
LaBatalo de Kolombangara (enjapana: コロンバンガラ島沖海戦) (konata ankaŭ kielDua Batalo de Kula Golfo) estismarbatalo de laPacifika Fronto de laDua Mondmilito, luktita la nokton de 12a/13a de Julio 1943, ĉeKolombangara en laSalomonoj.
Je la 01:00 en la 13a de Julio, la aliancanaj ŝipoj establis kontakton perradaro ĉirkaŭ 32 km oriente de la norda pinto de Kolombangara je 7°50′S 157°21′E. La admiralo Walden L. Ainsworth supozis, ke li ĝuos kompletan surprizon, sed la japanoj estis konsciaj pri la forto de la Aliancanoj jam preskaŭ antaŭ du horoj. Ladestrojeroj pliigis rapidon por impliki la japanan forton dum la krozoŝipoj turniĝis por deploji siajn ĉefanartilerion, sed la imperijapanaj destrojeroj jam estis lanĉintaj torpedojn Long Lance kaj foriris. LakrozoŝipoJincu engaĝigis la aliancanajn ŝipojn kaj estis submetita al koncentrita pafado de aliancanoj. Tiele ĝi estis vrakigita, rompita en du pere de torpedofrapoj kaj sinkigita ĉirkaŭ la 01:45, kun la perdo de preskaŭ sia tuta ŝipanaro, inklude la vicadmiralon Izaki. De la flanko de la Aliancanoj, la krozoŝipoLeander estis frapita pertorpedo kaj, severe damaĝita, retiriĝis el la batalo eskortita de la destrojerojRadford kajJenkins.
Ainsworth persekutis la imperiajn destrojerojn, sed kajSt. Louis kajHonolulu estis frapitaj per torpedoj kaj damaĝitaj, dumGwin estis frapita mezŝipe kaj fuĝis je la 09:30 la venontan matenon.
Proksimume la Aliancanoj suferis perdon de 89 mortintoj,[1] dum la japanoj de multaj pliaj, ĝis 482.[2]