Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Bas-Rhin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bas-Rhin
Insigno de Bas-Rhin
Situo de Bas-Rhin
Map
departemento de Francio
Administrado
Lando Francio
RegionoGrand Est
Numero67
PrefektejoStrasburgo
SubprefektejojHaguenau
Molsheim
Saverne
Sélestat
Wissembourg
Prezidanto de la
departementa konsilio
Frédéric Bierry (ne plu)
PrefektoStéphane Fratacci (ne plu)
Statistikaĵoj
Loĝantaro1 163 810(2023)
Areo4 755 km²
Loĝdenso245 /km²
Subdividoj
Arondismentoj5
Kantonoj23
Komunumaroj47
Komunumoj518
vdr

Bas-Rhin (franca elparolo: [baʁɛ̃], laŭvorte “Malalta Rejno”) estas unu el ladepartementoj de lafrancaregionoGrand Est -alzace ĝi nomiĝasDépartement Underelsàss. Ĝi etendiĝas sur4 755 km² kaj havis 1 104 667 loĝantojn en la jaro 2012[1]. Ĝia ĉefurbo estasStrasburgo kaj ĝi najbaras kunHaut-Rhin,Vosges,Meurthe-et-Moselle,Moselle kajGermanio.

La departementoBas-Rhin (en Esperanto "Suba Alzaco") kajHaut-Rhin (en Esperanto "Supra Alzaco") pli sude kune konsistigas la historian regiononAlzaco, kie tradicie aparte parolatas laalemana (ĉi-tie ankaŭ nomataalzaca), dialekto de lagermana lingvo same parolata enBadeno, la sudokcidenta parto deGermanio kaj en la germanlingva parto deSvislando (tie ankaŭ nomatasvisgermana) - pri tio indikas sennombraj nomoj de loĝlokoj, geografiaj objektoj, kulturaĵoj kaj nelaste la nomoj de la loĝantoj.

La departemento enhavas518 komunumojn.

Strasburgo

LaEŭropa kolektivumo de Alzaco (france Collectivité européenne d'Alsace,alzaceD'Europäischa Gebiatskärwerschàft Elsàssest) estasteritoria kolektivumo en Francio kiu ekvalidis la1-an de januaro 2021. Ĝi rezultas el la kunfandiĝo de la departementoj Bas-Rhin kajHaut-Rhin kiuj daŭre ekzistos kiel administraj unuoj de la ŝtato[2].

La nomo en Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Laŭ eŭropa perspektivo klaras, ke la riveroRejno ne komenciĝas interBazelo kajSaint-Louis, kie ĝi ektuŝasFrancion, kaj ne finiĝas enLauterbourg, la lasta franca komunumo ĉe la rivera bordo. Tial klaras ke el tiu eŭropa perspektivo la esperanta terminoMalsupra Rejno "pli malsupre" indikas regionon ĉe la limo inter Germanio kaj Nederlando, kaj la terminoAlta Rejno fakte "pli supre" indikas la svislandan kaj germanian riveroparton inter la elfluo el la Bodenlago kaj la urbo Bazelo. Tial tute sencas en Esperanto koresponde al la tradicia loka lingvo, la dialektoalemana (ĉi-tie ankaŭ nomataalzaca) nomi la regionon Malsupra aŭSuba Alzaco, kvankam la historia teritorio samnoma ne ekzakta samas al la nuna departemento.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La teritorio geografie okcidente aparte influiĝas de la mezalta montaroVogezoj kaj oriente de la vastarejna ebenaĵo. Parto de la montaro estas la historia pejzaĝoVasgovio de labiosfera rezervejo Palatinata Arbaro-Nordaj Vogezoj - ambaŭ dividiĝas inter la ŝtatojFrancio kajGermanio. La plej alta punkto de la pejzaĝo kaj la rezervejo estas la montoGranda Wintersberg (581 m super marnivelo) en la komunumoNiederbronn-les-Bains, la dua plej alta monto estasRehberg apudAnnweiler en la suda parto dePalatinato kun alteco de 577 m super marnivelo.

Saverne (germane Zabern)

Arondismentoj

[redakti |redakti fonton]

La departemento dividiĝas al kvinarondismentoj:

Notoj kaj fontoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Insee. Chiffres clés : Département du Bas-Rhin (67) (france). Alirita 25-an de aprilo 2014 .
  2. Loi du 2 août 2019 relative aux compétences de la Collectivité européenne d’Alsace en retejovie-publique.fr (alirdato la 19-an de majo 2020).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri Francio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priFrancio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
v  d  r
komunumoj de ladepartementoBas-Rhin(alzaceUnderelsàss)
v  d  r
 Francio
13
regionoj
ekde la
1-a de januaro 2016


22 eksaj
regionoj
ĝis la
31-a de decembro 2015
96
departementoj
kolektivoj kun
speciala statuto
5transmaraj
departementoj kaj regionoj
8transmaraj
kolektivoj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bas-Rhin&oldid=8800992"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp