatiko de baza angla helpas homojn uzi 850 vortojn de la lingvo.
- Pluraloj havas "s" en la fino de la vorto. Se la vorto havas specialan pluralon (ekzemplo: "es", "ies") oni devas uzi tiujn.
- Verboj havas 4 vortfinojn: la substantivojn vortfinojn -"ER" kaj -"ING", kaj la adjektivajn vortfinojn: -"ING" kaj -"ED".
- Adverboj deriviĝas el adjektivoj per sufikso: -"LY".
- Por komparativo oni uzas "MORE" kaj "MOST". Ankaŭ -"ER" kaj -"EST".
- Laprefikso "UN"- estas simila al la Esperanta prefikso "MAL"-.
- La frazaj demandoj (jes-ne-demandoj) estas enkondukataj per "DO".
- Pronomoj estas similaj al la anglaj.
- Kunmetitaj vortoj estas duopaj substantivoj (ekzemplo: "milkman" aŭ "wordend") aŭ substantivo kaj ordono (sundown).
- Mezuroj,numeroj,monoj,monatoj,datoj,jaroj,tempoj kaj internaciaj vortoj uzas anglajn formojn.
- Oni povas uzi vortojn deindustrio kaj scienco.
- Our Father in heaven,
- may your name be kept holy.
- Let your kingdom come.
- Let your pleasure be done,
- as in heaven, so on earth.
- Give us this day bread for our needs.
- And make us free of our debts,
- as we have made those free who are in debt to us.
- And let us not be put to the test,
- but keep us safe from the Evil One.
La fama diraĵo de Churchill, “blood, toil, tears and sweat” –sango, laborego,larmoj kajŝvito – estis tradukita kielblood, hard work, eyewash and body water – sango, streĉa laboro, okullavo kaj korpo-akvo.
Kiel ĉiuj internaciajhelplingvoj, ankaŭ Basic English ricevis la kritikon ke ĝi neeviteble estas bazita sur personaj preferoj kaj tiel,paradokse, ekskludema[13].
Kelkaj kritikantoj de Baza Angla vidis ĝin kiel ne neŭtrala kaj ilo delingva imperiismo favore al la angla. Kiel ĉiujplanlingvoj bazitaj sur natura lingvo, ankaŭBasic English ricevis la kritikon ke ĝi maljuste favoras ladenaske parolanta komunumo de tiu lingvo[14].
Basic English anstataŭigas vortojn peridiotismaj frazoj, kiuj estas ankaŭ pene lernendaj de studanto.
Ogden ne forigis neregulaĵojn por kongrui kun plena angla lingvo. Tiel, Baza Angla estas malregula kaj parte ne-fonetika.
Aperis kritiko en la 50-a kaj 51-a numeroj deHeroldo de Esperanto, 1933, deM. C. Butler.
Ekzistasvikipedio en baza angla lingvo konata sub la nomo "simple English", sed la lingvaĵo en ĝi uzata ne estas veraplanlingvo, sed simpla angla en kiu estas uzata pli da vortoj olBasic English (baza angla). Mankas difinoj pri la uzendaj vortoj kaj gramatikaĵoj kaj sekve apud facile kompreneblaj tekstoj troviĝas aliaj, kies lingvo ne esence diferencas de la ĝenerale uzata angla.
Komparite, la tutabaza radikaro de Esperanto (BRO) kun ĉiuj grupoj enhavas pli ol 2 500 elementoj, de kiu plu ol 800 estas en la lasta grupo.[15] Kredeble, pro la vasteco kaj pro lasufiksa sistemo de Esperanto, la BRO havas pli grandan esprimkapablecon ol la kutima vortprovizo deBasic English (baza angla). La 5–6 plej bazaj niveloj de BRO kune, estas simile malgranda kiel la kutima Baza Angla. Esperanto ankaŭ estas multe pli regula ol la angla kaj havas tute fonetikanortografion.
Ogden dirintus, ke oni devas studi sep jarojn por lerni la anglan, sep monatojn por lerniEsperanton, kaj sep semajnojn por lerni Bazan Anglan.[mankas fonto].
Vaste konata libro pri tio aperinta en la jaro 1933 estassciencfikcia verko pri historio ĝis la jaro2106 titolitaThe Shape of Things to Come (La formo de venontaj aĵoj) deH. G. Wells. En ĉi tiu verko, Basic English estas lainterlingvo de la estonta mondo, mondo en kiu post longaj luktoj tutmondaaŭtoritatisma registaro sukcesas unuigi la homaron kaj devigi ĉiujn lerni ĝin kiel duan lingvon.
En la rakonto Gulf (Golfo), sciencfikcia verkistoRobert Heinlein uzisartefaritan lingvon nomatanSpeedtalk, en kiu ĉiu vorto en baza angla estis anstataŭigita de ununurafonemo, kiel konvena rimedo de komunikado porvetkuro degeniuloj.[16]
- ↑LaEnciklopedio de Esperanto, pri la eroBasic English (kun tiu nomo en ĝia titolo)
- ↑2,02,12,22,3R.Corsetti,La angla kaj Esperanto - Ĉu Hitler, Stalin aŭ Churchill estis pli danĝeraj por Esperanto?, prelego, YouTube, la 9-an de junio 2020.
- ↑(en) Charles Kay Ogden,The System of Basic English, Ed. Harcourt, Brace, 1934
- ↑(en) Edmond H Weiss,The Elements of International English Style, paĝoj 17-18, M. E. Sharpe, 2005,ISBN 978-0-7656-1572-5
- ↑Kontrolu ĉeVortostoko de Baza Angla
- ↑(en)Education: GlobalingoArkivigite je 2013-08-26 per la retarkivoWayback Machine, Time Magazine, la 31-an de decembro 1945.
- ↑Fikcia respondo de Orwell pri Newspeak kaj Baza Angla kaj Wittgenstein, bazita de faktoj kaj la libro1984 (kopio ĉeInternet Archive, la Interreta Arkivo)
- ↑Por detaloj vidu:Words Not on the List, but Are ThereArkivigite je 2021-02-27 per la retarkivoWayback Machine
- ↑ Ogden's "International Word" List—Alphabetic. Arkivita ella originalo je 2021-02-27. Alirita 2020-09-05 .
- ↑ Ogden's Basic English Next Steps. Arkivita ella originalo je 2020-11-13. Alirita 2020-09-05 .
- ↑ Ogden's Basic English Combined Word Lists. Arkivita ella originalo je 2021-04-19. Alirita 2020-09-05 .
- ↑(en)Basic English combined wordlist, Simpla angla vikipedio
- ↑Rick Harrison,Farewell to Auxiliary Languages
- ↑Ekzemple, citaĵo de laauxlang mailing list arĥivoj kaj alia de la renoma lingvistoRobert A. Hall, Jr..
- ↑Aktoj de la Akademio II 1968–1974 – Baza Radikaro Oficiala
- ↑Heinlein, Robert A.,Gulf, inAssignment in Eternity, published by Signet Science Fiction (New American Library), 1953. pp. 52–53: "It was possible to establish a one-to-one relationship with Basic English so thatone phonetic symbol was equivalent to an entire word".
| Planlingvoj |
|---|
| Internaciaj | |
|---|
| Logikaj kaj filozofiaj | |
|---|
| Kriptaj | |
|---|
| Fikciaj | |
|---|
|