Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Bassins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝonBassins (stacidomo).
Bassins
Blazono de Bassins
Blazono de Bassins
Blazono de Bassins
Preĝejo Notre Dame en Bassins
Preĝejo Notre Dame en Bassins
Preĝejo Notre Dame en Bassins
komunumo en Svislando
KantonoVaŭdo
DistriktoNyon
Koordinatoj 46° 27′ 47″ N6° 13′ 55″ O / 46.46306 °N, 6.23194 °O /46.46306; 6.23194(mapo)Koordinatoj:46° 27′ 47″ N6° 13′ 55″ O / 46.46306 °N, 6.23194 °O /46.46306; 6.23194(mapo)

Map

Areo20,79 km²
Alteco753 msuper marnivelo
Poŝtkodo1269
Komunumkodo5703
Mapo de Bassins
Mapo de Bassins
Situa mapo de Bassins
vdr

Bassins estas komunumo en ladistrikto Nyon enKantono Vaŭdo,Svislando. Ĝi havis 1251 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Bassins situas sur la suda flanko de laĴurasa Montaro proksimume 9 kilometrojn norde de la distriktĉefurboNyon kaj 25 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurboLaŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bassins kaj la vilaĝetojLes Platets kajLa Cézille, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 20,79 km², de kiuj 54,8% estas kovritaj dearbaro, 41,7% servas poragrikulturo kaj 3,4% porsetlado.[2]

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Bassins limas en nordo alLe Chenit, en nordoriento alMarchissy, en oriento alLe Vaud, en sudoriento alBegnins, en sudo alVych, kaj en okcidento alArzier-Le Muids.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Bassins situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tute en sude la kantona ĉefvojo n-ro 125 deGland al Arzier pasas tra la komunuma teritorio. De tie flanka vojo kondukas al la setlejoj de la komunumo. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A1 situas 5 kilometrojn sude de la komunumo apud Gland. Pere de lapoŝtaŭtolinio de Nyon al Gimel la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bassins datiĝas el la jaro1095 jam per la nuna formoBassins. Apud la preĝejo Notre Dame, kiu estis menciita en la jaro 1148, ekzistis priorejo de la Abatejo de Cluny, kiu fine de la 13-a jarcento estis unuigita kaj Payerne. En la jaro1508 la civitanoj de Bassins sin devigis servi sub la flago de Payerne. Sub laberna regado de1536 ĝis laHelveta Revolucio de1798 Bassins apartenis al la Voktejo Nyon kaj ekde la Helveta Revolucio al la samnoma distrikto.[3]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto:Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto:Germain Hausmann:Bassins enHistoria Leksikono de Svislando (2004-06-10)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la distrikto Nyon
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bassins&oldid=8801012"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp