Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Barometro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mura barometro de lasecesia arta epoko komence de la 20-a jarcento

Barometro laŭPIV estas instrumento por mezuriatmosferan premon kaj tiel ebligi ian antaŭvidon pri la vetero. Ekzistas vasta gamo da plej diversaj formoj kaj tipoj, kiuj plejparte uziĝas en lameteologio, kaj en sciencaj institutoj kaj veteroobservejoj, kaj fare de privatuloj. Do temas pri specifa grupo depremomezuriloj.

Klasikaj funkciaj mekanismoj estasakvaj kajhidrargaj barometroj, kie la nivelo de likvaĵo en eta vitra tubo ligita al pli granda fermita ujo de la sama likvaĵo indikas la atmosferan premon (specifa formo de akva barometro nomiĝas "deGoethe", laŭ la germanlingva universala klerulo, kiu aparte famiĝis kiel verkisto de romanoj kaj teatraĵoj, sed ankaŭ estis brila natursciencisto).

akva barometro laŭGoethe

Pli nova formo, tre kutima dum la pasinta20-a jarcento, estas laaneroida barometro - vakuigita elasta ujo kun risorta arketo, kiu, kunpremata de aero, indikas ties intenson per nadlo; tia barometro estis kreita de la franca fizikisto Lucien Vidie en1844.

Pluevoluo de la barometro estas labarografo, kiu elektronike aŭ papere registras la tempan evoluon de la atmosfera premo en konstanta loko. Kroma pluevoluo estas la "mikrobarometro", kiu kapablas registri kaj montri ankaŭ minimumajn diferencojn de atmosferaj premoj.

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

La vorto "barometro" dum la jaroj 1665-1666 enkondukiĝis fare de la irlanda natursciencistoRobert Boyle, unue en la formo "barometer" al laangla lingvo, sekve en similaj formoj al aliaj naciaj lingvoj, kaj dekomence ankaŭ uzatis en Esperanto. Ĝi uzas la unuopajngrekajn vortojnbáros „pezo“ kajmétron „mezuro“, do signas la mezuron de la pezo de aero.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
  • la artikolon priEŭrobarometro, regula opiniosonda enketo iniciata de laEŭropa Komisiono, kiu esploru la publikan opinion pri gravaj eŭropaj temoj en ĉiuj EU-membroŝtatoj kvazaŭ temus pri vetera fenomeno, kaj dometafore uzas la vorton "barometro"
  • aneroida barometro
    aneroida barometro
  • aneroida barometro, interno parte videbla kun undumita kapsulo (2004)
    aneroida barometro, interno parte videbla kun undumita kapsulo (2004)
  • vakuuma hidrarga barometro
    vakuuma hidrarga barometro
  • marista barometro
    marista barometro
v  d  r
Meteologia aparataro kaj instrumentaro
Meteologiaj mezuriloj


Ĝermo pri fiziko
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo prifiziko.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Barometro&oldid=7946075"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp