Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Charles Baudelaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elBaudelaire)
Charles Baudelaire
Franca verkisto kaj poeto
Franca verkisto kaj poeto
Persona informo
Charles Baudelaire
NaskonomoCharles-Pierre Baudelaire
Naskiĝo9-an de aprilo1821 (1821-04-09)
enParizo,Francilio,Francio
Morto31-an de aŭgusto1867 (1867-08-31) (46-jaraĝa)
enParizo,Francilio,Francio
Mortis proNaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perSifilisoRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboTombejo de Montparnasse, 6Redakti la valoron en Wikidatavd
Religiokatolikismovd
Lingvojfrancavd
LoĝlokoStrato Amsterdamovd
ŜtatanecoFrancioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materGimnazio Louis-le-Grand
Lycée Saint-Louis(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboCharles Baudelaire
Familio
PatroJoseph-François Baudelaire(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoCaroline Aupick(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)o
AmkunuloJeanne Duval(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopoeto
literaturkritikisto
tradukisto
kritikisto
verkisto
eseisto
tradukisto
artokritikisto
ĵurnalistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoPoezioRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva dum1844–1866vd
Verkado
VerkojLa Floroj de l' Malbono ❦
La Paradizoj Artefaritaj ❦
La Pentristo de la Moderna Vivo ❦
Pensoj pri kelkaj miaj samtempuloj ❦
La Fanfarlo ❦
La Spleno de Parizo ❦
La Albatrosovd
 
Honorigoj
Honorigojvd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Charles Pierre BAUDELAIRE, en esperantoBodlero[1] estisfrancapoeto desimbolismo,tradukisto kajartkritikisto, unu el la elstaraj de lafranca kulturo vivanta dum la19-a jarcento.

Liaj poemoj montras majstrecon pri larimo kajritmo, enhavas ekzotikismon hereditan de romantikuloj, sed baziĝas sur observoj de reala vivo. Lia stilo kaj la elekto de liaj temoj estis ofte riproĉataj, tiel ke Baudelaire estis komprenata sole de kelkaj similuloj siatempe. EnLe Figaro de la 5an de julio 1857,Gustave Bourdin kontraŭstaris dum la eliro deLa Floroj de l'Malbono (Les Fleurs du Mal estas la precipa poemaro de Baudelaire): "Estas temperoj kiam oni dubas pri la mensa farto de la Sinjoro Baudelaire, kaj estas temperoj kiam oni ne plu dubas: estas plejparte la rediro monotona kaj antaŭpensita pri la samaj temoj, la samaj pensoj. Tie la abomeneco sin miksas kun la malnobleco; la naŭzeteco kun la fieco..."

Oni ofte rigardas lin kiel la plej gravafranclingva poeto de la19-a jarcento; Li eĉ estas komparata kunVictor Hugo. Lia tre originala stilo de prozpoezio influis tutan generacion de poetoj inkluzive dePaul Verlaine,Arthur Rimbaud kajStéphane Mallarmé, inter multaj aliaj.

Lia ĉefverkoLes Fleurs du Mal (La Floroj de l'Malbono) esprimas la ŝanĝiĝantan naturon de beleco en la rapide industriiĝanta Parizo dum la mezo de la 19a jarcento. Tra sia verko, Baudelaire provis teksi kaj elmontri la kunligojn inter la malbono kaj la beleco, laviolento kaj lavolupto (Une martyre). Paralele al poemoj gravaj (Semper Eadem) aŭ tiuepoke skandalaj (Delphine et Hyppolite), li esprimis lamelankolion (Moesta et errabunda) kaj la envio je alilokeco (L'invitation au voyage).

Li meritas krei la esprimonmoderneco (modernité) por indiki la paseman, efemeran sperton de vivo en urbametropolo, kaj la respondecon de arta esprimo kapti tiun sperton.

Graveco

[redakti |redakti fonton]

Oni certe povas konsideri lin la enkondukinto de la moderna koncepto pri Poezio. Dum longa tempo la homoj identigis ĉi tiun specon de literaturaĵo al rimoj,metriko kaj aliajparnasaj reguloj. Nome, ĝi estis konstante vestita per uniformaj kostumoj kaj ofte destinita al transdono de edifaj, virtaj, diafane belaj kaj altaj idealoj. Tia Poezio devenis de la Parnaso, la loĝejo deApolono kaj laMuzoj.

Jen, en la revoluciema 19-a jarcento, ekaperis kontestema homo, kiu pledis, ke la vera Poezio troviĝas en lasubjektiveco de sentoj kaj simboloj, ne ĉiam submetitaj al la tradiciajmoralo kajestetiko. Li malkovris, ke en la suferanta, turmentata, duboplena, malkohera spirito de la ordinara homo troviĝas la plej aŭtentika formo de Poezio. Famiĝis lia verso, kiu resumis liajnhumanismajn sintenojn:

“—Hipokrita leganto, — mia simila, — mia frato!”

Dum sia vivo, Baudelaire sin donis al diboĉado, al dekadencaj kondutoj, al vino, alerotiko kaj eĉ alsatanismo. Tio kreis bildigon de “malbenata” homfiguro. Sed la forto de liaj versoj estis tiel impona, ke li estas konsiderata kiel la iniciatinto de nova literatura skolo: la Simbolismo. La ĉefa trajto de ĉi tiu maniero koncepti Poezion troviĝas en lapercepto de larealo: plej gravas la subjektiva rigardo kaj la nerektaj ideoj, kiuj naskiĝas en la menso, ol la konkretaĵoj. Li klopodis unuigi la eksteran mondon kaj la internan universon de la artisto, la objekton kaj ĝian esencon. Per la sentumoj, oni atingu latranscendon.

Lia kontribuo al Poezio kaj aliaj artoj kondukis la mondon al Modernismo. Lia plej fama poemo, “La Albatro”, finiĝas per versoj, kiuj perfekte esprimas lian komprenon pri artisto: “La Poeto similas la princon de la nuboj, kiu alfrontas tempeston kaj ridas pri sagpafisto; lasita sur la grundo, meze de mokoj, ĝiaj flugiloj de giganto malhelpas, ke ĝi piediru.”

En Esperanto aperis

[redakti |redakti fonton]
La Floroj de l' Malbono kajPaulo Silas.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. PIV

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Charles_Baudelaire&oldid=8515152"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp