Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Batava Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batava Respubliko
Origina nomo:
Bataafse republiek
 Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj17951806Reĝlando Holando 

historia lando • Napoleona ŝtato • kolonia ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Hago
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
1.880.000(1795)
Ŝtat-strukturo
centrismarespubliko dependa deFrancio
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Respubliko de la Sep Unuiĝintaj ProvincojRespubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando HolandoReĝlando Holando
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

LaBatava Respubliko (nederlande:Bataafse republiek;1795-1806) estisrespubliko, kies teritorio pli-malpli konformis al tiu de la nunaNederlando. Ĝi estis fasonita laŭ la modelo de laFranca Respubliko, kiessatelita ŝtato ĝi estis.

La Batava Respubliko estis fondita unu tagon post la fuĝo destadhouderprinco Vilhelmo la 5-a de Oranje-Nassau alBritio kaj signis la finon de laRespubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj. Progresemaj burĝoj per la Batava Respubliko enkondukis centran ŝtatordigon kajkleristajn renovigojn, influitajn de laFranca Revolucio. Tamen la nova ŝtato ne estis stabila (okazis pluraj ŝtatrenversoj) kaj estis sub forta influo de Francio.Napoleono anstataŭigis la Batavan Respublikon per laReĝlando Holando, kiun estris lia frato.

La respubliko estis nomita je laBatavoj, gento elroma epoko, kiu ekde la frumoderna periodo estis konsiderata kiel la prapatroj de la nederlandanoj.

Multaj reformoj de la Batava Respubliko estis daŭrigitaj en la Reĝlando Nederlando, kiu kreiĝis post la fino de la franca okupado en1814.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Batava_Respubliko&oldid=9034788"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp