Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Barbara Bel Geddes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara Bel Geddes
Persona informo
Naskiĝo31-an de oktobro1922 (1922-10-31)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Morto8-an de aŭgusto2005 (2005-08-08) (82-jaraĝa)
en Northeast Harbor
Mortis pronaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perpulma kanceroRedakti la valoron en Wikidatavd
Tombosen valoro, crematedRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojanglavd
ŜtatanecoUsonoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materBuxton School(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
PatroNorman Bel GeddesRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupotelevida aktoro
teatra aktoro
verkisto
filmaktoro
porinfana verkistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva dum1947–1990vd
 
Honorigoj
Honorigojvd
EnTTTOficiala retejovd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Barbara Bel Geddes (31a de oktobro 1922 – 8a de aŭgusto 2005) estis usonaaktorino deteatro kajkino, artisto kaj verkisto deporinfana literaturo kies kariero daŭris dum preskaŭ kvin jardekoj. Ŝi estis plej bone konata pro sia stelula rolo kiel Miss Ellie Ewing en latelevida serio nomeDallas. Bel Geddes stelulis ankaŭ kiel Maggie en la origina teatraĵo deBroadvejo nomeKato sur varmega ladotegmento en 1955. Plej elstaraj filmoj estisI Remember Mama (1948) kajVertigo (1958). Laŭlonge de sia kariero, ŝi estis ricevinto de kelkaj aktoraj premioj kaj nomumoj.

Barbara Bel Geddes kiel Maggie en la origina teatraĵo deBroadvejo nome "Kato sur varmega ladotegmento" en 1955.

Kariero

[redakti |redakti fonton]

Broadvejo

[redakti |redakti fonton]

De 1951 ĝis 1953, Bel Geddes ludis 924 ludojn el la sukcesa komedio de F. Hugh Herbert nomeThe Moon Is Blue. En 1955, ŝi kreis la rolon de Maggie "The Cat" en la origina produktoraĵo fare deElia Kazan de la teatraĵo deTennessee Williams nomeCat on a Hot Tin Roof, kaj en 1961 ŝi kreis la titolrolon en la komedio de Jean Kerr nomeMary, Mary, kiu iĝis la plej longdaŭra spektaklo de Broadvejo kun ĉirkaŭ 1500 ludoj. Ambaŭ roloj havigis al ŝi du nomumojn al premioj Tony. Aliaj sukcesoj estis la verkoj deJohn Steinbeck nomeBurning Bright, deEdward Albee nomeEverything in the Garden, kajSilent Night, Lonely Night kunHenry Fonda.

Holivudo

[redakti |redakti fonton]

Bel Geddes ekkarieris en kino kunHenry Fonda enThe Long Night (1947), refilmo de la franca filmo de 1939 nomeLe Jour Se Lève. La venontan jaron, ŝi estis nomumita porOskar-premio al la Plej Bonkvalita Helpaktorino pro sia ludado en la filmo de George Stevens nomeI Remember Mama.[1]

Ŝi ludis la edzinon deRichard Widmark nome Nancy en la nigra filmo de Kazan de 1950 nomePanic in the Streets.[1] En 1958, Alfred Hitchcock aktorigis ŝin kunJames Stewart enVertigo kiel la long-suferanta bohemia, Midge. Bel Geddes stelulis ankaŭ kun Danny Kaye kajLouis Armstrong en la kinmuzikaloThe Five Pennies.

Kiam enketo fare de laKomitato pri Kontraŭusona Aktiveco metis ŝin en nigra listo dum la 1950-aj jaroj, tio haltigis ŝian kinkarieron por iom da tempo, kaj ŝi pluigis sian karieron en Broadvejo kun foja apero en televido. Bel Geddes trovis novan oportunon en televido kiam ŝi estis en kvar epizodoj deAlfred Hitchcock Presents.

Dallas

[redakti |redakti fonton]

En 1978, Bel Geddes estis la unua artisto kiu subskribis kontrakton por steluli enDallas. La rolo de la familia matriarko, nome Miss Ellie, alportis al ŝi renovigitan internacian agnoskon. Ŝi aperis en multaj epizodoj, en preskaŭ ĉiu sezono de la serio, por totalo de 276 epizodoj el 1978 ĝis 1990 (ŝi forestis el la sezonoj de 1984–85 kaj de 1990–91) kaj restis la nura membro de la aktoraro kiu ricevis premiojnEmmy kajOra Globo.

Verkoj

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,1"Barbara Bel Geddes — Biography". Yahoo! Movies. Arkivita el la originalo en 2013-01-16. "Bel Geddes made her feature debut in "The Long Night" (1947) as an ingenue romanced by both Henry Fonda and Vincent Price. The following year, she earned an Oscar nomination as Best Supporting Actress as the narrator/eldest daughter in "I Remember Mama"."

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Barbara_Bel_Geddes&oldid=8601070"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp