Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Bareliefo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elBasa reliefo)
Reliefo en la templo deBanteaj Srei enAngkor,Kamboĝo.
Hindia bareliefo.

Bareliefobasa reliefo estas tipo deskulptaĵo. Ĝi prezentas nur malgrandanreliefon, estas plata kaj la prezentita objekto nur iom dispartiĝas de la fono, ĝi restas parto de la fono. Bareliefoj troviĝas surfasado de konstruaĵoj, reprezentante ekzemple grandajnfrisojn. Labasa reliefo estasskulpta tekniko por ellabori bildojn aŭ enskribojn sur la muroj kiuj atingeblas per rimarkigo de la bordoj de la desegno kaj malpliigante la muron kaj gravurante la bildojn kiuj elstaras leĝere el la fundo, per kio akireblas tridimensia efekto.

LaŭFrancisko Azorínbareliefo estasReliefo malmulte elstara. Malalta reliefo.[1] Kaj li indikasetimologion el latinabassus +re levare (malalte levi).[2]

Historio

[redakti |redakti fonton]

Tiu ĉi tekniko estis elpensita kaj ege uzita kun granda lerteco en laAntikva Egiptio, kie, stariginte la murojn kajpilonojn de la temploj, sperta artisto, konanto de laprofilmodelo kaj la sanktaj proporcioj, komencis desegni laperimetron de la bildoj kaj la precipaj trajtoj, inkluzive de lahieroglifoj kiuj priskribis la scenon. Malpliigante la randon kaj tajlinte la internon de la bildoj, ĝi estis pentrita el vivaj koloroj.

Bareliefoj estas tipaarkitektura ero de laromaniko. Tre fama bareliefo estas la friso de Panateneoj el laPartenono deAteno, skulptita deFidio.

Alia subsignifo

[redakti |redakti fonton]

Ankaŭ estas nomatabasa reliefo la formoj aŭ bildoj kiuj leĝere elstarigas la ĝeneralan planon, tajlitaj sur lignotabuloj aŭ realigataj en la verkoj jematrico surmoneroj.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto,Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 32.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bareliefo&oldid=8747454"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp