La urbo estas la 2-a plej granda en Hispanio (postMadrido) kaj la plej granda de Katalunio, krom la 11-a de laEŭropa Unio. Ĝi estas centro de lametropola areo de Barcelono (el ĉirkaŭ tri ĝis kvin milionoj da loĝantoj), kun 1 620 343 loĝantoj en 2018.[2] La metropola areo faras ĝin la 6-a plej loĝata de laEŭropa Unio.
Ĝi situas ĉeMediteraneo, 120 km sude dePireneoj kaj de la francalimo sur malgranda marborda ebenaĵo limigita kun la maro oriente, kun la montaroCollserola okcidente, kun la riveroLlobregat sude kaj la riveroBesós norde.
La historio de Barcelono estas longdaŭra ja 4000 jaroj, ekde la fino de laNeolitiko, kun la plej fruaj restaĵoj trovitaj en la teritorio de la nuna urbo, ĝis la aktualo. La frua historio de ties loĝantoj kunigasiberojn,romianojn,judojn,visigotojn,islamanojn kajkristanojn. Kiel ĉefurbo de Katalunio kaj dua plej grava urbo en Hispanio, la tiel nomita Grafurbo (pro la iama Barcelona Graflando) forĝis sin gravecon laŭlonge de la tempopaso, el malgrandaromia kolonio ĝis iĝi urbo ege aprezata internacim pro aferoj kiel ties ekonomio, ties arta heredo, ties kulturo, ties sporta vivo kaj ties socia vivo.
Barcelona estis scenejo de diversaj internaciaj eventoj kiuj kontribuis al plifirmigo de ĝia graveco. La plej konataj estis la Internaciaj Ekspozicioj de 1888 kaj de 1929. Poste, en la jaro1992 okazis laOlimpikoj en Barcelono. Somere2004 okazis laInternacia Forumo de Kulturoj. Krome la urbo estas sidejo de la sekretariaro de laUnio por la Mediteraneo.[4]
En la aktualo, Barcelono estas agnoskita kielmondurbo pro sia kultura, financa, komerca kaj turisma graveco. Posedas unu el lahavenoj plej gravaj de la Mediteraneo kaj ĝi estas ankaŭ grava punkto de komunikado inter Hispanio kaj Francio, pro la facila konekto pere de aŭtoŝoseo kajrapidtrajnoj. LaFlughaveno de Barcelono-El Prat, je 15 km de la urbocentro, estis uzita de pli ol 50,1 milionoj da pasaĝeroj en 2018.[5]
Barcelono havas malgrandan parton de sia municipa teritorio en la deklivo de la rivero Llobregat sur la montaro Collserola. Temas pri Vallvidrera kaj Les Planes, kiuj troviĝas iom interne ene de la natura parko de Collserola. Formas parton de ties municipa teritorio ankaŭ la romanika ermitejo de Santa Creu d'Olorda, inter laVallès Occidental kaj laBaix Llobregat.
Kvartaloj de Barcelono estasPedralbes kaj aliaj. LaEixample (etendaĵo) estas distrikto de Barcelono inter la malnova urbo (Ciutat Vella) kaj kio estis iam ĉirkaŭaj urbetoj (Sants, Gràcia, Sant Andreu ktp.). Konstruita en la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, iuj partoj de laEixample estis multe influitaj de modernismaj arkitektoj, kies ĉefulo estasAntoni Gaudí. Aliaj distriktoj estisGràcia,Horta-Guinardó,Les Corts,Sarrià-Sant Gervasi ktp.
Laŭsagao, la urbo (Barcino) estis fondita deHamilkar Barka, patro deHanibal Barka elKartago. Post tio trakonstruis la urbon laromianoj alkastro . La centro de la urbo kuŝis surMons Taber, sur malgranda monteto proksime al la tiama Konsildomo (Plaça de Sant Jaume). Oni povas ankoraŭ hodiaŭ trovi restaĵojn de la romiaurbomuro en la praurba parto. Gravaj romiaj trovitaĵoj estas ekspoziciitaj ĉePlaça del Rei. En la 5-a jarcento la urbon konkerisvisigotoj, en la 8-a jc. lamaŭroj. En801 konkeris la urbon la franca reĝo. Je985 disrabis Barcelonon Al-Mansur, armeestro deKordovo.
La ekonomiabonfarto permesis rapidegan plilarĝigon de la urbo, kiu ensorbis diversajn antaŭurbojn kiel Sants, Gràcia kaj Sarrià. Partoj de la urbo aldoniĝis post eventoj, kiel lainternaciaj ekspozicioj de1888 kaj1929, laOlimpikaj ludoj (1992) aŭ la Forumo de la Kulturoj (2004).
Dum laHispana Enlanda Milito la urbo suferis multajn militajn malfacilaĵojn inter kiuj malsatego kaj mortiga konstanta bombardado.[7]
Pro sia historio Barcelono havas elstaregangotikan arkitekturon, kiu konserviĝis pro la stagnado de la urbo dum jarcentoj. Nova etapo de ekonomia bonfarto koincidis kun la ekspansio de la urbo, tial ke ĝia impona kolekto demodernismaj konstruaĵoj (kun okMondaj Kulturheredaĵoj deUnesko) ne stariĝis sur la malnovaj mezepokaj palacoj. Nuntempe Barcelono plu aperigas novajn elstarajn konstruaĵojn, kielTuron Agbar (2005).
Plej elstaraj vidindaĵoj:
La stratoLes Rambles estas larĝaaleo, kiu kondukas de la centro al lahaveno. Tio estas promena strato kun multaj amuzejoj kaj bazaroj.
Fine de la promenejo deLes Rambles, ĉe la malnova haveno, staras la statuo deKristoforo Kolumbo kaj ŝipmuzeoMuseu Marítim.
LaGotika kvartalo situas en la malnova kvartalo de Barcelono kaj enhavas unu el la plej impresaj kolektoj de civila gotika arkitekturo en la mondo. En ĝi situas laKatedralo de Barcelono, la preĝejo Santa Maria del Pi, la domo Ca l'Ardiaca, laPlaça del Rei (kun la malnova reĝaj palaco kaj kapelo) kaj la vizitinda urba muzeo. Proksime de ĝi elstaras la preĝejoSanta Maria del Mar (eble la plej impona gotika preĝejo el la urbo) kaj la strato Montcada, kun ties sinsekvo de mezepokaj palacoj. Diversloke staras restaĵoj de la romiaj urbomuroj, ĉefe proksime de la katedralo. TransLes Rambles, en la kvartaloEl Raval, elstaras la gotikaHospitalo de Sant Pau kaj laromanika preĝejo Sant Pau del Camp, kun nekutima korto.
Historie, Barcelono posedis grandantramreton. La unua tramlinio de la urbo malfermiĝis en 1872, sed preskaŭ ĉiuj el tiuj historiaj linioj estis fermitaj en 1971, estante anstataŭitaj de busoj kaj de la vastiĝantaMetroo de Barcelono. La sola restanta linio, "Tramvia Blau", estis konservita kiel turisma vidindaĵo, uzante la historianveturantan materialon. Tamen komence de la 21-a jarcento, du novaj tram-sistemoj, "Trambaix" kaj "Trambesòs", malfermiĝis en la ĉirkaŭurboj de la urbo.[8]
LaHaveno de Barcelono estas situa inter la nova marenfluo de la rivero Llobregat kaj la kvartalo Barceloneta. La granda turisma industrio de la regiono igis tiun havenon la plej granda de la Mediteraneo porkrozoŝipoj, kaj la kvina de la mondo nur post tiuj deKaribio, dum la industria gravo de la regiono igis ĝin unu de la plej grandaj varhavenoj de la Mediteraneo: ĝi estas tre proksima de la centro de Barcelono kaj estas konektata al la ĉefaj havenoj de la mondo.
LaHispana Esperanto-Instituto estis historia instituto por subteno de la internacia lingvo Esperanto, aktiva en Hispanio en signifa parto de la 20-a jarcento. Ĝi havis sian sidejon en Barcelono. Inter la kunfondintoj estis Josep Rofes Mestre el Barcelono, Alfonso Tur Thomas same el Barcelono dumtempe estis ties vicprezidanto, pliaj membroj estis ekzemple Manuel Maynar el Zaragozo kaj José Perogordo el Madrido. Inter la eldonaĵoj de la instituto ekzemple estis "elementa kurso de esperanto" de 1928 kaj eĉ ĝis en 1963 ĝi publikigis vinildiskon kun popularaj katalunaj kantoj en Esperanto.
En la urbo okazis la5-a Universala Kongreso 6-11 septembro1909, kun 1287 kongresanoj el 32 landoj. Ĉefaj temoj de la kongreso: organizo de naciaj E-societoj, financoj, laboroj de la E-Akademio.
En la kvina kanto de la verko deAbel Montagut nomePoemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefroluloNoa) pere de la drogoanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, elĈina Murego al insuloSrilanko. Poste aperas la japana pentristoHokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon elAzio. Kaj poste venas la vico deFidiaso, kiu montras mirindaĵojn elEŭropo. Jen kiel oni prezentas Barcelonon:
LaIlla de la Discordia (la tureto maldekstre apartenas al la Casa Lleó Morera; la konstruaĵo kun la ŝtupa triangula pinto estas la Casa Amatller; kaj la kurba fasado al ĝia dekstro estas la Casa Batlló)
↑Eduardo Vivancos:Notoj el mia taglibro (trad. Juliette Ternant; kun enkonduko kaj notoj deJavier Alcalde). Taglibro pri la travivaĵoj de junulo dum la Hispana Enlanda Milito en la konstante bombardita urbo Barcelono. Liaj studoj, eklaboroj, aktivado en la liberecanaj medioj, ekesperantistiĝo kaj finfina aliĝo al la armeo de la Dua Hispana Respubliko.Beletra Almanako (33), oktobro 2018. pp. 35-62.
↑Llorca, David. History of tramways in Barcelona. public-transport.net.[1] Alirita la 6an de Novembro 2016.