Barelo estas granda, ronda, cilindroforma (el neligno), ventroforma (el ligno)ujo. Ĝi produktiĝas elligno,metalo aŭplasto kaj aliaj materialoj. Ĝi servas normalokaze por deponilikvaĵojn de la kvanto kelkaj ĝis plurcent litroj. La barelo havas aŭ 1-2 aperturon por la plenigo- malplenigo de likvaĵoj aŭ ĝi estas unuflanke malfermita kaj fermeblas tie per fundo. Tiu lasta tipo uzatas ankaŭ por deponado de solidaj aŭ pulvaj materialoj.
Oni uzas la barelojn fermenti alkoholaĵon en ĝi. (vidu ekz.mosto)
La lignan barelon oni produktas el lignaj kurbaj tabuletoj (daŭboj), kunfirmigitaj per feraj aŭ lignaj ringoj, kun du plataj fundoj. La homo, kiu faras la lignan barelon nomiĝasbarelfaristo aŭ barelisto.
La ligna barelo havas la konveksan formon, tiel oni povas ĝin bone ruligi, movi.
En la antikva epoko en Eŭropo, oni deponis, liveris la likvaĵojn (oleon kaj vinon) per potoj, ekz. enamforo, fermita per pinacarezino. La romianoj komencis uzi la barelojn en la 3-a jarcento a.K. post la komercaj kaj militaj kontaktoj kun lagaŭloj, kiuj faris barelojn jam jarcentojn antaŭe.
Dum ĉ. 2,000 jaroj, la bareloj estis la plej konvenaj liveraj ujoj, ĉar aliaj pakaĵoj, skatoloj estis malfacile moveblaj per mano ĉe la sama maso. La bareloj perdis la signifon en la 20-a jarcento, kun la enkonduko depaleto-bazita logistiko kaj lakontenera livero, disvastiĝo degrumaŝinoj en la havenoj.
La barelo devas elteni grandan premon, allasi oksigenon (ĉe vina, biera fermentado). La lignaj bareloj ofte donas iometan guston al alkoholaĵoj (kverka barelo).
Likvaĵoj aŭ materialoj, deponitaj plej ofte en la bareloj
La barelfarado el ligno havas tradician signifon, ĉar la barelojn tradicie manfarasbarelfaristoj.
La industria metodo por farado de ringitaj bareloj (en barelejo, barelproduktejo) estas preskaŭ sama kiel la manlaboro de barelfaristoj. En la unua paŝo oni devis faridaŭbojn, tiel oni fendis, aŭ segis tabuletojn kaj konvene frezis ilin (maldikigis la internon por elastigi ĝin). Poste oni mallarĝigis la finojn de la daŭboj kaj oblikvigis la randojn. Samtempe oni faras la fundojn, kies randojn oni pintigas. La prilaboritajn daŭbojn oni vaporumas, per barelbendoj (ringegoj) kuntiras ilin. Poste oni frezas la randojn de la barelo kaj frezas fendon por la barelfundoj ene de barelo. Oni alŝutas la fundojn kaj boras la necesajn truojn.
Antaŭ la ekuzo de la barelo oni manipulas ĝin per varmega akvo, vaporumado, kemiaĵoj por depreni la lignan guston. Antaŭ postaj uzoj oni bruligas sulfuraĵon en la barelo.
La origino de la ŝtaldruma muzikiloj iras alTrinidado kaj Tobago, insularo en la Atlantiko antaŭ Venezuelo, de kia la steluloj de la ŝtaldruma muziko venis.
bareleto estas (krom la sencoeta barelo) cilindra ujo, en kiu troviĝas la risorto de horloĝo kaj ankaŭ tiel nomiĝas la turniĝa peco derevolvero, entenanta kartoĉojn.