Batala | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 143505 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 183 314 (2013)[+] | ||
Loĝdenso | 4 365 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 49′ N,75° 12′ O(mapo)31.818675.2028Koordinatoj:31° 49′ N,75° 12′ O(mapo)[+] | ||
Alto | 249 m[+] | ||
Areo | 42 km² (4 200 ha)[+] | ||
Horzono | Barata norma horzono[+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Batala,panĝabe:ਬਟਾਲਾ, estas malnova kaj industriaurbego kajmunicipo en nordokcidentaBarato, en la norda parto desubŝtatoPanĝabo (Barato), endistrikto de Gurdaspur. Batala estas grava loko por sikaj fervoruloj.
En 2011 Batala havis 158 404 da loĝantoj kunlegoscio 85%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.
Batala situas enmontetaro en averaĝa alteco de 249 metrojn laŭ lamarnivelo. Distrikta sidejoGurdaspur troviĝas 25 (sed laŭ veturdistanco 47),Amritsar 38,Kapurthala 53,Pathankot 64,Ĝalandar 66,Hoŝiarpur 74,Lahoro 86,Ludiana 118, subŝtata ĉefurboĈandigaro 193, tutlanda ĉefurboDelhio 404,Mumbajo 1449,Kolkato 1658kilometrojn (aere)[1].
Batala estis fondita en1465. Dum regado de laMogola Imperio la urbo estis ĉirkaŭita de muro kun 12 pordegoj. Post la sendependeco de Barato (1947) tiu teritorio estis disputita inter Barato kajPakistano.
Batala iam estis konata kiel la "Fera Birdo de Azio" ĉar ĝi produktis la plej altan kvanton de agrikultura kaj mekanika maŝinaroj. Ĝi ankaŭ estas agrikultura foirejo kaj industria centro pri prilaboradoj delano,sukero kajrizo. La ĉirkaŭaĵo de Batala estas ankoraŭ plejparte agrikultura; ĝi estas konsiderita unu el la "rizbovloj" de la lando.
En Batala vivas ĉefehinduoj (56%), postesikoj (38%),kristanoj (4%), iomete ankaŭ aliaj.
En Batala plurajaltlernejoj kaj institutoj funkcias.
En Batala la oficiala lingvo estas la panĝaba.
Laklimato en Batala estas subtropika. Jare pluvas averaĝe po 750 mm. Dummusono inter julio-septembro ofte pluvas.
Stacidomo de Batala akceptas 3 fervojajn liniojn el Gurdaspur, Amritsar kaj vilaĝo Quadia. Tiu lasta baldaŭ pluiros al Ĝalandar. Po 4 ĉefvojoj kaj flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima, ankaŭ internaciaflughaveno estas ĉe Amritsar.