Bavario aŭBavarujo (germaneBayern [bajern]) estasfederacia lando deGermanio, la sudorienta, arbara kaj montara kvinono de la ŝtato. Ĝi havas areon de 70.550 kvadrataj kilometroj (20% da Germanio) kaj fine de decembro 2024 ĝi havis 13 248 928 loĝantojn (14% da Germanio). Bavario situas norde deAŭstrio, okcidente deĈeĥio kaj sude de la federacia landoTuringio.
La ekonomia centro de Bavario estasMunkeno, la hejmo deBMW kajSiemens (kiu transloĝiĝis al Bavario pro la izolita situo deOkcidenta Berlino dum la "Malvarma milito"). Bavario ne grande industriiĝis ĝis la malfrua20-a jarcento, do la industria substrukturo estas relative nova.
Oni diras, ke kompare al norda Germanio, Bavario estas plikatolika kaj konservema[1]. De jardekoj regas la konservativaKristan-Sociala Unio, la nuntempa ministroprezidanto estasMarkus Söder (ekde2018).
Liberalitas Bavariae, aŭLiberalitas Bavarica, estas la plej grava moto de la loĝantoj de Bavario.
Bavaraj Alpoj (germaneBayerische Alpen) estas nur tiuj gamoj inter la riverojLech kajSaalach (Altbayern). En ĉi tiu pli mallarĝa sento, la Allgäu Alpoj enŜvabio, kiu nur estis parto de Bavario kaj la Berchtesgaden Alpoj en la oriento ne estas konsideritaj kiel la partoj de la bavaraj Alpoj.
LaFrankonia Arbaro -germaneFrankenwald - estasmezalta montaro en la norda parto de lafederacia lando Bavario. Ĝi situas en ladistriktaroSupra Frankonio (Oberfranken) kaj formas la geologian ligon inter la regionojFichtelgebirge kajTuringia Arbaro. Nur tre etaj partoj en la pleja nordo apartenas al la norde najbara federacia landoTuringio. Geologie ĝi kompreneblas sudorienta daŭrigo de laTuringia Skista Montaro. La teritorio estas larĝa arbare kovrataaltebenaĵo, etendiĝante proksimume 45 kilometrojn en nordokcidenta direkto, malsuprenirante milde sur la norda kaj orienta flankoj al la riveroSaale, sed pli krute al la bavara ebenaĵo en la okcidento, kaj atinganta sian plej altan alton en la montoDöbraberg, (794 metrojn super la marnivelo, proksime de la loĝlokoSchwarzenbach am Wald. En la centro de la regiono troviĝas laakvodislimo inter la basenoj de la riverojMajno kajSaale, respektive apartenaj al la riveraj sistemoj de laRejno kajElbo.
LaPaar estas 134 km longa rivero kiu fontas en montetaro norde de la lagoAmmersee en la komunumoGeltendorf, proksime de mezepoka kastelo de 1292, nomataKaltenberg, fluas alEgling kaj proksime de la loĝlokoMering atingas la ebenaĵon Lechfeld inter la alpaj riverojLech kajWertach, kiu havas sian nomon laŭ la unua de tiuj riveroj kaj konsistigas vastan pejzaĝon sude de la urboAŭgsburgo.
LaWörnitz estas 132 km longa rivero kiu fontas en la komunumoSchillingsfürst kaj fluas suden respektive orienten. Post paso de la samnoma komunumoWörnitz, ĝi atingas la pitoreskan mezepokan urbonDinkelsbühl. Poste fluante pli-malpli orienten, apudWassertrüdingen ĝi rekurbiĝas suden, kaj atingas la ebenan pejzaĝonNördlinger Ries. En la nordo de la ebenaĵo ĝi pasas la historian urbetonOettingen. Poste ĝi eniras valon ĉe la limo deŜvabia Ĵuraso kajFrankonia Ĵuraso. En tiu valo ĝi pasas la historian urbetonHarburg (Ŝvabio). Baldaŭ poste ĝi en la urboDonauwörth de la bavaria distriktaro Ŝvabio enfluas laDanubon.
La riveroRegnitz [RE:Gnic] longas proksimume 59 kilometrojn (kun la fonta riveroRednitz de 46 km kaj ties fonta rivero Fränkische Rezat de 57 km temas pri suma longeco de proksimume 162 kilometroj).
En1918 kaj1919 Bavario fariĝis respubliko, aŭ "Libera Ŝtato", kiel oni preferas diri (tio estas malnova germanismo por respubliko). La landon skuis ekstremistaj puĉo-provoj, unue de komunistoj kaj aliaj maldekstruloj (Bavara Soveta Respubliko), poste de dekstraj ekstremistoj, ĉefe la "Hitler-puĉo" de1923. En Munkeno fondiĝis la partioDAP, al kiu aliĝisAdolf Hitler (la postaNSDAP), kaj tie ankaŭ poste restadis ĝia sidejo. La kongresoj deNSDAP okazis enNurenbergo.
Bavario eliris la Duan Mondomiliton multe detruita kaj devis akcepti multajn rifuĝintojn. La lando estis ankoraŭ tre agrikultura. Politike, la partia spektro malsamis al la resto de (okcidenta) Germanio: ekzistis propraBavara Partio, sed ĝi fine malvenkadis kontraŭ laKristan-Sociala Unio (CSU). Tiu nova partio estas la "fratina" partio de la kutimaKristan-Demokrata Unio kaj formas komunan frakcion kun ĝi en la federacia parlamento de Germanio. CSU regadas Bavarion, unue komune kun koaliciaj partneroj, ekde1957. De1962 ĝis2008 ĝi regis sola, kun absoluta plimulto. Ekde2008, kiam ĝi perdis la absolutan plimulton en la septembra baloto, ĝi koalicias kunFDP.
Bavaroj (bavareBoarn, germaneBajuwaren) estas etnografia grupo de germanoj de la Bavaria regiono. La dialekto aŭ parolado de la grupo estas konataj kiel labavara lingvo, apartenanta alAltbayern (Malnova Bavario), la teritorio de la Elektoprinclando Bavario en la 17-a jarcento.