Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Barking

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barking
urbeto
kvartalo de Londono
bazarurboRedakti la valoron en Wikidatavd
Administrado
Ŝtato Britio
Lando Anglio
RegionoOrient-Londono
UrbodistriktoLondon Borough of Barking and Dagenham
PoŝtkodoIG11
Demografio
Geografio
Geografia situo51° 32′ N,0° 5′ O(mapo)51.540.080000000000013Koordinatoj:51° 32′ N,0° 5′ O(mapo)[+]
Barking (Granda Londono)
Barking (Granda Londono)
DEC
Situo de Barking enLondono

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoBarking, London[+]
vdr
The Lighted Lady of Barking, publika artaĵo ĉe la kuniĝo deAbbey Road kaj London Road

Barking estas areo de orientaGranda Londono, Anglio, kaj formas parton de la urbodistrikto (angleborough)Barking and Dagenham. Ĝi estas ĉe 14.2 km oriente deCharing Cross kaj estas unu el 35 ĉefaj centroj identigitaj en la Londona Plano.[1] Ĝi estis historie setlejo de fiŝkaptistoj kaj de kamparanoj en la kantonoEssex kaj formis iaman paroĥon. Ties ekonomia historio estas karakterizata de ŝanĝo al merkata ĝardenado, kaj industria disvolviĝo en la sudo apuda al laRivero Tamizo. La fervoja stacio malfermiĝis en 1854 kaj estis servigita deMetroo de Londono ekde 1908. Kiel parto de la ĉeurba kresko de Londono en la 20a jarcento, Barking ege etendiĝis kaj pliiĝis laŭ loĝantaro, ĉefe pro la disvolviĝo de la Londona Municiparo ĉeBecontree en la 1920-aj jaroj, kaj ĝi iĝis municipaborough en 1931. Ĝi formis parton de laGranda Londono ekde 1965. Aldone al ties etendo kaj al malalta loĝdenso, la urba centro formas grandan areon kaj komercan distrikton, nune fokuso por regenerado.[2] La iamaj industriaj areoj sude estas redisvolvigitaj kielBarking Riverside.[3]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Mayor of London (Februaro 2008) London Plan (Consolidated with Alterations since 2004). Greater London Authority. Arkivita ella originalo je 2010-06-02. Alirita 2014-06-28 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2010-06-02. Alirita 2014-06-28 .
  2. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2007-02-02. Alirita 2014-06-28 .
  3. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-10-07. Alirita 2014-06-28 .

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • W.E. Trotter (1849), "Barking", Select Illustrated Topography of Thirty Miles Around London, London, OCLC 681272905[1]
  • Edward Walford (1883), "Barking", Greater London, London: Cassell & Co., OCLC 3009761[2]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Barking&oldid=8794373"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp